Miĥail Krasnocvetov

pastro, novmartiro de la Rusa Ortodoksa Eklezio

Miĥail Grigorjeviĉ Krasnocvetov (ruse Михаил Григорьевич Красноцветов; naskiĝis la 17-an de septembro[jul.]/ 29-an de septembro 1885[greg.], Kalugo, la Rusia imperio — mortis la 12-an de oktobro 1937, Tjumeno, Omska provinco, RSFSR, Sovetunio) estis juristo, pastro, novmartiro de la Rusa Ortodoksa Eklezio. Li estas memorata la 29-an de septembrojul / la 12-an de oktobrogreg[1][2][3].

Miĥail Krasnocvetov
Михаил Григорьевич Красноцветов
pastro
Eklezio Rusa Ortodoksa Eklezio
Komunumo Ĉielira preĝejo (Maloskarednoje, Iŝima distrikto)
Kovrofesta preĝejo (Aromaŝevo, Iŝima distrikto)
preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj (Tjumeno)
Persona informo
Naskiĝo 29-an de septembro 1885 (1885-09-29)
en Kalugo, la Rusia imperio
Morto 12-an de oktobro 1937 (1937-10-12) (52-jaraĝa)
en Tjumeno, Omska provinco, RSFSR, Sovetunio
Mortis pro mortopafo vd
Tombo nekonata
Sanktigita 7-an de aprilo 2022
Kategorio de sankteco pastromartiro
Memortago la 29-an de septembrojul / la 12-an de oktobrogreg
Religio ortodoksismo
Etno ruso
Lingvoj rusa vd
Loĝloko Kalugo, Moskvo, Vladimira gubernio, Iŝima distrikto, Tjumeno
Ŝtataneco Rusia imperio, Sovetunio
Alma mater la Kaluga Seminario, la Imperiestra Moskva Universitato (ambaŭ ne finitaj)
Diakono 4-an de novembro 1921
Pastrigo 6-an de novembro 1921
Rango presbitero
Familio
Patro Grigorij Krasnocvetov
Infanoj Grigorij, Vladimir, Vadim, Rostislav, Irina, Tatjana
Profesio
Okupo juĝisto, pastro
Labor-institucioj municipa juĝejo, la Rusa Ortodoksa Eklezio
Aktiva en Vladimira gubernio (juĝisto), Iŝima distrikto, Tjumeno (pastro, psalmisto)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li naskiĝis la 17-an de septembro[jul.]/ 29-an de septembro 1885[greg.] en Kalugo en sacerdota familio. Lia patro estis diakono Grigorij Krasnocvetov, filo de pastro Miĥail Krasnocvetov[4]. Li ankaŭ estis posteulo de nobelo Aleksandr Radiŝĉev, ekzilita verkisto fininta sian vivon en familia bieno en Kaluga gubernio[5].

Miĥail Krasnocvetov finis en Kalugo spiritan lernejon kaj 1,5 jarojn studis en la Kaluga Seminario, sed poste forlasis ĝin kaj transloĝiĝis al Moskvo, kie li finis gimnazion de Kreiman kaj studentiĝis je la jura fakultato de la Imperiestra Moskva Universitato. Ankaŭ ĝin li tamen ne finis, evidente ĉar li partoprenis studentajn protestojn kaj estis arestita. Oni liberigis lin danke al klopodoj de altaj aŭspiciantoj, sed cikatro pro kozaka skurĝo restis sur lia korpo por la tuta vivo. En 1907 li edziĝis. Foje li malgajnis grandan monon je kartludo kaj deziris pafmortigi sin, sed estis lastmomente savita de la edzino kiu vendis ĉion kaj pagis la ŝuldon. Ekde tiam li kartludis neniam[6].

