Bracha L. Ettinger

Bracha Lichtenberg ETTINGER (en hebrea: ברכה אטינגר, ברכה ליכטנברג-אטינגר) estas israel-devena franca artistino, vidarta analizisto, psikoanalizisto, filozofo kaj verkisto.

Bracha L. Ettinger
Persona informo
Naskiĝo 23-an de marto 1948 (1948-03-23) (76-jaraĝa)
en Tel-Avivo
Lingvoj francahebrea
Ŝtataneco FrancioIsraelo
Alma mater Universitato Parizo-Diderot
Okupo
Okupo pentristo • fotistofilozofo • psikoanalizisto
vdr

La verkaro de Ettinger konsistas ĉefe el olepentrarto kaj verkado. Ettinger estas nune konsiderata elstara figuro inter kaj francaj pentristoj kaj israelaj artistoj. La arto de Ettinger estis ĵus detale analizita en la libro Women Artists at the Millennium,[1] en la verko de Griselda Pollock nome Encounters in the Virtual Feminist Museum[2] kaj en la antologio de Catherine de Zegher nome Women's Work is Never Done.[3] Ŝiaj ideoj en kultura teorio, psikoanalizo, kaj feminismo en Francio (vidu artikolon Feminisma teorio) atingis agnoskon post la publikigo de Matrix and Metramorphosis (1992), fragmentoj el siaj notlibroj (Moma, Oxford, 1993) kaj The Matrixial Gaze (1995). Dum la lastaj du jardekoj ŝiaj verkoj estis influaj en artohistorio,[4] kinarta teorio (inklude feminisman kinteorion), psikoanalizo, estetiko[5] kaj genrostudioj.[6]

Ettinger estas profesoro en la Eŭropa Gradiglernejo en Saas-Fee, Svisio.[7]

Referencoj redakti

  1. Women Artists at the Millennium, 2006, Eldonita de Carol Armstrong kaj Catherine de Zegher. (ISBN 0-262-01226-X), (ISBN 978-0-262-01226-3). The MIT press book page En webarchive [1] dato 28a de februaro, 2008.
  2. Pollock, Griselda, Encounters in the Virtual Feminist Museum. Taylor and Francis, (ISBN 0-415-41374-5).
  3. De Zegher, Catherine, Women's Work is Never Done. MER Edition, 2015. (ISBN 978-94-90693-47-3).
  4. Griselda Pollock, Encounters in the Virtual Feminist Museum. Routledge, 2007
  5. Vidu ankaŭ Jean-François Lyotard, Sublimo
  6. "Diotima and the Matrixial Transference." En: Van der Merwe, C. N., kaj Viljoen, H., eld. Across the Threshold. New York: Peter Lang, 2007. (ISBN 978-1-4331-0002-4)
  7. "Bracha Ettinger Biography". egs.edu. The European Graduate School. Arkivita el la originalo la 5an de septembro 2015. Alirita la 13an de decembro 2019.