Ene de la Arto de Antikva Romo oni povas distingi enhavon, artaĵojn kaj elementojn partikulare trovitaj en la ruinoj de la urbo Pompejo. Tiu Pompeja arto koncernas ĉefe (sed ne nur) pentrarton kaj ĉefe murpentraĵojn. Fakte oni parolas pri Pompejaj stiloj kiel kvar periodoj kiuj distingeblas en la antikva Romia murpentrarto. Ili erstis dekomence priskribitaj fare da la germana arkeologo August Mau, 1840 – 1909, el la elfosado de murpentraĵoj en Pompejo, kiu estas unu el la plej grandaj grupoj de survivintaj ekzemploj de Romiaj freskoj.

Romia fresko pri bankeda sceno el la Casa dei Casti Amanti, Pompejo.

La murpentraj stiloj permesis la arthistoriistojn difini la variajn fazojn de interna dekorado laŭ la jarcentoj antaŭ la erupcio de Vezuvio en la jaro 79 p.K., kiu kaj detruis la urbon kaj konservis la pentraĵojn, kaj inter la stilajn ŝanĝojn en la arto de Antikva Romo. En la sinsekvo de stiloj, estas ripeto de stilaj temoj. La pentraĵoj havigas ankaŭ grandkvantan informon pri la prospero de la areo kaj la specifaj emoj dum tiu epoko.

La ĉefa celo de tiuj freskoj estis malgrandigi la klostrofobiigajn internojn de la romiaj ĉambroj, kiuj estis senfenestraj kaj malhelaj. La murpentraĵoj, plenaj je koloro kaj vivo, briligis la internon kaj ŝajnigis la cambrojn pli spacohavaj.

Laŭ Francisko Azorín Pompeja arto estas Tipa arto, influita de la greka, disvolviĝinta en la itala urbo Pompeja, tiu, kiun kovris per lafo la Vesubio.[1] Li indikas etimologion el Pompeia, propra itala nomo de urbo; kaj de tie la latina pompeianus.[2]

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 170.
  2. Azorín, samloke.