Poste li servis kiel juĝisto en la Taganka juĝejo[7]. En 1909 li transloĝiĝis al Vladimira gubernio, kie li servis en la urboj Murom, Melenki, Gusj-Ĥrustalnij[6]. Laŭ diversaj fontoj li laboris kiel instruisto, poste kiel municipa asekuristo, juĝisto. Post la Februara revolucio li estis elektita kiel municipa juĝisto kaj laboris en tiu posteno ĝis 1920. Pro malsatego kaj teruraĵoj de la Rusia Enlanda milito en 1920 la familio decidis transloĝiĝi al Siberio, kie ankoraŭ haveblis manĝaĵoj, kaj li ricevis respektivan nomumon. La veturado per fervojo daŭris 1,5 monatojn, sekvis veturo en kaleŝo. Fine ili ekloĝis en vilaĝo Krotovo, Iŝima distrikto (Tjumena gubernio), kie Miĥail ekservis kiel juĝisto[5][7][3][8].

En 1921 eksplodis la Okcidentsiberia ribelo, dum kiu li estis arestita de ribeluloj kaj saviĝis nur danke al atestoj de samvilaĝanoj. Alian fojon estro de ribeluloj Ŝevĉenko provis mobilizi lin al la ribela armeo kaj nur plendoj de lia edzino pri lia malbona vidkapablo kaj 6 infanoj savis lin de la mobilizado. Baldaŭ posteno de juĝisto en Krotovo estis nuligita, do li perdis sian laboron. Apude loĝis pastro kiu sugestis al li pastriĝi[4].

Li veturis al Tobolsko kaj petis episkopon pastrigi lin. La 4-an de novembro 1921 li estis konsekrita en la Sofia katedralo kiel diakono, la 6-an de novembro 1921 kiel presbitero kaj estis nomumita pastro je la Ĉielira preĝejo en vilaĝo Maloskarednoje (Iŝima distrikto). Tie li alfrontis plurajn malfacilaĵojn. Loka psalmisto oponis lin kaj incitis la paroĥanojn fari same. Pastra domo estis transdonita por lernejo, do li loĝis en preĝeja gardejo kaj lia familio en dometo. Por mallonga periodo li aliĝis al la Viva Eklezio, sed baldaŭ forlasis ĝin[3][4].

En 1924 li estis transigita al la Kovrofesta preĝejo en granda vilaĝo Aromaŝevo. Vendinte ĉiujn posedaĵojn li sukcesis konstruigi domon. En 1924 naskiĝis lia lasta filo Vadim. La infanoj ne rajtis frekventi lernjeon, do restis hejme, prizorgante legomejon kaj abelujojn[4].

La 19-an de marto 1927 li estis arestita pro akuzoj pri "agitado por helpo al internacia burĝaro", sed post unu monato liberigita je skriba promeso pri neforveturo. En 1929 li estis senkulakigita, do lia familio estis forpelita el propra domo kaj luis domon en vilaĝo Ĉigareva (laŭ aliaj fontoj ili vintrumis ĉe plej aĝa filo Grigorij, kiu loĝis aparte)[9]. Baldaŭ ankaŭ la Kovrofesta preĝejo estis fermita. Aŭtoritatoj provis varbi lin kiel sekretan denunciston, sed li rifuzis[3][8].

La 21-an de marto 1931 li estis arestita kaj kondamnita al 5 jaroj de malliberigo laŭ artikolo 58-10 (kontraŭrevolucia agitado). Lia edzino Maria veturis al Tjumeno por peti liberigon de la edzo, sed rezulte ŝi mem estis malliberigita en februaro 1932[9]. Ŝi troviĝis en arestejo en Tjumeno kaj estis liberigita komence de aŭgusto 1932[10]. Kune kun ŝi estis liberigita pastro Vasilij, atestojn kontraŭ kiu postulis de ŝi enketistoj. Iu bonkora virino prenis ilin ĉe la prizona placo kaj transportis al loka pastro Miĥail, kiu enhospitaligis ilin. Vasilij mortis sekvan tagon, Maria dum monato estis kuracata de tifo, je kiu ŝi infektiĝis en la prizono. Poste ŝi sendis leteron al siaj infanoj kaj filino Tatjana venis por repreni ŝin hejmen[11].

Dume iliaj infanoj estis forpelitaj surstraten kaj saviĝis nur danke al ĉino Vasilij, iam baptita de Miĥail Krasnocvetov. La ĉino estis potisto kaj kun sia rusa edzino loĝis ekster la vilaĝo; la familio Krasnocvetov ekloĝis en ilia potfarejo. Filoj Grigorij kaj Postislav unu post alia estis mobilizitaj al devigaj laboroj[9].

