Uzanto-Diskuto:Tlustulimu/Arkivo20081119

Propono por la ĉefpaĝo redakti

Dankon pro via atentigo. Mi ŝanĝis la ligilon el la paĝo Ĉefpaĝo/Nova aspekto. Taman la versio estas pli bona ol la du iuaspekte kaj ne laŭ aliaj nome :

  • + la ligilo [kaŝi] pli ĝuste lokiĝas
  • - tamen la titoloj aperas malgrase
  • - ĉe la titoloj aperas sekcinumeroj (kio estas nenecesa)

Arno Lagrange @ 18:51, 1. Sep 2008 (UTC)

Ŝablono:Informkesto Brazila ŝtato redakti

Miaopinie, estas eraro pri tiu nomo de la Ŝablono. Ŝtato kiel la Usonaj ne havas la saman sencon de la Brazilaj. Mi pensas, ke vi devas ŝanĝi tion al Brazila SubŜtato (tio ĉi estas multe plibona). Mi rememoras vin, ke mi ankoraŭ lernas pri Vikipedio... —La komenton aldonis, sen subskribo, Lexinternacia (diskuto • kontribuoj)

ŝ : Snajperoj de la Dua Mondmilito redakti

Saluton Tlustulimu, dankon por la solvo kun la menciita ŝablono. Vi ŝparis al mi laboron. Ĉu eblus, ke ankaŭ neensalutintoj vidu ĝin same kiel la ensalutintoj? Mi ne scias, se vi scias, ĉu unu grupo vidas ĝin alie ol la alia. Se ne, provu. Dankon. Kerio 17:31, 2. Sep 2008 (UTC)

Bonege se vi taŭge solvos la problemon de la kaŝskatoloj kiuj ne ĉiam kondutas kiel atendite. Vi certe jam scias ke en iuj paĝoj kaŝskatoloj montriĝas ĉe malfermo de la paĝo dum oni volus ke ili estu kaŝitaj. Foje eĉ la ligilo portas la nomon [montri] dum la skatolo estas jam montrita. Mi foje provis solvi tion sed iom dronis en la ĵava-skriptoj kaj ne plu komprenis la sintenon de tiuj damnaj kapricaj skatoloj. Arno Lagrange @ 13:02, 3. Sep 2008 (UTC)

ŝ : Dua Mondmilito redakti

Saluton Tlustulimu, mi grandparte tradukis tekston en la ŝablono {{Dua Mondmilito}}. Mankas ankoraŭ traduki milita historio de landoj - tio necesas traserĉi en unuopaj ekzistantaj artikoloj, ĉu hazarde ne estas tie sekcio pri la Dua Mondmilito, kaj fintraduki la ŝablonon. Kion mi volas de vi, se mi povas voli tion de vi, estas tio, ĉu vi povus rigardi ĝin kaj eventuale korekti la titolon en la ŝablono, ke ĝi estu meze kaj se tio eblas, ke estu videblaj butonoj "kaŝi, montri", kiuj estas normale dekstre ĉe ŝablonoj kun kaŝskatoloj. Kelkajn titolojn mi tradukis tiel, kiel mi supozis tradukotan titolon en eo; se iuj estos malĝuste titolitaj, eble iu korektos ilin. La pluajn nun ne tradukitajn titolojn mi fintradukos. Kerio 18:03, 3. Sep 2008 (UTC)

Glekomo redakti

Saluton Tlustulimu, dankon pro via atentigo, mi jam aldonis taksonomion. Se vi volas vi povas ĝin adapti.

Samideane, --Verdulo 17:48, 5. Sep 2008 (UTC)

Peto pri forigo. redakti

Saluton, Tlustulimu. Mi petas, ke vi forigu la artikolon Listo de konataj skajpanoj. --Niko, 14:57, 7 Sep 2008 (UTC)

Bitte sie kann Deutsch - Esperanto der Artikel Kaspar Capparoni übersetzen? redakti

