KYŪMA Fumio (久間章生 [kjūma fumio]; 4-a de decembro 1940 - ) estas Japana politikisto. Li naskiĝis en Minamiŝimabara en la Nagasaka Prefektujo.

Kyuma Fumio
Persona informo
久間章生
Naskiĝo 4-an de decembro 1940 (1940-12-04) (83-jaraĝa)
en Kazusa
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio vd
Alma mater Universitato de Tokio vd
Partio Liberal-Demokrata Partio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Kyuma kaj Robert Gates

Kyuma diplomiĝis ĉe la jura fakultato de Universitato de Tokio en 1964 kaj eklaboris ĉe Ministerio pri Agrikulturo. En aprilo 1971, li elektiĝis parlamentano de la Nagasaka Prefektujo kaj li laboris dum 9 jaroj kiel membro de Liberala Demokrata Partio (LDP). En novembro 1997, li iĝis ĝenerala direktoro pri defendo. En januaro 2007, kiam la "agentejo pri defendo" iĝis la ministerio pri defendo, li iĝis ministro pri defendo.

Tamen, la 3-an de julio 2007, li eksiĝis pro sia diro pri atombombado: tri tagojn antaŭe, li diris, ke la atombombadoj kontraŭ Hiroshima kaj Nagasaki estis neeviteblaj por ŝtopi la Duan Mondmiliton. Tiujn parolojn multaj japanoj ne povis akcepti : Japanio estas la ununura lando, kiu suferis pro atombombado, kaj multaj viktimoj ankoraŭ suferas pro tio. Laŭ la gazeto Asahi Shimbun, Kyuma piedpremis la fundamentojn de la postmilita japana socio, kiu havas kontraŭmilitan konstitucion. Pro tio, liaj paroloj ekigis krizon en Japanio. Poste li klarigis sian eksiĝon, dirante ke li ne volis esti konsiderata "minuso" de la ministraro.