Groto Lascaux

(Alidirektita el Kavo de Lascaux)

La groto Lascaux estas unu el la plej gravaj grotoj ornamitaj paleolitikaj pro la kvanto kaj estetika kvalito de siaj verkoj. La pentraĵoj kaj la gravuraĵoj, kiujn ĝi entenas ne estas precize kaj rekte datitaj : ilia aĝo estas inter ĉirkaŭ 18 000 kaj 15 000 jarojn antaŭ la nuntempo el datadoj kaj studoj realigitaj sur objektoj trovitaj en tia kaverno. La verkoj estis longtempe kunligitaj kun frua Magdalenio, sed la lastaj studoj montras, ke ili eble povas datiĝi de Solutreo, kiu antaŭas ĝin.

Groto Lascaux
cave with prehistoric art • prehistoric archaeological site • vidindaĵo [+]
Koordinatoj45° 2′ 57″ N, 1° 10′ 34″ O (mapo)45.0491666666671.1761111111111Koordinatoj: 45° 2′ 57″ N, 1° 10′ 34″ O (mapo)

Groto Lascaux (Francio)
Groto Lascaux (Francio)
DEC
Groto Lascaux
Groto Lascaux

Map
Groto Lascaux
Vikimedia Komunejo:  Lascaux [+]
vdr
Ĉevalo en la kaverno

La kaverno situas en Périgord, sur la komunumo Montignac en la departemento Dordogne), je kvardeko da kilometroj en la sudoriento de la urbo Périgueux. Aliaj grotoj kun prahomaj pentraĵoj estas ekzemple Groto Cosquer · Groto Chauvet · Groto Cussac · Groto du Mas d'Azil · Groto de Niaux · Groto Pech Merle · Groto de Rouffignac

Esperanto kaj Lascaux redakti

En 1990 Dolmen Editions publikigis bildstrian albumon en Esperanto sub la nomo La sekreto de la arbaro de Lascaux.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Kaverno de Lascaux Arkivigite je 2003-06-01 per la retarkivo Wayback Machine Oficiala interretpaĝaro de la Franca kulturministerio (france)

Kaverno de Lascaux Informoj pri la kaverno kaj pliaj ligiloj (angle)

45° 02′ 56.9″ N 1° 10′ 34.4″ O / 45.049139 °N, 1.176222 °O / 45.049139; 1.176222 (mapo)