Malá Bystřice estas vilaĝo en distrikto Vsetín en Ĉeĥio, situanta meze de Vsetínské vrchy, sude de valbaraĵo Bystřička. Katastro de la vilaĝo okupas areon 18,32 km² kaj en ĝi vivas 316 loĝantoj (2023).

Malá Bystřice
germane Klein Bistritz
municipo
Valo de Malá Bystřice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Malá Bystřice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Vsetín
Administra municipo Vsetín
Historia regiono Moravio
Parto de Valaĥio
Montaro Host.-vset. montetaro
Naturmemorindaĵo Svantovítova skála
Rojo Malá Bystřička
Situo Malá Bystřice
 - alteco 610 m s. m.
 - koordinatoj 49° 24′ 44″ N 18° 03′ 38″ O / 49.41222 °N, 18.06056 °O / 49.41222; 18.06056 (mapo)
Katastro 18,32 km² (1 832 ha) Malá Bystřice
Loĝantaro 316 (2023)
Denseco 17,25 loĝ./km²
Unua skribmencio 1620
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 756 27
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0723
NUTS 5 CZ0723 544469
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Malá Bystřice
Retpaĝo: www.malabystrice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La nomo de la vilaĝo aperas en la ĉeĥaj kaj la germanaj fontoj en formo el Bystřiček (1629), Na Bystržicžkych (1675), Klein Bystrzytz (1718), Klein Bystrzitz(1751), Klein Bistritz, Bystřička (1782), en loka dialekto Malá Bystřica.

Historio redakti

La vilaĝo estiĝis ĉirkaŭ la jaro 1620 el disigitaj domoj sur arbarhakejoj, kiuj ĉi tie fondis servutuloj el sinjorujo el Rožnov pod Radhoštěm. En 1629 oni jam diferencigis inter Velká (Granda) Bystřice (hodiaŭ Valašská Bystřice) kaj Malá Bystřice, ĉar oni parolas pri Bystřička. Loĝantoj okupiĝis per agrikulturo.

Post pereo de patrimonia establo en 1849 la vilaĝo estis parto de politika kaj juĝeja distrikto Valašské Meziříčí, ekde 1960 ĝi estas parto de distrikto Vsetín.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869777
1880788
1890742
1900779
1910746
1921686
JaroLoĝantoj
1930668
1950476
1961484
1970464
1980387
1991342
JaroLoĝantoj
2001331
2014299
2016299
2017301
2018306
2019294
JaroLoĝantoj
2020291
2021269
2022305
2023316

Naturmemorindaĵo redakti

Panoramo redakti

 
360° panoramo de masivo de Svantovítova roko kaj municipo Malá Bystřice
montri kiel 360° panoramo