Post liberigo Maria Krasnocvetova kun infanoj transloĝiĝis al Tjumeno kie ili ŝanĝis plurajn lokojn antaŭ ol sukcesis aĉeti dometon en strato Tabornaja. Infanoj laboris en fabrikoj kaj haveno, Maria private instruis muzikon en bonhavaj familioj[12]. Do kiam en aprilo 1935 Miĥail Krasnocvetov revenis el la Viŝera puntendaro, li veturis al Tjumeno[13][7]. Ĝis la 29-a de marto 1936 li estis konsiderata ekzilito. En Tjumeno li venis al la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj kaj pro manko de vakaj postenoj estis dungita kiel eksteretata pastro, poste servis kiel psalmisto. La edzino kaj infanoj kudradis hejme peplomojn por vendi[14].

 
Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj kie servis Miĥail Krasnocvetov. Tjumeno, 2021

La 5-an de julio 1937 li estis arestita kaj akuzita pri kontraŭrevolucia agado, kiun li kvazaŭ plenumis ene de sia paroĥo kune kun aliaj paroĥanoj kaj klerikoj kadre de la tiel nomata "afero de ekleziuloj". Estas registritaj du protokoloj de lia pridemandado, datitaj je la 6-a de julio kaj la 19-a de julio. Grava diferenco inter liaj subskriboj supozigas ke li estis turmentita. En leteroj al la familio li skribis ke li neniam forlasos la pastrecon kiu estas lia destino. La 10-an de oktobro li estis kondamnita al morto. La 12-an de oktobro li estis mortpafita en la terkeloj de NKVD-sidejo en strato Respubliko en Tjumeno[3]. Kadre de la "afero de ekleziuloj estis arestitaj 36 homoj, el kiuj 35 estis mortpafitaj (inkluzive 17 klerikojn) kaj unu malliberigita por 10 jaroj[14][15].

Post la aresto de Miĥail Krasnocvetov, lia familio provizore transloĝiĝis al parencoj en la urbo Puŝkin, kie ili ĉiuj loĝis en unuĉambra apartamento. Post komenco de la Dua mondmilito filo Rostislav estis mobilizita, Vladimir daŭrigis la jaman militservon, Vadim pro malbona vidkapablo estis sendita fosi tranĉeojn, Grigorij laboris en hospitalo kiel rentgeno-teknikisto en Siberio. Maria Krasnocvetova kun Vadim kaj nepino Vera transloĝiĝis al sia filino Tatjana en Leningradon kaj tie travivis ĝian sieĝon. Tatjana estis vundita dum fosado de tranĉeoj. En marto 1942 laŭ la Vojo de Vivo la familio estis evakuita kaj venis al la urbo Isilkul (Omska provinco), kie loĝis filo Grigorij. En 1944 Maria kun Vadim kaj Vera transloĝiĝis al la urbo Balaŝiĥo, kie loĝis tiutempe Tatjana[16].

Vladimir estis kontuzita ĉe fronto; Rostislav estis militkaptita, sed sukcesis fuĝi — ambaŭ postvivis la militon. Irina kiel rentgeno-teknikisto eklaboris en hospitalo en la urbo Zagorsko kaj poste al ŝi transloĝiĝis Maria. Ŝi pasigis sian tempon plejparte pentrante ikonojn por si mem kaj preĝante. En 1970 ŝi monaĥiniĝis sub sia nomo kaj en 1971 forpasis[17].

En 1957 kaj 1989 Miĥail Krasnocvetov estis rehabilitita pri ambaŭ verdiktoj[18].

Posteuloj redakti

 
Pavel Krasnocvetov en altaro de la Katedralo de Kazana Dipatrino. Sankt-Peterburgo, Rusio. Julio 2018.

Miĥail Krasnocvetov edziĝis en 1907 al Maria Nikolajevna Davidova (ruse Мария Николаевна Давыдова), kiu devenis el nobela familio. Ŝi finis junulinan pensionaton kaj muziklernejon de Vidler kiel pianistino. Ŝi instruis en orfejo de A. A. Baĥruŝin, kie organizis knaban preĝejan ĥoruson[6][4][13].