Gutes Tag zu ihnen und Grüßen von Campora San Giovanni. Ich schreibe Sie bezüglich der hilft Artikel von Capparoni von mir, in die deutsche Sprache gebracht in eine Korrelation mit Foto fehlt er nur dann dem Artikel auf Esperanto, es ist ganz gut. Ich muß das Esperanto Wörterbuch in den nächsten Monaten haben, jedenfalls wenn sie mir helfen wird, werde ich sie dann zu seiner Freude eine Biographie übersetzen, geografischer Artikel in Spanisch, Französisch, Italienisch, Sizilianer und Neapolitaner, da ich Biograph und Geograph in die italienische Ausgabe bin. Falls das Ding Gruben von ihrem Interesse lassen mir wissen. Ich danke Ihnen vorzeitig--Lodewijk Vadacchino 12:04, 9. Sep 2008 (UTC)

Hallo, Lodewijk. Ich habe eben mal übersetzt (Kaspar Capparoni), obwohl die deutsche Fassung ziemlich kurz ist. Gruß --Tlustulimu 15:52, 9. Sep 2008 (UTC)
(eo) Saluton, Lodewijk. Mi ĵus tradukis, kvankam la germana versio estas sufiĉe mallonga. --Tlustulimu 15:52, 9. Sep 2008 (UTC)

Danke sehr! Es könnte beherrschte eine zum Artikel auf Martin Weinek geben? Danke vorzeitig--Lodewijk Vadacchino 18:20, 9. Sep 2008 (UTC)

ŝ : Informkesto religia konstruaĵo redakti

Saluton Tlustulimu, dankon por via mesaĝo pri la ŝablono {{Informkesto religia konstruaĵo}}, sed hieraŭ tiel ekdoloris min la kapo, ke mi devis ĉesi. Kun granda migreno mi almenaŭ finis la paĝon pri Baziliko de Sankta Petro de Romo. Mi daŭrigos nur nun. Se vi havos ian ideon kiel aldoni aŭ ĉu aldoni simbolon pri konstruaĵoj (se tia estas), bv aldoni ĝin. Kerio 04:13, 13. Sep 2008 (UTC)

La ŝablono estas finita, sed aperas tie kategoria eraro ĉe geografiaj koordinatoj kaj mi ne scias, kie estas eraro. Ĉu vi hazarde ne scias tion? La angla vikipedio uzas francan esprimon cercle (tiel estas ankaŭ titolita la angla paĝo pri en:cercle). Ĉu ni uzos ĝin ankaŭ aŭ ĉu ĝi estas iel tradukebla? Mi nur antaŭsentas la tradukon, sed mi ne estas certa pri ĝi. Ĉu franclingvano povus helpi? Kerio 06:15, 13. Sep 2008 (UTC)
Ankoraŭ restas por decidiĝi pri linio infobox_width. Ĉu ĝi estu forviŝita? Similan demandon mi metis al Arno. Kerio 06:26, 13. Sep 2008 (UTC)

Situo sur mapo Moldavio redakti

Kara Tlustulimu,

post viaj sendube iel bonaj ŝanĝoj pri la ŝablonoj "Situo sur mapo" de la 25-a de aŭgusto 2008 mi ne plu sen aldona tempoinvesto povas krei pliajn situo-sur-mapo-ŝablonojn ... antaŭ monato ankoraŭ estis tute simple (kiel dokumentigas miaj tiamaj kreoj ŝablono:situo sur mapo Latvio, ŝablono:situo sur mapo Estonio ktp.). Nun la nova ŝablono ŝablono:situo sur mapo Moldavio estas tute fuŝa... Mi nun ĝis morgaŭ aŭ postmorgaŭ vespere ne havas plian tempon, sed ne volas senkomente lasi la fuŝon. Ĉu vi povas ripari la novan ŝablonon ŝablono:situo sur mapo Moldavio (kaj eble lasi por mi rapidan recepton, kiel plu sukcese helpi pri novaj situo-sur-mapo-ŝablonoj)?

ThomasPusch 16:41, 14. Sep 2008 (UTC)

Pardonu... nun, post kelkaj minutoj, tamen funkcias la nova ŝablono. Evidente mi ne estis sufiĉe pacienca, kutimiĝinte ke normalkaze en Vikipedioj ĉiuj novaj kreaĵoj tuj funkcias.

