Dona Ivone Lara (Sinjorino Ivone Lara), naskonome Yvonne Lara da COSTA (naskiĝis la  13-an de aprilo 1921(nun 1921-04-13) en Rio-de-Ĵanejro) estis brazila kantistino kaj muzikistino de sambo[1].

Dona Ivone Lara
Bazaj informoj
Naskonomo Yvonne Lara da COSTA
Alie nomata Dona Ivone Lara
Naskiĝo 13-an de aprilo 1922 (1922-04-13)
en Rio-de-Ĵanejro
Morto 16-an de aprilo 2018 (2018-04-16) (96-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Ĝenroj samboMuziko Populara Brazila
Profesio kantistino, muzikistino
Retejo http://www.donaivonelara.com.br/
vdr

Biografio redakti

Naskiĝinta en Botafogo, kvartalo de Rio de Janeiro en 1921, ŝi estis orfino de patro kiam 3-jaraĝa kaj de patrino kiam 12-jaraĝa kaj estis edukita de ŝiaj geonkloj, kiuj lernigis al ŝi ludi kavakinjon (portugale: cavaquinho, portugala pra-ukulelo) kaj igis ŝin ŝati la sambon kun ŝia kuzo Fuleiro. Ŝi estis lernantino de Lucília Villa-Lobos, edzino de Heitor Villa-Lobos.

Ŝi diplomiĝis kiel flegistino specialigita en profesia terapio kaj laboris kiel sociala laboristino en diversaj psikiatraj hospitaloj de la Subŝtato Rio-de-Ĵanejrio, kie ŝi estis kolegino de Nise da Silveira.

Ŝi estis la unua virino kiu komponis melodiojn de sambo, sed pro esence vira medio, ili estis subskribitaj de ŝia kuzo Fuleiro. Ekde 1977, la jaron de sia emeritiĝo, ŝi dediĉis sin tute al sia arta kariero, kaj verkis kantojn por Clara Nunes, Roberto Ribeiro, Maria Bethania, Caetano Veloso, Gilberto Gil, Paula Toller, Paulinho da Viola, Beth Carvalho, Mariene de Castro, Roberta Sá, Marisa Monte kaj Dorina.

En 2008 ŝi kantis Mas Quem Disse Que Eu Te Esqueço inkluzivita en la projekto Sambo Social Clube.

En 2012, ŝi estis omaĝita per la kanto Doña Ivone Lara: o enredo do meu samba de la Lernejo de Sambo Imperio Serrano.

Diskaro redakti

  • 1970 - Sambão 70
  • 1972 - Quem samba fica?
  • 1974 - Samba minha verdade, minha raiz
  • 1979 - Sorriso de criança
  • 1980 - Serra dos meus sonhos dourados
  • 1981 - Sorriso negro
  • 1982 - Alegria minha gente
  • 1985 - Ivone Lara
  • 1986 - Arte do encontro (kun Jovelina Pérola Negra)
  • 1998 - Bodas de ouro
  • 1999 - Um natal de samba (kun Délcio Carvalho)
  • 2001 - Nasci para sonhar e cantar
  • 2004 - Sempre a cantar (kun Toque de Prima)
  • 2009 - Canto de Rainha (DVD)
  • 2010 - Bodas de Coral (kun Délcio de Carvalho)
  • 2010 - Nas escritas da vida (kun Bruno Castro)

Bibliografio redakti

Referencoj redakti

  1. Dona Ivone Lara. Arkivita el la originalo je 2013-09-21. Alirita 2013-09-20.

Eksteraj ligiloj redakti