José Ferraz de Almeida Júnior

José Ferraz de Almeida Júnior (Itu, São Paulo, 8-a de majo de 1850Piracicaba, 13-a de novembro de 1899) estis brazila pentristo de la 19a jarcento. Estas problable la plej grava realisma pentristo brazila de la jarcento kaj granda inspiro por la modernismaj pentristoj. Dum la plej parto de la brazilaj akademiaj artistoj famiĝis pentrante scenojn mitologiajnhistoriajn, Almeida Júnior iĝis populara pro pentrado de ruraj figuroj, ĉefe farmistoj kaj caipira, nome kamparanoj ĉu blankuloj ĉu mestizoj kiuj estas ia simbolo de la ruraj regionoj de San-Paŭlo.

José Ferraz de Almeida Júnior
Persona informo
Naskiĝo 8-an de majo 1850 (1850-05-08)
en Itu
Morto 13-an de novembro 1899 (1899-11-13) (49-jaraĝa)
en Piracicaba
Mortokialo pikvundo
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Alma mater Academia Imperial de Belas Artes (Brazil)
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj The Model's Rest
A Conversão de São Paulo a Caminho de Damasco
Interrupted Whetting
Monção departing
Caipira Cutting Tobacco
vdr
Vivo ĉe kamparo: tranĉante tabakon. Caipira picando fumo, (1893).

Dum la plej parto de la realismaj pentristoj uzis farmistoj kaj kamparanoj kiel alegorio de laboristoj, Almeida Júnior pentris siajn caipiras ĉefe dumripoze. Li produktis ankaŭ kortuŝajn bildojn de terposedantoj. La bandeirantes, ĉefe malkompataj esploristoj de la kolonia Brazilo estis reprezentataj en A partida da monção, kiu montras ekspedicion ĉe la rivero Tietê.

Almeida Júnior studis en la Academia de Bellas Artes Imperial Brasileña de Rio-de-Ĵanejro, sed en 1876 studis en Francio,[1] post ricevi stipendion de la imperiestro Petro la 2-a (imperiestro de Brazilo).

Li estis ponardita ĝis la morto fare de la edzo de sia amntino la 13a de novembro de 1899.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 http://www.pitoresco.com.br/laudelino/almeida_junior/almeida_junior.htm Arkivigite je 2009-04-25 per la retarkivo Wayback Machine José Ferraz de Almeida Júnior (1850-1899), alirita la 22/4/2009

Eksteraj ligiloj redakti