Sincere,

ThomasPusch 16:45, 14. Sep 2008 (UTC)

fonkoloro redakti

Jes bonvolu provi vian solvon. Miaj provoj ne jam estas sukcesaj, des pli ke la servilo misfunkciemas. Mi provis krei subŝablonon {{defaŭlte}}, sed ne funkcias Arno Lagrange @ 15:20, 24. Sep 2008 (UTC)

Ne ! ne funkcias !!!! : Se estas koloro ĝi ne montriĝas (vidu kun background = #D0D022)
Jes fakte tre strangas tiu malsimetria kodaĵo </nowiki> AL @ 16:21, 24. Sep 2008 (UTC)
Kompreneble ni renomu ĝin "provejo" se tio estigas iun magian ligon. AL @ 18:10, 24. Sep 2008 (UTC)
Fakte finsolvis la aferon vi. Ekzistas ie en la helpo-nomspaco paĝo(j) kiu(j) nomiĝas "Trukoj kaj ... ". Bv tie aldoni vian eltrovaĵon. Tamen mi opinias ke ĝi estas nur eltrovaĵo por korekti malkapablon de la MediaWiki-programo kiam intermiksiĝas HTML CSS vikisintakso ktp. Ial enmeto de kodo kiel {{#if: fuŝas la Html-kodon (verŝajne pro entrudo de linisalto). Tio estas cimo. Estonte ĝi eble estos solvita. Ni povus raporti en bugzilo pri tio, sed ne povas esperi ke tia problemeto estos rapide solvita. AL @ 18:37, 24. Sep 2008 (UTC)

Ŝablonoj des redakti

Min embarasas la demando (tial mi ne reagis). Mi kontrolis unu el tiaj artikoloj : ĝi estis kreita en 2005 de Montanesko kaj de tiam apenaŭ home redaktita : tamen la paĝo elegante aspektas. Kie estas la problemo ? Ĉu ke la artikoloj estas malfacile redakteblaj ? Tiukaze oni povus iel uzi la funkcion subst: {{subst:des|....}}, sed tio estas tasko por roboto. Sed subst devus agi nur sur la teksta parto, ne sur la informkesto kiu devus resti ŝablonforma. Kaj kiu faros tion ? Arno Lagrange @ 17:37, 25. Sep 2008 (UTC)

Bv esplori kio ligas ĉi tien Arno Lagrange @ 18:16, 25. Sep 2008 (UTC)

Kaŝskatoloj redakti

Estas malnova problemo ke kaŝkatoloj misfunkcias. Mi do esploris kiel funkcias en la anglalingva Vikipedio, kaj provis elkopii la tiean kodon. Ŝajne ĝi senerare funkcias. la sola problemo estas ke la ligilo [montri]/[kaŝi] montriĝas tuj apud la titolo anstataŭ dekstre de la titolstrio. Mi provis anstataŭigi la klasojn per tiuj de la ekzistanta sistemo : tiam la butono tute malaperis. Ŝajnas ke la pozicio de la butono estas ie difinita en iu css-dosiero. Sed mi ne scias kiel trovi ĝin kaj kiel plibonigi tion. Miajn provojn vi trovos je Vikipediisto:ArnoLagrange/monobook.js {{Kaŝskatolo komenco1}} kun komparekzemploj

{{Kategorio_en_jarcento|Naskiĝintoj|4|5}} laŭ nuna kodo
 {{-}}
 {{Kategorio_en_jarcento1|Naskiĝintoj|4|5}} 
laŭ provata teksto ligita al funkcio toggleNav1igationBar en Vikipediisto:ArnoLagrange/monobook.js

Ĉu vi povas iel helpi ? Arno Lagrange @ 18:05, 7. Okt 2008 (UTC)

Jen alia provo

Dosiero:Kashskatolo toggle btn pozicio.png
Maldekstre laŭ la nova funkcio la ligilo lokiĝas sube. Dekstre laŭ la nuna kodo la ligilo montras "kaŝi" kaj necesas alklaki ĝin por ke ĝi ŝanĝiĝu al "montri" kaj duan fojon por ke ĝi montru ion. Vidu Ŝablona diskuto:Kaŝskatolo1

