Milena Pavlovic-Barili

Milena Pavlović-Barili (alt. Barilli; en serba cirile: Милена Павловић-Барили; 5-a de novembro, 1909, Požarevac, Serbio – 6-a de marto, 1945, Novjorko, Nov-Jorkio, Usono) estis serba pentristo kaj poeto.

Milena Pavlovic-Barili
Persona informo
Милена Павловић-Барили
Naskiĝo 5-an de novembro 1909 (1909-11-05)
en Požarevac,  Reĝlando Serbio
Morto 6-an de marto 1945 (1945-03-06) (35-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per ĉevalfalo vd
Tombo Tombejo nekatolika (Romo) vd
Lingvoj serba vd
Ŝtataneco Reĝlando Serbio vd
Alma mater Academy of Fine Arts, Belgrade • Požarevac Gymnasium vd
Familio
Patro Bruno Barilli vd
Profesio
Okupo pentristo • verkisto • poeto vd
Laborkampo poezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝia itala patro Bruno Barilli estis influa komponisto, ŝia serba patrino, fora parenco de la dinastio Karađorđević, studis arton. Milena mem studis ĉe la Reĝa lernejo de artoj en Beogrado, Serbio (1922–1926) kaj en Munkeno (1926–1928).

Frue dum la 1930-aj jaroj ŝi lasis Serbion kaj revenis nur por nelongaj vizitoj ĝis la komenco de la dua mondmilito. Dum ŝiaj restadoj en Hispanio, Romo, Parizo kaj Londono, kie ŝi estis akompanata de Jean Cocteau kaj André Breton, ŝi estis influita de multaj okcidentaj skoloj kaj artistoj, precipe Giorgio de Chirico. Post 1939 ŝi restis nur en Nov-Jorko, kie ŝi mortis post akcidento dum ĉevala rajdado en 1945.

La temoj de ŝia laboro variis de portretoj el spritaj interpretoj ĝis bibliaj rakontoj. La motivoj ofte inkluzivis revumaj situacioj, vualoj, anĝeloj, statuoj de Venusa diino kaj Arlekenoj. Multaj de ŝiaj verkoj estas partoj de konstantaj ekspozicioj en Romo, Novjorko, Muzeo de Nuntempa Arta (Beogrado) kaj ŝia hejmurbo Požarevac, kie la domo en kiu ŝi naskiĝis estis transformita en muzeo por honorigi ŝin.

Pentraĵoj en postmarkoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Milena Pavlović-Barili en la angla Vikipedio.