Bolonjo F.C. 1909
Bolonjo F.C. 1909 estas futbala klubo de Bolonjo, Italio. Ili ludas en la Serio A, kies fondaj membroj ili estis en 1929. Dum sia historio, la klubo venkis en la itala liga ĉampioneco sep fojojn, kio faras ilin la sesa plej sukcesa teamo en la historio de la ligo.
La klubo estas kromnomita Rossoblù (bluruĝuloj) pro la ruĝaj kaj bluaj strioj en la T-ĉemizoj kiujn ili vestas, kiuj estas ankaŭ la oficialaj koloroj de la urbo.