Batangas
Batangas - tagaloge Lungsod ng Batangas - estas duaklasa universitata urbego en Filipinoj, en suda Luzono, en regiono CALABARZON, kie ĝi estas ĉefurbo de provinco Batangoj. Batangas estas ankaŭ konata kiel la "industria havenurbo de CALABARZON".
Batangas | |||
---|---|---|---|
Flago | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4200 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 351 437 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 1 242 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 13° 45′ N, 121° 3′ O (mapo)13.75121.05Koordinatoj: 13° 45′ N, 121° 3′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 128 m [+] | ||
Areo | 282,96 km² (28 296 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- loĝantaro: 329 874 (2015)
- horzono: UTC+8 (PST)
- poŝtkodoj: 4200
- telefonkodo: +63 (0)43
- Supermara alteco: 14 m
- Areo: 282,96 km²
GeografioRedakti
Batangas kuŝas laŭ golfo sur la marborda ebenaĵo kaj iomete sur montetoj laŭ rivero Calumpang [1]. Manilo troviĝas 91, Kezonurbo 102, Cagayán de Oro 707 kilometrojn (aere) [2].
HistorioRedakti
La unuaj hispanaj misiistoj alvenis ekde 1572, estis fondita indiĝena vilaĝo sub nomo "Batangan" en 1581. Usonanoj alvenis en la fruaj 1900-aj jaroj. Batangas estis grave difektita pro la japana bombado en 1941, poste dominado okazis kelkajn jarojn. Batangas urbiĝis en 1969, en la sama jardeko la urbo atingis la internacian klasifikon urbego. En 2008 oni solene malfermis internacian havenon.
EkonomioRedakti
Batangas estas komerca, financa kaj eduka centroj de la regiono. En la urbego grava naftorafinejo kaj aliaj industriaj uzinoj funkcias. Aparte menciindaj prilaborado de fiŝoj kaj sukerkanoj.
Eduko kaj religioRedakti
Batangas estas ĉefe kristana kaj ĝi havas ŝtatajn universitatojn.
TrafikoRedakti
Batangas havas maran havenon kun pramoj al la kontraŭa insulo Mindoro. En la urbego la pasaĝeroj uzas busetojn kaj triciklojn. Pluraj ĉefvojoj kuras al la urbego. Oni planas fervojan linion.
KlimatoRedakti
La klimato de Batangas estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 1767 mmm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-novembro falas pli ofte. La averaĝa temperaturo estas 28 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
VidindaĵojRedakti
- malgranda baziliko kaj aliaj preĝejoj
- statuoj
FontojRedakti
- WikiTrans
- [3]
- oficiala paĝo