Skolo de la rivero Hudsono
La skolo de la rivero Hudsono aŭ Hudsonrivera Skolo (angle Hudson River School) estis usona artmovado de la mezo de la 19-a jarcento, forte influita de romantikismo. Ĝiaj membroj celis pentri la valon de la rivero Hudsono kaj la ĉirkaŭan areon, sed ankaŭ la montojn Catskill kaj Adirondack.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/98/Cole_Thomas_Romantic_Landscape_with_Ruined_Tower_1832-36.jpg/250px-Cole_Thomas_Romantic_Landscape_with_Ruined_Tower_1832-36.jpg)
Romantika Pejzaĝo kun Ruina Turo. (1832-36)
Tiu skolo precipe plenumis tre grandskalajn pentraĵojn de pejzaĝoj. Ĝi signife kontribuis al la historio de pejzaĝismo. Grave influis la hudonanoj la Duseldorfa Pentradoskolo.
Notindaj membroj
redakti- Albert Bierstadt
- John William Casilear
- Frederic Edwin Church
- Thomas Cole
- Samuel Colman
- Jasper Francis Cropsey
- Thomas Doughty
- Robert Duncanson
- Asher Brown Durand
- Sanford Robinson Gifford
- James McDougal Hart
- William Hart
- William Stanley Haseltine
- Martin Johnson Heade
- Hermann Ottomar Herzog
- Thomas Hill
- David Johnson
- John Frederick Kensett
- Jervis McEntee
- Thomas Moran
- Robert Walter Weir
- Worthington Whittredge