Eŭropa ŝoseo 28
internacia ŝoseo en Eŭropo
La eŭropa ŝoseo 28 (E 28) estas eŭropa ŝoseo inter okcidento kaj oriento tra meza kaj orienta Eŭropo. Ĝi komenciĝas proksime de la urba limo de la germania ĉefurbo Berlino en la germania federacia lando Brandenburgio kaj kondukiĝas tra Pollando, la Kaliningrada provinco de Rusio kaj Litovio ĝis la belorusia ĉefurbo Minsko.
Eŭropa ŝoseo | |
---|---|
Bazaj datumoj | |
suma longo | 1.230 km |
landoj | |
![]() | |
mapo | |
Itinero de la ŝoseo E 28
redaktiGermanio
redakti- urboj: aŭtovoja ringo ĉirkaŭ Berlino – Prenzlau
- vojo laŭ la germana aŭtovojo A11
Pollando
redakti- laŭ la bordo de la Balta Maro kiel polaj aŭtovojoj A6, S6, DK6, S7, S22 kaj DK 54.
Kaliningrada provinco de Rusio
redakti- urboj: Kaliningrado (Калининград) – Nesterov (Нестеров)
Litovio
redakti- urboj: Vilkaviškis - Marijampolė – Vilnius
Belorusio
redakti- urboj: Aŝmjani (Ашмяны) - Minsko (Минск)