Jan Toorop
Johannes Theodorus (Jan) Toorop (naskiĝis la 20-an de decembro 1858 en Purworejo (Nederlanda Hindio), mortis la 3-a de marto 1928 en Hago) estis unu el la plej gravaj nederlandaj pentristoj inter 1880 kaj 1910. Komence li pentris impresionisme, poste punktisme kaj laste simbolisme.
Jan Toorop | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Johannes Theodorus Toorop |
Naskiĝo | 20-an de decembro 1858 en Purworejo |
Morto | 3-an de marto 1928 (69-jaraĝa) en Hago |
Tombo | The Hague Roman Catholic Cemetery (en) |
Lingvoj | nederlanda |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Alma mater | Teknika universitato Delft Reĝa Akademio de Arto |
Subskribo | |
Familio | |
Infano | Charley Toorop (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo ceramikisto ceramika dezajnisto desegnisto gravuristo per akvaforto poŝtmarkdesegnisto dezajnisto grafikartisto vidartisto |
Verkoj | Portreto de Annie Hall De schelpenvisser Broek in Waterland The Sphinx |
TTT | |
Retejo | http://www.jantoorop.com |
Krome Toorop estis aktiva kiel portretdesegnisto kaj faris li ceramikaĵojn, reklamaĵojn kaj librajn kovrilojn. Nederlanda secesia artstilo estas asociita kun Toorop. Dum sia lasta jardeko Toorop estis fundamente inspirita per sia katolika kredo.
Pri Toorop en tiuj jaroj de novaj kredoj, nederlanda esperantisto Wouter Lutkie verkis la libron Van Toorop naar Mussolini. Same kiel multaj katolikoj en la 1920-aj jaroj (kiam la itala faŝismo ne jam violentiĝis per posta naziisma influo) ambaŭ Lutkie kaj Toorop fariĝis musoliniistoj.[1]
Galerio
redakti-
Das Lied der Zeit (La Kanto de Tempo; 1893)
-
O grave, where is thy Victory (Ho tombo, kie estas via Venko; 1892)
-
De drie bruiden (La tri fianĉinoj; 1893)
-
Memportreto (1927)
-
Librokovrilo por Metamorfoze de Louis Couperus (1897)
Referencoj
redakti- ↑ Kagie, Rudie (2015-06-12). “Toorop en Mussolini, die twee namen in één adem”, [nrc.nl nrc.nl] (nl). Alirita 2019-04-05..