HAN Gan (ĉine: 韩干 / 韓幹 pinjine: Hán Gàn; naskiĝis en 706; mortis en 783) estis ĉina pentristo de la Dinastio Tang. Laŭ historiaj skriboj, li naskiĝis en Chang'an (provinco Shaanxi) aŭ Daliang, (provinco Henan) kiel filo de malriĉa familio. En lia juna aĝo, Wang Wei, fama poeto, rekonis talenton de Han kaj apogis lian artan edukadon. Post la studado, Han iĝis pentristo en la imperiestra kortego.

rajdisto kun du ĉevaloj

Li pentris multajn portetojn kaj bildojn kun budhismaj temoj, sed li estas plej konata pro prentraĵoj pri ĉevaloj. Onidire, li ne nur redonis la eksteran aspekton de la ĉevalo, sed ankaŭ ties spiriton. Lia famo kreskis kaj baldaŭ superis tion de lia instruisto. Liaj artaĵoj servis kiel ekzemploj por la ĉeval-pentristoj de la postaj generacioj.

Vidu ankaŭ redakti