Hutisko-Solanec
Hutisko-Solanec estas vilaĝo situanta en distrikto Vsetín en Ĉeĥio en cismontaro de Beskidoj. Vivas ĉi tie 2 003 loĝantoj (2023). La vilaĝo estiĝis per kuniĝo de vilaĝoj Hutisko kaj Solanec pod Soláněm en la jaro 1960. Vilaĝo Solanec ricevis sian nomon laŭ monto Soláň, sub kiu ĝi situas.
Hutisko-Solanec | |||
municipo | |||
Placo en Hutisko
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Hutisko-Solanec | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Zlín | ||
Distrikto | Distrikto Vsetín | ||
Administra municipo | Rožnov pod Radhoštěm | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Parto de | Valaĥio | ||
Montaro | Vsetínské vrchy | ||
Rojo | Solanecký potok | ||
Situo | Hutisko-Solanec | ||
- alteco | 480 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 25′ 50″ N 18° 13′ 04″ O / 49.43056 °N, 18.21778 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- situo | Soláň | ||
- alteco | 861 m s. m. | ||
Areo | 29,93 km² (2 993 ha) | ||
Loĝantaro | 2 003 (2023) | ||
Denseco | 66,92 loĝ./km² | ||
Kuniĝo | 1-a de januaro 1960 | ||
- fondo | 1656 Hutisko | ||
- fondo | 1657 Solanec pod Soláněm | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 756 62 | ||
NUTS 3 | CZ072 | ||
NUTS 4 | CZ0723 | ||
NUTS 5 | CZ0723 542814 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de vilaĝo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.hutisko-solanec.cz | |||
![]() |
HutiskoRedakti
Hutisko estas vilaĝo nomita laŭ vitraj gisejoj, kiuj ĉi tie komence de la 17-a jarcento staris. Ĝi malproksimas 6 km sudoriente de urbo Rožnov pod Radhoštěm.
Historio de HutiskoRedakti
La vilaĝo estis fondita post la jaro 1656. Kiam ankaŭ la najbara vilaĝo Solanec estis proklamita kiel vilaĝo en 1657, Hutisko ankoraŭ vilaĝo ne estis, ĉar Solanec apartenis ĝis tiu jaro sub vilaĝan oficejon en Vigantice.
SolanecRedakti
Solanec estas vilaĝo havanta nomon laŭ monto Soláň, sub kiu ĝi parte etendiĝas. Ĝi situas 7,6 km sudoriente de urbo Rožnov pod Radhoštěm.
Historio de SolanecRedakti
Vilaĝo Solanec estis proklamita kiel vilaĝo en la jaro 1657.
La unua lernejo estis ĉi tie konstruita en 1732, en la sama jaro estis konstruita ankaŭ ligna preĝejo. Post ties incendio estis en la jaro 1748 konstruita masonita preĝejo - hodiaŭ la plej malnova memorigaĵo en la vilaĝo.
MemorindaĵoRedakti
En Hutisko-Solanec troviĝas unusola monumento en Ĉeĥio de Charlotta Garrigue-Masaryková, edzino de Tomáš Garrigue Masaryk, la unua ĉeĥoslovaka prezidento.