Ili havis ses infanojn (4 naskiĝis antaŭ la revolucio)[4]: Vladimir (en 1937 li havis 17 jarojn), Vadim (14), Rostislav (24), Grigorij (29), Irina (27), Tatjana (21)[5]. Krom Rostislav mortinta en 1951, ĉiuj liaj filoj (Grigorij, Vladimir kaj Vadim), iĝis pastroj[19]. Ilia unua filino Galina mortis pro meningito[6].

Lia nepo Pavel Krasnocvetov (la 10-an de januaro 1932 — la 9-an de marto 2019) estis nomita omaĝe al Sankta Paŭlo de Obnora, kies memortago koincidas kun lia naskiĝtago laŭ la julia kalendaro[20]. Li servis kiel pastro en Berlino, kie li prizorgis ĉiujn ortodoksajn paroĥojn de Germanio (1964–1970), Finnlando (1975–1981), Vieno (1982–1986). En 1996 li iĝis preĝejestro de la Katedralo de Kazana Dipatrino en Sankt-Peterburgo, kie li establis paroĥon kaj restarigis religian vivon[21]. Li vizitis Tjumenon en 2002 kaj diservis en la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj[8][13]. Li havis tri filojn: Grigorij iĝis pastro, filino edziniĝis al pastro kaj transloĝiĝis kun li al Toronto (Kanado) kie li servas, nepino Maria edziniĝis al legisto de la Katedralo de Kazana Dipatrino[20].

Lia pranepo Grigorij Krasnocvetov (la 18-an de januaro 1961 — la 27-an de februaro 2017), filo de Pavel Krasnocvetov, de 1990 servis kiel pastro en Roterdamo (Nederlando). En 1993 li iniciatis konstruadon de la preĝejo de Aleksandr Nevskij en Roterdamo (Nederlando) kiu estis malfermita en 2004 kaj iĝis la unua rusa ortodoksa preĝejo en la urbo. Li iĝis ĝia preĝejestro kaj ekde 2005 servis ankaŭ kiel pastro por ĉiuj ortodoksaj malliberuloj en Nederlando[22][13][8].

Lia pranepino Maria Kamenjaka (n. 1959) publikigis en 2015 en Interreto rememorojn "Portreto de mortpafita praavo" (ruse Прадеда расстрелянного лик...)[23] kaj biografion de sia praavino "Mia praavino" (ruse Моя прабабушка)[24] kaj dediĉis al sia praavo plurajn poemojn[8]".

Sanktigo redakti

La 29-an de decembro 2021 la Sankta Sinodo de la Rusa Ortodoksa Eklezio aldonis lian nomon al la listo de novmartiroj kaj konfesprenantoj de la Rusa Eklezio[3][8]. La 7-an de aprilo 2022 dum liturgio en la katedralo de Kristo Savinto gvidita de patriarko Cirilo la 1-a li estis glorita kiel pastromartiro[2].

Li estas memorata la 29-an de septembrojul / la 12-an de oktobrogreg[2].

