Miguel Gustavo

brazila ĵurnalisto kaj komponisto

Miguel Gustavo (naskiĝis la 24-an de marto 1922 en Rio-de-Ĵanejro, mortis la 22-an de januaro 1972 en Rio-de-Ĵanejro) estis brazila ĵurnalisto kaj komponisto.[1] Li faris gravajn kontribuojn al la brazila ĵurnalismo, literaturo kaj muziko.[2]

Miguel Gustavo
Persona informo
Naskonomo Miguel Gustavo Werneck de Sousa Martins
Naskiĝo 24-an de marto 1922 (1922-03-24)
en Rio-de-Ĵanejro
Morto 22-an de januaro 1972 (1972-01-22) (49-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Tombo tombejo Caju vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Familio
Edz(in)o Sagramor de Scuvero Brandão vd
Infanoj 2
Profesio
Alia nomo Miguel Gustavo vd
Okupo ĵurnalistokomponisto • kantotekstisto • radio-prezentisto vd
Aktiva en Rádio Livre vd
Verkado
Verkoj Vovózinha ❦
Brigitte Bardot ❦
Pra Frente Brasil ❦
A Saia ❦
Plante que o governo garante vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Naskita en Rio-de-Ĵanejro en 1922, li komencis kiel diskĵokeo en Radio Vera Cruz en 1941 krom esti ankaŭ farinta furoraĵojn kiel komponisto de samboj kaj marŝoj.[3]

En 1962 li komponis, kun Jorge Veiga, la kanton Brigitte Bardot, honore al la samnoma aktorino. Por la Futbala Mondpokalo 1970 en Meksiko li komponis la himnon Pra Frente Brasil kaj la melodio fariĝis simbolo de la vira Brazila nacia teamo de futbalo, nomata Seleção, la "elekto".

En la sama jaro, li komponis la kanton A saia, inspiritan de Miriam Batucada.

Li geedziĝis kun sia kolego Sagramor de Scuvero Brandão kaj ili havis du filinojn.

Miguel Gustavo mortis en 1972 kaj estis entombigita en la Tombejo Caju de Rio-de-Ĵanejro.[4]

Pli da kantoj redakti

  • 1952: Baião das Mulheres, Miguel Gustavo e João S. Guimarães
  • 1953: Baião do Chofer, Miguel Gustavo
  • 1956: A Dança Do Didu, Miguel Gustavo
  • 1956: Boate Tra La Lá, Miguel Gustavo
  • 1957: A Dança do Bidú, Miguel Gustavo
  • 1957: A Fúria Louca de Jean Pouchard, Miguel Gustavo
  • 1957: A Menina Canta, Miguel Gustavo
  • 1957: Bem Vindo Seja, Miguel Gustavo
  • 1958: Brabuletas de Brasília, Miguel Gustavo, Altamiro Carrilho e Carrapicho
  • 1959: Baião Triste, Altamiro Carrilho e Miguel Gustavo
  • 1962: Bacardy Chá-chá-chá, Miguel Gustavo
  • 1970: Bloco Da Lua, Luiz Reis e Miguel Gustavo
  • 1970: Brasil Eu Adoro Você, Miguel Gustavo

Referencoj redakti

  1. Admin (2022-03-24). Miguel Gustavo - 100 anos do autor de Pra frente Brasil (portugale). musicaehistoria.com.br. Alirita 2023-07-21.
  2. Miguel Gustavo. music.metason.net. Alirita 2023-07-21.
  3. Evaldo Piccino: "Pra Frente Brasil", "Independência ou Morte" e o uso de música e cinema como propaganda oficial. revistas.usp.br. Alirita 2023-07-21.
  4. MIGUEL GUSTAVO. museudatv.com.br. Alirita 2023-07-21.

Eksteraj ligiloj redakti