Valašská Bystřice

Valašská Bystřice estas vilaĝo en Ĉeĥio situanta en distrikto Vsetín proksimume 8 km sudokcidente de urbo Rožnov pod Radhoštěm meze de Vsetínské vrchy. Vivas ĉi tie 2 244 loĝantoj (2023).

Valašská Bystřice
germane Wallachisch Bistritz, antaŭe germane Groß Bistrzitz
municipo
Municipa ofico en Valašská Bystřice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Valašská Bystřice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Vsetín
Administra municipo Rožnov pod Radhoštěm
Historia regiono Moravio
Parto de Valaĥio
Montaro Vsetínské vrchy
Rivero Bystřička
Situo Valašská Bystřice
 - alteco 465 m s. m.
 - koordinatoj 49° 24′ 57″ N 18° 06′ 40″ O / 49.41583 °N, 18.11111 °O / 49.41583; 18.11111 (mapo)
Areo 35,97 km² (3 597 ha)
Loĝantaro 2 244 (2023)
Denseco 62,39 loĝ./km²
Unua skribmencio 1651
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 756 27
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0723
NUTS 5 CZ0723 544949
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Valašská Bystřice
Retpaĝo: www.valasskabystrice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1651. Ĝis pereo de feŭdismo ĝi apartenis al sinjorujo de Rožnov pod Radhoštěm. La nomo de la vilaĝo estas derivita de rivereto Bystřice, kiu enfluas en valbaraĵon Bystřice, kelkfoje ŝanĝiĝis. La devena nomo Nová BystřiceRandýskova Bystřice (la nomo de la unua vilaĝestro Randýsek) fiksiĝis en aspekto Velká Bystřice, kiu estis ŝanĝita en la jaro 1923 je Valašská Bystřice. En pasinteco la vilaĝo havis plejparte agrikulturan karakteron kaj pro sia malriĉeco ĝi estis konata pro elmigrado.

En la 18-a jarcento Valašská Bystřice fariĝis sidejo de portaŝoj, kio estis korpuso de valaĥoj destinitaj por ŝirmi limojn kun Hungarujo antaŭ kontrabandistoj kaj rabistoj. La korpuso estis malvalidigita en la jaro 1829.

Memorindaĵoj redakti

Signifaj naskiĝintoj redakti