Georges de Feure

Georges de Feure, pseŭdonimo de Georges Joseph van Sluijters (Parizo, 6a de Septembro 1868 - samloke, 26a de Novembro 1943) estis franca pentristo, afiŝisto, desegnisto, scenejisto kaj artokomercisto, inter simbolismo kaj modernismo.

Georges de Feure
Persona informo
Naskiĝo 6-an de septembro 1868 (1868-09-06)
en Parizo
Morto 26-an de novembro 1943 (1943-11-26) (75-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo Batignolles
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo pentristo • dezajnisto • desegnisto • litografisto • skulptistoilustristo • grafikartisto
Verkoj Q17492513
Q17496111
vdr

Li studis en la Rijksakademie van beeldende kunsten de Amsterdamo. En 1889 li revenis al Parizo, kie li eniris en la etoso de simbolistoj kaj laboris kiel ilustristo de Le Courrier français kaj Le Figaro Illustré. Li estis amiko de la komponistoj Claude Debussy, Maurice Ravel kaj Erik Satie. Li ricevis ankaŭ influon de la literaturo de Charles Baudelaire kaj Georges Rodenbach.

La Femme sur le Pont (1900).

Lia stilo estis tre ornamema kaj li prefere prilaboris teatrajn afiŝojn. Li disvolvigis tipon de figuro de virino laŭmoda kiu ege sukcesis dum la Belle Époque. Li verkis ankaŭ akvarelojn, meblojn kaj ornamajn objektojn. En la 1920-aj jaroj lia stilo evoluis al la artdekora stilo.

Bibliografio redakti