Grizajlo (PIV: Pentra kaj ornama procedo uzanta nur unu koloron kontrastigante ĝiajn malsamajn helecojn[1]; laŭ la franca gris = griza) estas pentroteĥniko, kiu uzas nure grizon, blankon kaj nigron. Je aliaj hele aŭ malhele nuancitaj koloroj oni diras unukolora pentrado. Ĝi baziĝas sur neta ombroefiko. Speco de grizajlo ankaŭ troviĝas en la vitropentrado. Ekzemplo estas la vitraloj en la ĥorejo de la katedralo de Altenberg.

Eltranĉaĵo el la ekstera flanko de la Heller-Altaro de Matthias Grünewald, plenumita per grizajla pentrado, Ŝtata Artohalo je Karlsruhe

Francisko Azorín registris la formon griselo nome Verdeblanka antikva vitrelo pentrita nur per koloriloj grizebrunaj. Bildo monokroma.[2] Li indikas etimologion el latina griseus.[3]

Uzado kaj historio redakti

Grizajlo estas teĥniko uzita aparte en la mezepoka tabulpentrado. Ekzemplo por tio estas la Heller-Altaro, kiun pentris Matthias Grünewald kaj Albrecht Dürer. De Grünewald devenas la aloj, sur kiuj la sanktuloj, pentritaj en grizajlo, efikas kiel skulptaĵoj en muroniĉoj.

En la lazuroteĥniko oni uzas unuan tavolon laŭ grizajlo, por priskibi kaj fiksi la formojn kaj la lumon en pentraĵo sendepende de la pli posta kolorigo. Post la sekigo de ĉi tiu unua tavolo oni kolorigas la grizajlaĵon per travideblaj tavoloj, tiel ke lumo sur formoj kaj kolorigo estas aparte prilaboreblaj. Por reprodukti pli realismajn nuancojn de la homa haŭto, renesanca pentrarto uzis je figuraj prezentaĵoj ankaŭ unukoloran malhelverdan farbotavolon. Per tio ĉi tiu pentroteĥniko konvenas kun la tipa haŭtonuanco, kiu sen la tralumado de la subaj fibraroj de la vejnoj kaj limfaj vazoj efikus malviva.

Fama ekzemplo por grizajla pentrado estas Predikanta Johano la Baptisto de Rembrandt en la Ŝtataj Muzeoj de Berlino - Prusa Kulturposedaĵo, ekestinta en 1634/35. En la 20-a jarcento Pablo Picasso uzis la teĥnikon por sia bildo Guernica.

Vitralopentrado redakti

 
Vitraloj en la ĥorejo de la katedralo de Altenberg

Por atingi por la fenestroj de siaj monaĥejoj malgrau la instrukcio de sia ĉefa kapitulo pri la modesta formado tamen plaĉan estetikon, la monaĥoj de la cisterciana ordeno ofte uzis la grizajlon. La centra kapitulo de la ordeno antaŭmetis al la monaĥejoj klarajn regulojn rilate la fenestrojn: ili estu blankaj, sen krucoj kaj sen la kutimaj koloraj bildigoj de bibliaj figuroj. La ordenanoj de kelkaj monaĥejoj malvolvis el la grizajla teĥnikon sian apartan stilon, surpentrante laktece blankajn vitrojn per plej variaj formoj de plantaj ornamaĵoj kiel ekzemple grimpotigoj kaj foliaro (vidu apudan vitralon).

Literaturo redakti

  • Ursula E. Benad, Martin Benad: Graumalerei, Scheinarchitektur, Draperien. (Studienreihe Illusionsmalerei). Deutsche Verlags-Anstalt, Munkeno 2005, ISBN 3-421-03544-X
  • Constanze Itzel: Der Stein trügt.- Die Imitation von Skulpturen in der niederländischen Tafelmalerei im Kontext bildtheoretischer Auseinandersetzungen des frühen 15. Jahrhunderts. Dissertation, Universitato de Hajdelbergo 2004 (Volltext)
  • Joachim Kaak: Rembrandts Grisaille Johannes der Täufer predigend - Dekorum-Verstoß oder Ikonographie der Unmoral? (Studien zur Kunstgeschichte; volumo 81). Georg Olms Verlag Hildesheim 1994, 194 pj. kun 54 bildoj, ISBN 3-487-09862-8.

Referencoj redakti

  1. PIV3 Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2005, SAT, Parizo, 2005
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 84.
  3. Azorín, samloke.