Jean-François Duclerc

Jean-François du ClercDuclerc, naskiĝinta en Guadelupo kaj mortinta en Rio-de-Ĵanejro la 18an de marto 1711, estis franca maroficiro kaj korsaro. Li estris la unuan atakon al la urbo Rio-de-Ĵanejro en 1710.

Jean-François Duclerc
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1600 (1600-01-01)
en Gvadelupo
Morto 18-an de marto 1711 (1711-03-18) (111-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo korsaro
vdr

Antaŭe li estis franca urbestro de Sankta Domingo. Poste li iĝis markapitano. Li ricevis la Krucon de Sankta Ludoviko pro la ekspedicio organizita en Brest kontraŭ Rio-de-Ĵanejro, sed kiu iĝis katastrofa. La francoj eliris el La Rochelle la 10an de majo 1710, per 6 ŝipoj kaj kun 1 200 homoj. Tamen la portugaloj sciante pri la afero estis preparitaj kaj ili forpelis la atakon: 400 homoj mortiĝis kaj 700 estis malliberigitaj. Tamen, Duclerc ricevis kavalirecon de Sankta Ludoviko. Poste li estis mortigita de portugaloj la 18an de marto 1711 en Rio de Janeiro.

Literaturo redakti

  • Henri Malo, Landolphe corsaire: suivi de, Du Clerc à Rio-de-Janeiro (1710), Ligue maritime, 1943, 107 p., in-8, 15 x 24 cm, p. 99 à 106.
  • «Généalogie et Histoire de la Caraïbe», Numéro 52, Septembre 1993, p. 874.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jean-François Duclerc en la franca Vikipedio.