Nicolas Durand de Villegaignon

Nicolas Durand de VillegagnonVillegaignon​ (Provins, Seine-et-Marne, 1510 - Beauvais, 9a de januaro 1571) estis franca marista oficiro (vicadmiralo de Bretonio).

Nicolas Durand de Villegaignon
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1510 (1510-01-01)
en Provins
Morto 9-an de januaro 1571 (1571-01-09) (61-jaraĝa)
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esploristo • militisto
vdr

Li estas memorita ĉefe pro malsukcesa klopodo konstruir francan kolonion en teritorio de nuntempa Brazilo nome Franca Antarkto por eviti persekutadon suferitan de la francaj hugenotoj, ĉe la areo de la nuntempa Rio-de-Ĵanejro en 1555. Elirante el Havro, li alvenis tien per du ŝipoj kaj kun 600 soldatoj kaj kolonoj, ĉefe francaj hugenotoj kaj poste svisaj kalvinistoj. Li krome fakte deziris munti permanentan bazon en Brazilo kiu ebligus ekspluatadon de Brazil-arbo — tiam tre valora fonto de ruĝa farbo kaj forta ligno por konstruado — kaj de metaloj kaj valorŝtonoj kies abundo tie eŭropanoj supozis. Malfeliĉa pro la religiaj disputoj, Villegagnon foriris el la fondita Fort Coligny kaj revenis al Francia en 1559. Tie li luktis en la katolika tendaro de la religiaj militoj kaj mortis en januaro 1571.

Villegaignon estis mikso de soldato, sciencisto, esploristor, aventuristo kaj entreprenisto. Li luktis kontraŭ piratoj en Mediteraneo kaj partoprenis en diversaj militoj. Krome, li estris la francan ŝiparon kiu portis Maria Stuart al Francio, kiam tiu, kvin-jaraĝa, jam estis engaĝigita al la Daŭfeno de Francio.