Jes estas problemo kiun montras la supra bildo. Kiam mi malfermas ekzemple Kabe montriĝas "kaŝi" dum la skatolo jam estas kaŝita. Alklakante ĝin unuan fojon ĝi sanĝiĝas al "kaŝi". Necesas alklaki ĝin plian fojon por montri la skatolon. Ja estas misfunkciado. La de mi provita solvo ne havas tiun misfunkcion sed la ligilo ne montriĝas ĝustaloke kaj mi ne komprenas kiel oni regas tion. Arno Lagrange @ 12:26, 8. Okt 2008 (UTC)

Saluton, Arno. Eble ni ne bezonos la novan kodon. En MediaWiki:Common.js enestas la variablo autoCollapse kun la valoro 1. Mi pensas, ke ŝanĝo al la valoro 0 helpos al ni. Tiam ĉiuj kaŝskatoloj estos kaŝitaj kaj la CSS-aĵo display:none en la ŝablono povas esti forigata. Ĉu vi provos, ĉar mi momente aktivas en dsbp, kiu eĉ pli bezonas mian helpon? Kore --Tlustulimu 12:59, 8. Okt 2008 (UTC)
Mi faris kiel vi sugestis : jes bone funckias la nuna kodo. Ĉe la alternativa denove malaperis la ligilo montri/kaŝi. Mi daŭre ne komprenas kial ĝi aperas aŭ ne kaj kio lokigas ĝin. Sed ne gravas, ĉar la problemo estas solvita, mi forlasas tiun menskaptan aferon. Arno Lagrange @ 14:24, 8. Okt 2008 (UTC)
Saluton Tlustulimu, mi devas danki al vi por la solvado de problemo kun la kaŝskatoloj. Nun ŝajnas, ke ĉio funkcias bone, eĉ kun la ĝuste aperantaj vortoj montri/kaŝi, sed en ĉiuj paĝoj pri ŝtatoj de Eŭropo la kaŝŝablonoj restas kiel nenion dirantaj grizaj strioj. Estas paĝoj, kie estas du ŝablonoj (malvarma milito, Dua Mondmilito - kiel ĉe tiu ĉi dekstra ŝablono) - tiuj funkcias bone, kaj estas paĝoj, ekz. Portugalio - ankaŭ kun du ŝablonoj - restas kun nevideblaj vortoj kaŝi/montri (kiel ĉe tiu ĉi maldekstra ŝablono). Bone funkcias ankaŭ kategorioj pri naskiĝintoj kaj mortintoj kaj paĝoj kun ŝablono : Esperantisto. Ankoraŭ unufoje dankon por via laboro.
Nu vi vidas, mi forgesis skribi mian foliumon. Mi uzas Internet Explorer. Mozila ne plaĉas al mi. Kerio 18:11, 8. Okt 2008 (UTC)
Mi petas ioman paciencon, ĉar mi ion testas la ŝablonojn eĉ kun alia homo, de kiu mi atendas respondon. Poste mi aŭdiĝos. Kerio 16:11, 24. Okt 2008 (UTC)

Shablonoj pri piedpilko redakti

Saluton! Mi volonte kreus shablonoj pri MondPokalo (lud-jughistoj kaj ludadoj, ktp.) (vidu [[1]]). Fakte, estas rimarkinda problemo: Mi volis glui kodon pri la lud-jughistoj. en la angla wikipedio estas ekz:: ITA - Massimo Ripani. En la Esperanta aperas nur mian nomon :( krom se mi skribas Italio, sed tio ne okazas por ĉiuj la landoj)Maks84eo 07:37, 10. Okt 2008 (UTC) Maks84eo 07:51, 10. Okt 2008 (UTC)

Bonvole parolu kun Arno... se ni solvas la problemon, nia vikipedio vere pliboighos--Maks84eo 13:37, 10. Okt 2008 (UTC)
Pardonu, ĉu mi povas korekti kelkajn tradukojn rilete "Tabelo futbalo": ekzemple: arbitracianto (lud-jughisto) ktp..--Maks84eo 14:54, 10. Okt 2008 (UTC)
Sperta esperantisto donis al mi plurajn tradukojn: arbitracianto/ arbitraciisto/ (lud)gvidisto/ (lud)juĝisto sed fakte ne estas gravega problemo. prave, se iu diros ke estas iu eraro en la ŝablono, ni korektos ghin --Maks84eo 07:28, 11. Okt 2008 (UTC)

shablono redakti

ĉu vi povas aktivigi Ŝablono:References ?--Maks84eo 15:59, 10. Okt 2008 (UTC)


