Ignacio Zuloaga y Zabaleta (1870 - 1945) estis unu el la plej gravaj pentristoj hispanaj de fino de la 19a jarcento kaj komencoj de la 20a.

Ignacio Zuloaga
Persona informo
Naskiĝo 26-an de julio 1870 (1870-07-26)
en Eibar
Morto 31-an de oktobro 1945 (1945-10-31) (75-jaraĝa)
en Madrido
Tombo Tombejo de Polloe
Lingvoj eŭska • iber-cigana lingvo • hispanafrancaangla
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Académie de La Palette
Familio
Patro Plazido Zuloaga
Okupo
Okupo pentristo • artkolektanto
Verkoj Q17490844
Q17492129
Q17492587
Self portrait with blue background
El Cristo de la sangre (Bleeding Christ)
vdr
La pentristo Ignacio Zuloaga en 1925.
"La Morenita con Chal Blanco" (Brunulino kun blanka ŝalo) pentrita de Ignacio Zuloaga en 1913 kaj ekspoziciita en Novjorko, Kraushaar Galleries, 1914.

Biografio redakti

Li naskiĝis en provinco de Gipusko nome en Eibar (Eŭskio, Hispanio) la 20-a de junio de 1870 kaj mortiĝis en Madrido (Hispanio) la 31-a de oktobro de 1945. Li lernis artajn metiojn kun la familio kaj lia eduko kompletiĝis en Madrido, Parizo kaj Romo.

Komencoj redakti

Liaj pentraĵoj kongruas kun la dramismo, la realismo kaj la intereso pri Kastilio propra de la Generacio de 1898. Li asociis kun Segovio, ties provinco kaj la temo de la torearto. En 1887 li lernis el la majstroj de la Muzeo de Prado kiaj Velázquez, El Greco, Zurbarán, Ribera kaj Goya. Li veturis al Romo en 1889, kie li lernis el la majstroj de la Renesanco.

Sukcesoj redakti

En 1890 li translokiĝis al Parizo, nome al Montmartre. Kontaktis kun Toulouse-Lautrec, Jacques Émile Blanche, Degas, Maxime Dethomas kaj Gauguin. Ekspoziciis kun Gauguin, Van Gogh, Degas kaj Toulouse-Lautrec. En 1892 kaj 1893 li agadas en Sevilo kaj aliaj partoj de Andaluzio, serĉe de indiĝenaj temoj, kaj tie loĝas ĉefe ĝis 1898.

Tutmonde redakti

Komence de la 20a jarcento, li ekspozicias tra la tuta Eŭropo, vendas nombrajn pentraĵojn kaj kontaktas kun gravuloj de la hispana kaj eŭropa kulturoj kiaj Albéniz, Rainer Maria Rilke, Auguste Rodin, Picasso ktp. En 1909 li komencas turniron tra Ameriko, komence tra Usono kaj venontjare tra Sudameriko. Dum la Unua Mondmilito li engaĝiĝas ĉe la aliancanoj kaj poste kunlaboras kun la reĝo Alfonso la 13-a, kiun li portretas. El Madrido li kunlaboras kun Manuel de Falla, Ortega y GassetEnrique Larreta. Dum la Hispana Enlanda Milito li plupentras kaj ekspozicias ekstere.

Li trovas inspiron en la temoj hispanaj. Ankaŭ dediĉis sin al mutaj naturoj.