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. En ĵurnalo N 111 de la Sankta Sinodo de la 29-a de decembro 2021 estas indikita kiel memortago la 30-a de septembro, sed en raporto pri lia glorado jam estas menciita la 29-a de septembro — evidente oni korektis la originan eraron kaj konvenigis la memortagon al la naskiĝtago de la martiro.
  2. 2,0 2,1 2,2 В праздник Благовещения Святейший Патриарх Кирилл совершил Литургию в Храме Христа Спасителя, возглавил торжества по случаю прославления в лике святых священника Михаила Красноцветова и архиерейскую хиротонию архимандрита Иннокентия (Фролова) (ruse). Rusa Ortodoksa Eklezio (2022-04-07). Arkivita el la originalo je 2022-05-13. Alirita 2022-07-21.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 Журналы Священного Синода от 29 декабря 2021 года (ruse), p. Журнал № 111. Rusa Ortodoksa Eklezio (2021-12-29). Arkivita el la originalo je 2022-07-05. Alirita 2022-07-21.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 Красноцветов Михаил Григорьевич (ruse). Drevo-info.ru (2021-12-31). Arkivita el la originalo je 2022-01-23. Alirita 2022-07-22.
  5. 5,0 5,1 5,2 Елена Казанцева (2022-01-19) Дорога к Богу (ruse). Aromaŝevo Online. Arkivita el la originalo je 2022-07-22. Alirita 2022-07-22.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 Мария Каменяка (2015) Моя прабабушка ч. 1 (ruse). Proza.ru. Arkivita el la originalo je 2022-07-22. Alirita 2022-07-22.
  7. 7,0 7,1 7,2 Лариса Гизатуллина (2013-01-18) С любовью к родному краю (ruse). Slava Trudu. Arkivita el la originalo je 2019-03-20. Alirita 2022-07-21.
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 8,5 Коротаева Г. В. (2022) От забвения к святости. Священномученик Михаил Красноцветов (, ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja Gazeta. Arkivita el la originalo je 2022-07-21. Alirita 2022-07-21.
  9. 9,0 9,1 9,2 Мария Каменяка (2015) Прадеда расстрелянного лик... гл. 3 (ruse). Proza.ru. Arkivita el la originalo je 2022-07-22. Alirita 2022-07-22.
  10. Мария Каменяка (2015) Прадеда расстрелянного лик... гл. 4 (ruse). Proza.ru. Arkivita el la originalo je 2022-07-22. Alirita 2022-07-22.
  11. Мария Каменяка (2015) Прадеда расстрелянного лик... гл. 5 (ruse). Proza.ru. Arkivita el la originalo je 2022-07-22. Alirita 2022-07-22.
  12. Мария Каменяка (2015) Прадеда расстрелянного лик... гл. 6 (ruse). Proza.ru. Arkivita el la originalo je 2022-07-22. Alirita 2022-07-22.
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 Владимир Григорян (2019-06-02) «Минувшее проходит предо мною...» (ruse). Arkivita el la originalo je 2021-10-27. Alirita 2022-07-21.
  14. 14,0 14,1 Г.В. Коротаева (2016) Не могу же я отказаться быть священником (ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja Gazeta. Arkivita el la originalo je 2022-07-21. Alirita 2022-07-21.
  15. Татьяна Тепышева (2013) Священник Михаил Красноцветов: подвиг веры (ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja Gazeta. Arkivita el la originalo je 2022-07-21. Alirita 2022-07-21.
  16. Мария Каменяка (2015) Моя прабабушка ч. 2 (ruse). Proza.ru. Arkivita el la originalo je 2022-07-22. Alirita 2022-07-22.
  17. Мария Каменяка (2015) Моя прабабушка ч. 3 (ruse). Proza.ru. Arkivita el la originalo je 2022-07-22. Alirita 2022-07-22.
  18. Коротаева Г. В. (2016) Ты еси Бог, творя чудеса. Рассказ об обретении архивного дела священника храма Всех Святых города Тюмени Михаила Красноцветова (1885-1937) (, ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja Gazeta. Arkivita el la originalo je 2022-07-19. Alirita 2022-07-19.
  19. Коротаева Г. В. (2016) В руку Твою жребий мой... (, ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja Gazeta. Arkivita el la originalo je 2022-07-21. Alirita 2022-07-21.
  20. 20,0 20,1 Ольга Чистова Протоиерей Павел Красноцветов: «Вся моя жизнь — чудо» (ruse). Blagovestnik. Arkivita el la originalo je 2018-10-18. Alirita 2022-07-22.
  21. Красноцветов Павел Григорьевич (ruse). Drevo-info.ru (2019-03-09). Arkivita el la originalo je 2022-07-22. Alirita 2022-07-22.
  22. Святейший Патриарх Кирилл выразил соболезнование в связи с кончиной протоиерея Григория Красноцветова (ruse). Katedralo de Kazana Dipatrino (2017-03-03). Arkivita el la originalo je 2020-02-16. Alirita 2022-07-22.
  23. Прадеда расстрелянного лик...
  24. Моя прабабушка