Malfermi la ĉefan menuon
Septembra mateno
(Matinée de Septembre)
Paul Chabas September Morn The Metropolitan Museum of Art.jpg
Paul Émile Chabas, 1911
Oleo sur kanvaso (163.8 × 216.5 cm)
Metropolita Muzeo de Arto (Novjorko, Usono)

Septembra mateno (france Matinée de septembre) estas polemika oleo-pentraĵo sur kanvaso finpretigita en 1911 de la franca pentristo Paul Émile Chabas. Ĝi estis pentrita dum pluraj someroj kaj bildigas nudan junulinon starantan en la malprofundaj akvoj de lago, kies surfaco okulloge brilas sub matena suno. Ŝi kliniĝas iom antaŭen kaj havas ambiguan pozon, kiu laŭ variaj opinioj montras geston de pudoro, senton de malvarmeco aŭ pli simple sinlavadon. Aliaj kritikistoj ankaŭ konsideris, ke tia pozo estas malica kaj favoras « fetiĉismon de senpekeco »[1].

Septembra mateno estis ekspoziciita por la unua fojo en la pentrosalono de Parizo de 1912. La nomo de ĝia unua proprietulo restas malklara. Certas tamen, ke S-ro Leono Mantaŝev akiris la pentraĵon fine de 1913, kaj transportis ĝin al Rusio. Ĝi malaperis post la oktobra revolucio de 1917 sed estis denove menciita en 1935, en la persona kolekto de Calouste Gulbenkian. Post lia morto, la verko estis vendita al negocisto el Filadelfio, kiu anonime donacis ĝin al la novjorka Metropolita Muzeo de Arto en 1957. La pentraĵo ĝis hodiaŭ tamen ne estas ekspoziciata.

De 1913, pluraj kopioj de la pentraĵo kaŭzis polemikon en Usono. En ambaŭ kazoj post la ekspoziciado de Septembra mateno, artnegocisto en Ĉikago estis akuzita pri maldececo, dum alia en Novjorko estis minacita pri proceso de virto-defendanto Anthony Comstock. En la sekva periodo, dum kiu oni volonte debatis en variaj gazetoj pri la legitimeco de artocenzuro, la verko estis reproduktita sub multegaj formoj, inkluzive de pingloj kaj kalendaroj. La pentraĵo de Chabas cetere inspiris kanzonojn, spektaklojn kaj filmojn. Sep milionoj da reproduktaĵoj estis entute venditaj, kvankam Chabas - kiu ne zorgis kopirajti sian verkon - neniam ricevis pagon. Kvankam pluraj virinoj klamis esti la pozistino de la pentristo, Chabas neniam malkaŝis ŝian nomon.

Paul Émile Chabas iam konfesis, ke tiu verko estis « ĉio, kion mi scias pri pentrado »[2]. Li cetere ne kontestis, ke li konsideris ĝin kiel sian plej notindan majstroverkon. Plejmultaj postaj kritikistoj tamen opiniis, ke Septembra mateno estas ekzemplo de kiĉa arto kaj valoras nur kiel historiaĵo.

PriskriboRedakti

 
Reproduktaĵo de 1961. Ĝi emfazas la gravecon de grizaj koloroj en la pentraĵo.

Septembra mateno bildigas laŭ profila vidpunkto nudan, blondan virinon aŭ knabinon, kiu staras en akvo ĝis siaj maleoloj, proksime al la bordo de trankvila lago ĉirkaŭ montoj. Matena suno malantaŭlumigas ŝian silueton, kiu do estas iom malpli klara ol la akvo sed restas plene videbla[3][4]. Ŝi ĉirkaŭbrakas sian korpon : la dekstra brako pasas sub la brusto kaj atingas la maldekstran kubuton, dum la maldekstra brako kaŝas ŝian pubon. Tiun pozon oni tre diverse interpretis kiel protektadon kontraŭ malvarmeco[5], geston de pudoro[6], spongolavadon[7] aŭ eĉ kiel fetiĉisman figuron de senpekeco[8].

Pluraj kritikoj en 1912 jam demonstris, ke la pentraĵo plenas je grizaj nuancoj, ekzemple tiuj de la duonombrita korpo. Ankaŭ menciindas la blua-griza septembra akvo, la verda-griza ĉielo kaj la rozgrizaj montoj malantaŭ la persono[9][10]. Laŭ artkritikisto François Thiébault-Sisson, la grizaj koloroj celas elvoki la matenon kaj montras, ke la junulino preparas banadon dum « malpezaj vaporoj daŭre stagnas super la lago »[11]. La pentraĵo estas longa je 216,5 centimetroj kaj larĝa je 163,8 centimetroj. La subskribo de la artisto situas en la maldekstra malsupra angulo[12].

ReferencojRedakti

  1. Brauer 2011, pĝ. 122.
  2. Monfried 1971, pĝ. 9.
  3. Tr.L 1912, pĝ. 465.
  4. The Nineteenth Century and After, pĝ. 1207.
  5. Tr.L 1912, p. 465.
  6. "Eve-like Picture is Held Modest". San Francisco Call, pĝ. 5.
  7. Shteir 2004, pĝ. 59.
  8. Brauer 2011, pĝ. 122.
  9. Tr.L 1912, p. 465.
  10. Pattison 1913, p. 243.
  11. Citita de Brauer 2011, pĝ. 123.
  12. Sterling & Salinger 1966, pĝj. 222–23.