Falagŝablonoj redakti

La afero meritas ke ni raciigu ŝablonojn, ties nomadon kaj enkategoriadon. Mi ne jam studis la aferon pri kiu vi atentigas min. Mi baldaŭ esploros kaj sciigos al vi. Mi kutime emas uzi KamelStilon, kaj sebezone krei familion da ŝablonoj kun subŝablonoj laŭ sintakso Ŝablono/parametro. Nomoj de ŝablonoj estu seeble en bona Esperanto ("Flago antaŭa teksto" ŝajnas al mi tiurilate nekomprenebla, ĉu FlagoAntaŭTeksto ? ) aŭ iukaze ili estu facile memoreblaj mallongigoj. Dependas ĉu uzantoj devos enmeti ilin en artikolojn aŭ ĉu ili estas uzataj nur de aliaj ŝablonoj (tiam mallongigoj povas esti prefereblaj). Arno Lagrange @ 16:13, 10. Okt 2008 (UTC)

Kostrina redakti

Mi ĉerpis la nomon el la hungara paĝo. Verŝajne ankaŭ la hungaro eraris, ĉar ĉapelita r estas nur en la ĉeĥa, tamen mi lasis la originan hungaran tekston.--Crosstor 10:22, 13. Okt 2008 (UTC)

Dankegon pro via korektoj! Mi nun estas en laborejo kaj mi ne povas tajpi la ĉapelitajn literojn --Maks84eo 10:23, 14. Okt 2008 (UTC)

Informkesto - Brazila urbo redakti

... Do, ĝi ekzistas?... Mi serĉis sed ne povis trovi... bone, okej, nun mi uzos vian ŝablonon... kiel ni estingos mian?...

dankon pro la helpo!!!! :-) --Krull 18:54, 14. Okt 2008 (UTC)

Dankon! Mi ĵus faris toin! Nun mi redaktos iujn brazilajn urbojn. Multaj grandaj urboj ne uzas iun ŝablonon (pro tio mi kreis la alian. Nun, mi uzos tiu, kiun vi montris al mi... dankon denove!!!)

--Krull 19:18, 14. Okt 2008 (UTC)

Meksika urbo redakti

Jes... kaj se mi kreus ĝin, mi uzos la alian kiel 'bazo'. sed, vidu.. mi vidas kelkajn erarojn en la ŝablono pri brazilaj urboj, kiun vi montris... ĉu mi rajtas provi ripari?...

ekzemple: vidu Kastelo_(Espirito-Santo)... Kio okazas al la 'loĝantaro' kaj 'Distanco al la Ĉefurbo'?... :)

-Krull 19:35, 14. Okt 2008 (UTC)

Mi ĵus vidis ke vi jam korektis la koordinatojn. Nun restas la demando kiel aranĝi la aferon rilate al la blazon. http://es.wikipedia.org/wiki/Celaya / Se mi ŝatus aldoni iun punkton en la ŝablono plej verŝajne mi nur devus almeti tiun punkton, ĉu? --Esperantst 20:07, 14. Okt 2008 (UTC)

Pli pri Informkesto - Brazila urbo redakti

Saluton! Jes!!! Mi ĵus korektis ĝin!!! :-)

Kore, Krull 19:53, 14. Okt 2008 (UTC)

Jes... mi "korektis", sed post, en alia urbo, mi vidis la 'ifeq'n aferon, kaj korektis... mi esperas ke nun ĝi estas okej :)
kore, Krull 20:16, 14. Okt 2008 (UTC)


Nova(J) Ŝablono(J) redakti

Saluton kara! Momente mi laboras al Italaj geografiaj artikuloj kaj mi volas proponi krei ŝablonon projekton pri ITALUJO.

Kion vi pensas?

