Jules Cheret
Jules CHERET (31-a de Majo 1836 – 23-a de Septembro 1932) estis franca pentristo kaj litografo kiu iĝis majstro de la arto de la afiŝo.
Jules Cheret | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de majo 1836 en Parizo |
Morto | 23-an de septembro 1932 (96-jara) en Nico |
Tombo | Tombejo Saint-Vincent |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Frat(in)o | Gustave-Joseph Chéret |
Okupo | |
Okupo | pentristo • poster artist • litografisto • dezajnisto • grafikartisto • dizajnisto de juveloj • Q28638974 |
Verkoj | Virina kapo |
Kvankam kelkaj liaj pentraĵoj havigis al li ioman respekton, estis lia verkado por reklam-afiŝoj kio estis lia ĉefa enspezofonto. Li estis influita de banalaj scenoj kiel tiuj de Jean-Honoré Fragonard kaj aliaj rokokaj pentristoj kiaj Antoine Watteau, Chéret kreis viglajn kaj buntajn afiŝojn por kabaredoj, kaj diboĉaj teatroj kiel Eldorado, Olympia, Folies Bergère, la Teatro de la Opero, la Alcazar d'Ete kaj la Moulin Rouge. Li malfermis sian artan gamon de reklamafiŝoj al festivaloj, trinkaĵoj, parfumoj, sapoj, kaj farmaciaj produktoj. Li ankaŭ malfermis ĝenron kaj metion, kiun poste sekvis ekzemple Henri de Toulouse-Lautrec.
GalerioRedakti
Yvette Guilbert,
1891
BibliografioRedakti
- Maindron, Ernest (1896). Les affiches Illustrées (1886-1895), Paris: G. Boudet
- Verhagen, Marcus, The poster in Fin-de-Siècle Paris: "That Mobile and Degenerate Art", en: Charney, Leo & Vanessa R. Schwartz (eds.) (1995). Cinema and the Invention of Modern Life, Berkeley (CA): University of California Press, (ISBN 9780520201125)
Eksteraj ligilojRedakti
- Afiŝaro
- Father of modern poster Arkivigite je 2007-02-16 per la retarkivo Wayback Machine
- Jules-Cheret.org verkoj de Jules Chéret