Vladimir Evgrafoviĉ Tatlin

Vladimir Evgrafoviĉ Tatlin (ruse Владимир Евграфович Татлин; la 28-a de decembro 1885 en Ĥarkovo, Rusia imperio — la 31-a de majo 1953 en Moskvo, Sovetunio) estis rusa kaj sovetunia pentristo. Samkiel Kasimir Malewiĉ li estis grava reprezentanto de la rusa avangardo.

Vladimir Evgrafoviĉ Tatlin
Vladimir Tatlin
Naskiĝo la  28-an de decembro 1885(nun 1885-12-28)
en Ĥarkovo
Morto la 31-an de majo 1953 (67‑jara)
en Moskvo
Nacieco rusa
Sukcesis kiel pentristo
Artista celigo konstruktivismo
Persona informo
Mortokialo infekta malsano
Tombo Novodeviĉje tombejo
Lingvoj ukrainarusa
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunioRusio
Alma mater Penza Art School
Familio
Infano Anatoly Romov
Okupo
Okupo pentristo • arkitektoskulptisto • universitata instruisto • ilustristo • scenografo • dezajnisto • gravuristo • assemblage artist • kungluisto • konstrua desegnisto • grafikartisto
Verkoj Tatlin's Tower
vdr

Biografio redakti

Tatlin naskiĝis en 1885 en la ukraina urbo de Ĥarkovo. Lia patro estis fervoja inĝeniero kaj poeto. Je la aĝo de 14 jaroj li forkuris el sia hejmo kaj vojaĝis dum du jaroj kiel ŝipknabo sur vaporŝipo. En 1902 li iris al Moskvo, kie li  vizitadis la lernejon de pentrarto, skulptaĵo kaj arkitekturo. Tie li studis ĝis 1903 kaj pli poste en la jaroj 1909/1910. En 1904 li laboris kiel matroso sur ŝipo en la Nigra maro.  De 1905 ĝis 1909 li studis la pentradon de rusaj ikonoj en la artlernjo de Penza. En 1912 li iĝis membro de la artista grupo Azena vosto en Moskvo.

En 1914 li staris dum kelka tempo en  Berlino kaj Parizo. En Parizo li konatiĝis kun la kubismo kaj la futurismo kaj estis influita de la verkoj de Picasso. De 1918 ĝis 1921 li instruis en la ŝtata art-teknika instituto (Wchutemas/Вхутемас) en Moskvo kaj sekve li iris al  Sankt-Petroburgo, kie li instruis en la art-akademio. 

De 1925 ĝis 1927 li instruis en Kievo ĉe la tiea artinstituto. Inter 1927 kaj 1930 li denove laboris en Moskvo, ĉe la ŝtata art-teknika instituto (Wchutemas/Вхутемас). 

Verko redakti

 
Monumento de la tria internacio  0 10
 
Modelo de la monumento

Tatlin estis multflanka artisto, dediĉita al pentrarto, arkitekturo kaj al la popola muziko.  Danke al lia pasio por la kubisma kaj futurisma pentrarto  inter sia amikaro estis Gonĉarova kaj Larionov, kun kiuj li partoprenis al pluraj ekspozicioj. Li realigis reliefojn abstraktajn el pluraj materialoj (la kontraŭreliefoj), inaŭgurante tiel la konstruktivismon, per kiu li priskribis la funkcian arton, kiu enkondukis novajn materialojn kaj industriajn teknikojn.

Aparte fama li iĝis pro sia projekto de la Monumento de la tria internacio 0 10  el la jaro 1919. La tiel nomata Turo de Tatlin devus iĝi giganta maŝino alta 400 metrojn, enhavanta ŝtuparon, lifton, konferencejojn kaj radiodissendilon. Interne estis planita turniĝanta kolono. Pro la altaj kostoj la turo ne estis konstruita, sed ĝi estas konsiderata ĝis hodiaŭ mejloŝtono de la arkitekturo.

Eksteraj ligiloj redakti


Bild-galerio redakti