Franca Antarkto

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri nedaŭra franca kolonio en Sudameriko. Por informoj pri la teritorio kiun Francio pretendas en Antarkto, vidu la artikolon Adelilando.

Franca Antarkto (france: France Antarctique) estis franca kolonio en Sudameriko sude de Ekvatoro, en tio kio aktuale estas la ŝtato Rio-de-Ĵanejrio, en Brazilo, kiu ekzistis inter 1555 kaj 1567, kaj kontrolis la marbordon el la Guanabara Golfo ĝis Cabo Frio. Fondita kiel rifuĝejo por hugenotoj, ĝi estis fine detruita de portugaloj en 1567.

Franca Antarkto
1555 – 1567
historia evento • kolonio
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Koloniigo redakti

 
La franca maristo Nicolas Durand de Villegaignon, kreinto de la Franca Antarkto kiel rifuĝejo por hugenotoj.

La 1an de novembro 1555 la franca vicadmiralo Nicolas Durand de Villegaignon, celante helpi hugonotojn trovi rifuĝejon kontraŭ la persekutado, estris ŝipareton dunavan kaj 600 soldatoj kun kolonaj hugenotoj kaj ekposedis insuleton Sergipe nun Villegagnon, en la Guanabara Golfo, antaŭ la marbordoj de la aktuala urbo Rio-de-Ĵanejro, kie li konstruis fortikaĵon nomita «Fort Coligny» honore al Gaspard de Coligny, hugenota admiralo kiu apogis la ekspedicion por protekti siajn samreligiulojn. La kolonion surkontinentan Villegaignon nomis Henriville, honore al Henriko la 2-a de Francio, kiu konis kaj aprobis la ekspedicion havigante la ŝipojn. Villegaignon sekurigis la kolonion aliance kun tamojoj kaj tupinambaoj, indiĝenoj tiam malamikoj de la portugaloj.

Tamen, la Reĝlando Francio malsukcesis uzi la aliancojn fare de Villegaignon por ekspansii la francan povon en la Nova Mondo, male al Jacques Cartier, kiu ja sukcesis tiukadre en Nova Francio. Ĉiuj tiuj setlejoj estis kontraŭ la papa buleo de 1493, redifinita poste kiel Traktato de Tordesillas, kiu dispartigis la Novan Mondon inter Kastilio kaj Portugalio.

La kalvinistoj kaj la portugaloj redakti

En 1556 Villegaignon petis al Francio pli da kolonoj. La reĝo Henriko sendis tri ŝipojn kun ĉirkaŭ 300 kolonoj, kiuj alvenis tien en 1557. Sed la novaj kolonoj estis kalvinistoj kaj tuj aperis teologiaj malkonsentoj. En oktobro 1557 la kalvinistoj estis ekpelitaj de la insulo Coligny kaj ili setliĝis kun la tupinambaoj ĝis januaro 1558, kiam kelkaj revenis al Francio, dum kelkaj revenis al Coligny kaj aliaj estis murditaj de Villegaignon.

Villegaignon revenis al Francio en 1558, malkontenta pro la religiaj disputoj. En 1560 Mem de Sá, nova guberniestro de Brazilo ricevis ordonon forpeli la francojn. Per 26 militŝipoj kaj 2 000 soldatoj, la 15an de marto 1560 li atakis dum tri tagoj kaj detruis «Fort Coligny», sed la francoj fuĝis al kontinento kaj restis tie helpitaj de la indiĝenoj. Instigita de du jezuitoj nome José de Anchieta kaj Manuel da Nóbrega, Mem de Sá ordonis sian nevon Estácio de Sá denove ataki. Tiu fondis la urbon Rio-de-Ĵanejro la 1a de marto 1565 kaj luktis kontraŭ la francoj dum du pluaj jaroj. Finfine la 20an de januaro 1567 venkis super la francoj kaj elpelis ilin for de Brazilo, sed li mem mortis post unu monato pro la vundoj ricevitaj en batalo.

Literaturo redakti

  • Parkman, Francis; Pioneers of France in the New World, University of Nebraska Press, 1996.
  • Thevet, André; Les singularités de la France antartique, 1558, nova eld. (Paul Gaffarel, eld.) 1878.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Francia Antártica en la hispana Vikipedio.