Veterano? estas la unua libro en Esperanto originale verkita de brazilano kaj presita en Brazilo. Kvankam gravaj verkoj jam estis presitaj en Brazilo, ili estis tradukoj aǔ lernolibroj. Dum 16 jaroj Veterano? restis la sola originala verko en Esperanto aperinta en Brazilo; nur en 1953 aperis la dua, nome Ivan la Sesa, de Geraldo Mattos. La tria, ankaŭ de Geraldo, estis la romano La Nigra Spartako, eldonita du jarojn post Ivan la Sesa.[1] Temas pri respondoj dum la UK en 1937 kaj aliaj artikoloj, verkitaj de Ismael Gomes Braga. En la unua parto de la libro, la aŭtoro respondas al la demandaro por la "Festo de la Veteranoj", aranĝita en la Ora Jubilea Kongreso de Esperanto en Varsovio. Preskaŭ ĉiuj respondoj estas enkondukitaj per kongrua strofo de Zamenhof. Tiuj respondoj donas detalojn por la historio de la Esperanto-movado. En la dua parto, pli ampleksa, troviĝas kvindeko da mallongaj verkaĵoj de la aŭtoro el diversaj epokoj de lia esperantista vivo.

Veterano?
Veterano?
Veterano?
Aŭtoro Ismael Gomes Braga
Eldonjaro 1937
Urbo Rio-de-Ĵanejro
Eldoninto Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Paĝoj 231
vdr

Recenzoj redakti

 
 Nun aperis la unua E-verko originale verkita kaj presita en Brazilio, kie tiel lerte la organizo laboras. Okaze de la „Festo de la Veteranoj“, aranĝita dum la 29-a en Varsovio, oni sendis al ĉiuj veteranoj en la mondo demandaron. Jen la respondo al la demandaro, kiun faris veterano Gomes Braga, enmetante historiajn faktojn, rimarkojn kaj bonajn meditaĵojn. Ĉiu legu la libron kaj helpu per tio kuraĝigi niajn brazilajn fervorajn samideanojn al novaj eldonajoj. 
— St. Aŭstria Esperantisto (revuo) n148 (nov 1937)

Referencoj redakti

  1. Klarigo de Ismael Gomes Braga, el la libro Veterano?, 2a eld. reviziita kaj pligrandigita, 1965, p. 32

Eksteraj ligiloj redakti