Nicolaes van Verendael
Nicolaes VAN VERENDAEL, [NIKolas van VERendal] (1640-1691, flandra pentristo, naskiĝis en Antverpeno).

Tulipo, diantoj, ipomeoj kaj aliaj floroj en vitra vazo, ĉ. 1670. CGFA
Deksepjaraĝa, li aliĝis la gildon, estanta filo de mastro. Kvankam agema dum tridek jaroj, li ne estis multverka, eble pro lia zorgoplena atento pri detalo. Ŝajne li mortis en malriĉeco.