Malfermi la ĉefan menuon
Federico de Madrazo (1875).

Federico de Madrazo y Kuntz (Romo, 9-a de februaro de 1815Madrido, 11-a de junio de 1894) estis pentristo hispana.

BiografioRedakti

Filo de la pentristo novklasika José Madrazo, kaj de Isabel Kuntz Valentini, filino de la pola pentristo Tadeusz Kuntz, studis en la lernejo de Alberto Lista, en Madrido, kaj en la Reĝa Akademio de Belartoj de Sankta Fernando.

Lia pentraĵo La abstinado de Scipio permesis lian eniron en la Reĝa Akademio de Belartoj de Sankta Fernando kiam li estis nur 19jaraĝa.

Li ricevis stipendion por iri al Parizo studi pentrarton kun Ingres, amiko de lia patro. Tie li akiris stilon romantika je franca maniero.

Post estado dujara en Romo, revenis al Hispanio, kaj ekde 1842 disvolvigis intensan artan kaj instruan laboron, ĉe artistoj kiuj kiel li mem estis edukitaj en Francio kaj Italio, inter kiuj elstaras la kataluna Joaquín Espalter.

Jam en Madrido, fue palacpentristo de la reĝino Isabel la 2-a, same kiel lia patro estis estinta palacpentristo de Fernando la 7-a. Li estis nomumita direktoro de la Muzeo Prado, sed perdis la postenon pro la Gloriosa, nome liberala revolucio de 1868. Li rericevis la saman postenon en 1881. Li iĝis ankaŭ direktoro de la Reĝa Akademio de Belartoj de Sankta Fernando.

 
Doña Amalia de Llano y Dotres, Grafino de Vilches.

Li kunlaboris en kelkaj revuoj tiutempaj, ĉefe per gravuraĵoj kaj gravurdezajnoj, kaj foje li publikigis kelkajn teoriajn tekstojn pri pentrarto kaj arto ĝenerale.

Li pentris portretojn, ĉefe el etoso de nobelularo kaj de la kulturo (Carolina Coronado, Manuel Rivadeneyra, Gertrudis Gómez de Avellaneda, Ramón de Campoamor, la Grafino de Vilches, la generalo Evaristo San Miguel, Larra) kaj kelkajn pentraĵojn prihistoriajn. Elstaras la portretoj de Isabel la 2-a kaj de ŝia edzo Francisko de Asizo, tiu de la reĝo Alfonso la 12-a, de la ĉefministro Juan Bravo Murillo, de la Prezidento de la Unua Hispana Respubliko Nicolás Salmerón, kaj tiuj de Ramón de Campoamor kaj José de Espronceda.

BibliografioRedakti

  • Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español. Madrid: Cátedra, 1982 (3.ª ed.).
  • José Luis Díez (eld.) Federico de Madrazo y Kuntz (1815-1894) (kat. eksp.) Madrid, Museo del Prado, 1994.

Eksteraj ligilojRedakti