Wang Wei

Ĉinlingva literaturo > Ĉinaj poetoj

Wang Wei

WANG Wei (pr. Ŭang Ŭej), ĉine 王維, (698 - 759), estis ĉina poeto, muzikisto, pentristo kaj ŝtatulo. El socie alta familio, li havis prosperan ŝtatkarieron kaj poste retiris sin en budhisman monaĥejon.

"En Weiĉeng matenpluvo saturetis la stratpolvon,
Kaj ĉe la'gastejo freŝe verdaj staras la salikoj.
Ankoraŭ unu glason malplenigu, mi vin petas,
Trans Jangguan okcidente ne troviĝos jam amikoj!"