Poros
Poros (greke: Πόρος) estas insulparo, parto de la Saronaj insuloj, en Grekio. Ĝi situas 48 km de Pireo, dividas ĝin de Peloponeso kelkcent-metra mara kanalo. La loĝantaro estas ĉirkaŭ 4000.
GeografioRedakti
Ĝia surfaco estas ĉirkaŭ 31 km², la du insuloj nomiĝas Sfajria kaj Kalaŭrio, kiujn interligas ponto. La surfaco estas montara.
HistorioRedakti
Poros estas loĝata ekde la bronza epoko. Dum la bizanza epoko, la insulon ofte atakis piratoj. Dum la turka okupado de Grekio, Poros restis sendependa kaj dum la greka batalo pri libereco grave helpis la aliajn insulojn.
VidindaĵojRedakti
La haveno de Poros havas la vidindaĵon de horloĝa turo, konstruita dum 1927.