Kanaletto

(Alidirektita el Canaletto)

Kanaletto (por eviti konfuzo kun kanaleto) estas la kromnomo de Giovanni Antonio CANAL [ĝoVANni anTOnjo kaNAL] (18a de Oktobro 1697 – 19a de Aprilo 1768),[1] pli bone konata kiel Canaletto (en itala prononco: [kanaˈletto]), estis itala pentristo de urbaj pejzaĝoj aŭ vidaĵoj, en itala vedute, de Venecio, Romo kaj Londono. Li ankaŭ pentris imagajn vidaĵojn (referencataj kiel capricci (kapricoj), kvankam la limo en siaj verkoj inter realo kaj imago neniam estas tre klara.[2] Li estis poste grava presisto kiu uzis la teknikon de akvaforto. En la periodo el 1746 al 1756 li laboris en Anglio kie li pentris multajn vidaĵojn de Londono.[3] Li estis tre sukcesa en Anglio, danke al la Brita komercisto kaj artokolektanto Joseph Smith, kies granda kolekto de verkoj el Kanaletto estis vendita al la reĝo Georgo la 3-a en 1762.[4]

Kanaletto
Persona informo
Naskonomo Giovanni Antonio Canal
Naskiĝo 7-an de oktobro 1697 (1697-10-07)
en Venecio
Morto 19-an de aprilo 1758 (1758-04-19) (60-jaraĝa)
en Venecio
Lingvoj itala
Ŝtataneco Venecia respubliko
Familio
Patro Bernardo Canal
Parencoj Pietro Bellotti
Bernardo Bellotto
Okupo
Okupo pentristo • gravuristo per akvaforto • grafikartisto • konstrua desegnisto
Verkoj View of the Grand Canal
vdr
La enirejo al la Granda Kanalo, Venecio, ĉirkaŭ 1730.

Notoj redakti

  1. Filippo Pedrocco (1995). Canaletto. Giunti Editore. ISBN 978-88-09-76198-8.
  2. Alice Binion kaj Lin Barton. "Canaletto." Grove Art Online. Oxford Art Online. Oxford University Press. Web. 6 Jan. 2017
  3. Constable, William G. "Canaletto".[rompita ligilo] Encyclopædia Britannica Alirita la 27an de Majo 2018.
  4. Alice Binion kaj Lin Barton. "Canaletto."