Flago de Rio-de-Ĵanejro

La flago de la municipo Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, estas komponita de blanka ortangulo kun du bluaj diagonalaj strioj kiuj kruciĝas sub la ruĝa blazono de la urbo en la centro de la flago.

Flago de Rio-de-Ĵanejro.

La blua kaj blanka koloroj estas simboloj de la portugala origino de la urbo. Ili estis la tradiciaj koloroj de la Portugala Monarkio, adoptitaj ekde la kreado de la Graflando Portugalio, en 1097. Nur post la revolucio de 1910, la tradiciaj koloroj portugalaj iĝis malhelverda kaj ruĝa.

La ruĝa koloro de la blazono estas simbolo de la sango verŝita de Sankta Sebastiano, sankta patrono de la urbo kaj de la sango verŝita de Estacio de Sá, fondinto de la urbo kaj defendinto de la unuaj kolonoj.