Blazono de Rio-de-Ĵanejro

La Blazono de Rio-de-Ĵanejro havas karakterojn de portugalaj blazonoj, nome blua koloro simbolo de fideleco kaj de la portugala monarkio (kun blanka), armela sfero kombinita kun tri sagoj kiuj reprezentas la martiron Sankta Sebastiano, patrono de la urbo, ĉio en oro, kaj en la centro estas friga ĉapo, simbolo de respubliko.

Blazono de Rio-de-Ĵanejro.

Kiel memoraĵo de la urbo kiel ĉefurbo, estas murkrono kvintura el oro krone sur la blazono. Kiel subteniloj estas du delfenoj unu dekstre kaj unu maldekstre, simboloj de la urba mareco. Dekstre estas branĉo el laŭro kaj maldekstre branĉo el kverko, simboloj respektive de venko kaj de forto.

La Flago de Rio-de-Ĵanejro montras en sia centro ruĝkoloran version de la blazono. Ekde la 16-a jarcento la urbo havis diversajn versiojn de la blazono.

Historiaj versioj redakti