Federacia vojo 1

interregiona vojo en Germanio
(Alidirektita el Germana federacia vojo 1)

La federacia vojo 1 - germane Bundesstraße 1 - estas parto de reto de duarangaj interregionaj vojoj en Germanio, kiuj kompletigas la unuarangan reton de la germanaj aŭtovojoj. Ĝi vojas 778 kilometrojn tra la federaciaj landoj Nordrejn-Vestfalio, Malsupra Saksio, Saksio-Anhalto, Brandenburgio, Berlino kaj ree tra Brandenburgio. La plej okcidenta punkto estas la komunumo Akeno ĉe la limo al Nederlando kaj la plej orienta la komunumo Küstriner Vorland ĉe la limo al Pollando. Gravaj urboj survojaj estas Duseldorfo, Dortmundo, Brunsvigo, Magdeburgo, Potsdamo kaj Berlino. Historie la vojo nomiĝis regna vojo 1 - germane Reichsstraße 1 - kaj plu gvidis orienten tra Kenigsbergo ĝis la limpasejo Eydtkuhnen ĉe la limo de la Germana regno al Litovio (de tie estas ankoraŭ 40 kilometroj al la urbo Marijampolė per la nuna litova aŭtovojo A7, kiu estas parto de la nuna eŭropa ŝoseo 28) - la tuta vojo en la 1930-aj jaroj estis 1392 kilometroj.

Federacia vojo 1
Bundesstraße
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 778 km
Landoj: Nordrejn-Vestfalio,
Malsupra Saksio,
Saksio-Anhalto,
Brandenburgio,
Berlino,
Brandenburgio
Mapo
Foto
la federacia vojo 1 en Berlino
la federacia vojo 1 en Berlino
la federacia vojo 1 en Berlino
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
Paso de strato
Map
vdr

La federacia vojo 1 grandparte sekvas la vojon de antikva komerca vojo, kiu kondukis de la belga nordmara marbordo ĉe la iama haveno Bruĝo al la rusa urbo Novgorodo. Komerco jam estis farata sur ĉi tiu vojo antaŭ pli ol 2000 jaroj. La greka matematikisto, geografiisto kaj astronomo Ptolemeo (100-175) mencias la vojon en sia "Tera Priskribo" kiel (jam tiam) "malnovan komercan vojon". La komenca vojo ekde Akeno okcidenten koincidas kun la mezepoka Reĝa Vojo el la 11-a/13-a jarcentoj, kiu tamen poste vojis pli sude tra Frankfurto ĉe Majno, Lepsiko kaj Breslaŭo.