Amike, Maks84eo 10:04, 15. Okt 2008 (UTC)

Mi pensis al ŝablono por unuiĝi la italajn artikulojn - kiun mi enmetus kie oni parolas pri mia lando Maks84eo 10:44, 15. Okt 2008 (UTC)
Fakte estas problemo: plibonigante [[2]]-n mi pensis ke bezonatas alia ŝablono: kiel mi povas krei ĝin el jam ekzistanta en alia wikipedio? --Maks84eo 12:59, 17. Okt 2008 (UTC)

Aŭtovojoj redakti

{{Informkesto aŭtovojo}} estis kreita de Marcos laŭ de:Vorlage:Infobox Bundesautobahn. Mi ne tuj enprofundiĝos en tiu problemo, sed mi konsilas al vi rilati al kreintoj de la ŝablonoj (ĉu Vikipediisto:Arkadiusz Zychewicz ĉu Marcos) por ke ili zorge : - dokumentu ŝablonojn - ordigu en kategoriojn - kontrolu antaŭ ol krei novan ŝablonon ĉu samfunkcia ŝablono jam ekzistas. Arno Lagrange @ 18:55, 16. Okt 2008 (UTC)

Jes fakte en {{Informkesto aŭtovojo}} estas preskaŭ nenio. La ŝablono estas tute kreenda el nulo. de:Vorlage:Infobox Bundesautobahn ŝajnas zorge konstruita kaj povas esti bona deirpunkto. Ni devus pripensi enportante tiajn ŝablonojn krei ian Esperantan meta-ŝablonon kun Esperantlingvaj parametroj kaj ankaŭ enporti la alilingvan ŝablonon kiu tradukus al la meta-ŝablono. Tio ebligus kreante artikolon simple enkopii la alilingvan ŝablonon kiu tuj funkcius. Tamen por iu kiu havas iom pli da tempo estus la ebleco verki novan informkeston uzante Esperantlingvajn parametrojn. Se vi ne jam imagas mi povos klarigi kiel tio povus funkcii. Arno Lagrange @ 21:30, 16. Okt 2008 (UTC)

Jen fantazia ekzemplo :

 en la artikolo : 
  Deutsche Gemeinde|Name= xyz|Einwohner = abc
 la ŝablono {{Deutsche Gemeinde}} tekstus jene : 
     Komunumo|nomo={{{Name}}}|loĝantaro={{{Einwohner}}}
 Commune française|nom= xyz|Population = abc
     Komunumo|nomo={{{nom}}}|loĝantaro={{{Population}}}
 English commune|name = xyz|Inhabitants = abc
     Komunumo|nomo={{{name}}}|loĝantaro={{{Inhabitants}}}
          en la ŝablono {{Komunumo}} estu difinita kiel la informkesto aspektas.  

Ŝ : Praktikoj de BDSM redakti

Saluton Tlustulimu, ne sciante, kian efikon havis via lasta redakto en {{Praktikoj de BDSM}}, mi nuligis vian redakton, ĉar estis videbla nur strio kun titolo sen ebleco disvolviĝi. Do, se vi volis, ke la ŝablono estu kaŝebla. Salutas Kerio 16:13, 20. Okt 2008 (UTC)

Aldono: En la paĝoj, kie ĝi estas, la ŝablono aspektas normale, bonaspekte. Kerio 16:16, 20. Okt 2008 (UTC)

Demando pri permesiloj redakti

Saluton,

ĉu mi pravas ke krom la informkesto ĉe tiu ĉi bildo necesas ankaŭ aldoni la ŝablonon "justauzo"?

http://eo.wikipedia.org/wiki/Dosiero:TPP.png

Yves Nevelsteen 17:28, 20. Okt 2008 (UTC)

Saluton, Yves. Mi pensas, ke la uzata ŝablono estas en ordo. Sed por esti certa, vi ja povas demandi Yekrats. Kore --Tlustulimu 17:32, 20. Okt 2008 (UTC)

Ŝablono:Universala Navigilo redakti

Pardonu al mi sed mi forgesis ke ekzistas tia ebleco --Arkadiusz Zychewicz 11:26, 21. Okt 2008 (UTC)

