May Bijleveld

nederlanda esperantistino

May Bijleveld - prononco [maj BEJ:lefelt], naskiĝis en 1910, mortis en 2007 - estis nederlanda esperantistino, kiu pasigis grandan parton de sia vivo en Brazilo. Estante 20-jara, ŝi esperantistiĝis en 1927, kaj interalie tuj poste sekvis kurson gvidatan de la fama Andreo Cseh. Ŝi multe agadis en la nacia movado per informado kaj instruado. En 1938, partoprenante la Universalan Kongreson de Esperanto en Londono, ŝi konatiĝis kun brazila esperantisto, kun kiu ŝi edziniĝis. Tuj poste ŝi translokiĝis al Rio-de-Ĵanejro. Ekde la mezo de la 1970-aj jaroj ŝi fariĝis vigla aganto por Esperanto en Brazilo. Ŝia plej granda zorgo estis la informado pri Esperanto. Estis ŝia iniciato la organizado de vojaĝanta ekspozicio nomata UTINESPO (Utileco INternacia de ESPerantO), kiun vizitis centmiloj da brazilanoj en plurdekoj da urboj. Ŝia plej elstara iniciato estis partopreno en la Pintkonferenco pri la Tero EKO/92, okazinta en Rio-de-Ĵanejro en la jaro 1992. Danke al ŝia persisto, UEA instalis budon en tiu evento, kie deĵoris dekoj da samideanoj, informante al la plurmilaj vizitantoj pri la internacia lingvo. Unu el la fruktodonaj rezultoj de tiu partopreno estis la rekomendo, en la fina Rezolucio de tiu evento, ke ĉiuj neregistaraj organizaĵoj utiligu Esperanton en siaj internaciaj kontaktoj.

May Bijleveld
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1909 (1909-11-30)
en Nederlando
Morto 30-an de novembro 2006 (2006-11-30) (97-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Lingvoj nederlandaEsperantoportugala
Ŝtataneco Reĝlando de NederlandoBrazilo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Vidu ankaŭ redakti