Carlos Drummond de Andrade

Carlos Drummond de Andrade (31-a de oktobro 1902 en Itabira - 17-a de aŭgusto 1987 en Rio de Janeiro) estas konsiderata unu el la ĉefaj poeziistoj de brazila literaturo pro la reagoj al siaj verkoj kaj ties atingoj. Krom poezion, li produktis porinfanajn librojn, rakontojn kaj kronikojn.

Carlos Drummond de Andrade
Persona informo
Naskiĝo 31-an de oktobro 1902 (1902-10-31)
en Itabira
Morto 17-an de aŭgusto 1987 (1987-08-17) (84-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Universidade Federal de Minas Gerais vd
Subskribo Carlos Drummond de Andrade
Familio
Edz(in)o Dolores Dutra de Morais vd
Infanoj Maria Julieta Drummond de Andrade vd
Profesio
Okupo poeto • ĵurnalistoverkistoscenaristo • verkisto de porinfana literaturo • romanisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
Statuo de Carlos Drummond de Andrade antaŭ la kulturcentro de Itabira, lia naskiĝurbo.

Li naskiĝis en Minas-Ĝerajso, en urbo pri kiu lia memoro markis parton de liaj verkoj. Li bakalaŭriĝis pri farmacio, sed dum la plejmulto de sia vivo li estis publika oficisto kaj verkis de frue ĝis sia morto, kiu okazis en 1987 en Rio-de-Ĵanejro, 12 tagojn post la morto de lia unusola filino, la verkistino Maria Julieta Drummond de Andrade.

Filmo redakti

La filmo "O Amor Natural" de Heddy Honigmann temas pri vivo kaj precipe pri la poezio de de Andrade. Tiu ĉi dokumenta filmo temas pri la erotika poezio de Carlos Drummond de Andra. Temas pri filmo en kiu amo regas ĉion kaj en kiu la interfacoj inter vira kaj ina erotiko fariĝas palpeblaj.

 
Fama statuo de Drummond en la plaĝo Copacabana

Verkaro redakti