Julio de 2007
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | 31 | |||||
aranĝo de 2007 tagoj |
Ĉi tiu artikolo enhavas ĉiujn aktualaĵojn okazitajn dum julio de 2007.
2-a de julio redakti
3-a de julio redakti
- Kyuma Fumio, Japana Ministro pri Defendo eksiĝis pro sia miskomento pri atombombadoj de Hiroŝimo kaj Nagasako.
4-a de julio redakti
- Alfrontiĝoj en Pakistano inter la polico kaj islamistoj en la Ruĝa Moskeo de Islamabado.
5-a de julio redakti
- La Internacia Olimpika Komitato anoncis, ke la Vintra Olimpiko en 2014 okazos en rusia ĉemara urbo Soĉi (Krasnodara regiono).
7-a de julio redakti
- La tutmonda koncerto Live Earth okazis tra dek du landoj por komuniki pri la tutmonda varmiĝo.
10-a de julio redakti
- La Ruĝan Moskeon sturmis la pakistana armeo.
17-a de julio redakti
- La flugo 3054 TAM, kunportante 176 personojn, kraŝis ĉe kerosena deponejo de la flughaveno de San-Paŭlo.
16-a de julio redakti
- Tertremo je Richter-skalo 6.8 okazis en Niigata-Prefektujo en Japanio. Mortis minimume naŭ homoj (ĉiuj en Kashiwazaki) kaj pli ol 800 estis vundataj.
- 90-km² nubo de blanka fosforo minacas 10 000 loĝantojn en Ukrainio
21-a de julio redakti
- Pratibha Patil fariĝis la unua prezidentino de Barato.
22-a de julio redakti
24-a de julio redakti
- Bulgaraj flegistinoj estas liberigitaj kaj alvenis Sofion kun Cécilia Sarkozy, edzino de Nicolas Sarkozy per aviadilo de la Franca Prezidento.
25-a de julio redakti
- La biciklista teamo Rabobank forigas sian kuriston Michael Rasmussen, flavan ĵerzon de Tour de France.
29-a de julio redakti
- Mortis Michel Serrault, franca aktoro.
- Alberto Contador gajnis la biciklistan tri-semajnan kuron Tour de France.
- En Ĝakarto, ĉefurbo de Indonezio, okazis finalo de la Azipokala Futbala Konkurso de 2007. La iraka teamo per 1 kontraŭ 0 venkis la sauda-arabian, kaj akiris la ĉampionecon je la unua fojo.
- Okazis baloto por duono de Ĉambro de Konsilistoj de Japanio. La koalicio de LDP kaj Nova Komeito perdis siajn seĝojn kaj DP iĝis la plej granda partio de la ĉambro.
30-a de julio redakti
- Mortis Ingmar Bergman, sveda reĝisoro.
- Mortis Michelangelo Antonioni, itala filmisto.
31-a de julio redakti
- La Misio de Unuiĝintaj Nacioj kaj Afrika Unio en Darfuro estas establita.