ŝ : Navigacipanelo redakti

Saluton Tlustulimu, mi eble trovis, kio faras problemojn en kelkaj ŝablonoj. Tio estas certe {{Navigacipanelo}} aŭ eble nur vortoj "NavFrame"; "NavHead"; "NavContent" kaj "NavEnd". Kiam vi estis aldoninta ilin al {{Praktikoj de BDSM}}, la ŝablono perdis kapablon montriĝi, malaperis eĉ vorto 'montri'. Ĵus mi forprenis el la paĝo Germanio {{Navigacipanelaro}}n kaj ĉiujn ŝablonojn mi enŝovis memstare en unuopajn krampojn, sed la efekto estis nenia - la ŝablonoj plu ne estas montreblaj, ĉar ili uzas ne kaŝskatolon sed navigacipanelon. Tial mi opinias, ke la problemojn faras la menciita ŝablono aŭ la menciitaj ordonoj de tipoj Nav... Se vi povas provi, provu en IE6. Salutas Kerio 05:45, 25. Okt 2008 (UTC)

Saluton, mi faris ŝanĝojn en Germanio post tio, kiam mi mesaĝis al vi. Vidu jen. Nun la ŝablonojn funkcias. Ankoraŭ mi faris unu ŝanĝon en ŝablono NATO, kie mi anstataŭis navigacipanelon per ŝablono Kaŝskatolo. Mia konato respondis al mi, ke li vidas ŝablonojn nefunkcie. Do mi ne scias, ĉu mi estas lasta uzanto de IE? Kerio 09:47, 25. Okt 2008 (UTC)
Nun mi vidas ilin tiel, kiel videblas sur Dosiero:Fuŝaĵo de IE6.png. Simile, do kun iom ŝovitaj vortoj 'montri' la ŝablonoj estas videblaj ĉie, kie estas ŝablono Navigacipanelo. (Usono, Kanado, Ĉeĥio, Pollando ktp.). Aliaj ŝablonoj kun kaŝskatolo estas bonaj. (malvarma milito, kategorioj nask. kaj mort., ŝabl. esperantisto ktp.) Ŝajnas do, ke navigacipanelo kaj parencaj ŝablonoj faras problemojn. Kerio 09:56, 25. Okt 2008 (UTC)
Dankon por via laboro kaj korektoj, eĉ por la rondigita-moz. Kerio 05:09, 26. Okt 2008 (UTC)

Projekto pri ŝablonoj redakti

Mi volonte aliĝas al Vikipedio:Vikiprojekto Ŝablono sed mi estas komencanto en ŝablonoj. Kaj jes mi emas aranĝi la aŭtovojajn ŝablonojn por aliaj landoj, ĉar mi intencis fari ĉi tion post plenumado de paĝoj pri polaj aŭtovojoj. --Arkadiusz Zychewicz 12:06, 27. Okt 2008 (UTC)

Taksonomio redakti

Saluton Tlustulimu, ne hezitu fari ŝanĝon en la {{Taksonomio}}, pri kiu poste informu aŭ korektontojn aŭ en Diskutejo. Ankoraŭ kelke da demando: Ĉu ni unuecigos la kolorojn en ĉiuj strioj? Do kia estas koloro en la supro de la ŝablono, tiaj koloroj estos ĉie en koloraj strioj. Ĉu vi scias adapti viajn ŝablonajn simbolojn en la nunajn korektitajn ŝablonojn?

Mi esperas, ke posta realinomado eblos sen problemoj. Kerio 10:17, 1. Nov 2008 (UTC)

Saluton Tlustulimu, mi scias, ke alinomi la paĝon kun ties antaŭa forigo povas nur administranto. Mi skribis tion, por ke oni sciu, kion fari. La dumtempa ŝablono Taksonomio korektita poste estos alinomita je Taksonomio, kiu estos forigita dum tio, por ke la Taksonomio korektita ekokupu ties nomon. Sed mi timas, ke mi informos neniun, ĉar se oni pensas, ke nur tri homoj korektos ĉiujn paĝojn kaj la robotistoj silentos... Ili povas iri por fotografii sin kun la roboto. Kerio 16:47, 2. Nov 2008 (UTC)
Kun kia entuziasmo oni forigas dosierojn kaj nun ili imitas mortan skarabon, ili mienas kvazaŭ ili ne komprenus, kion oni atendas de ili, kion fari. Kerio 16:55, 2. Nov 2008 (UTC)
Saluton Tlustulimu, mi havas por vi du aferojn - unu bonan kaj unu malbonan. Kiun vi volus kiel la unuan? Do kiel la unua sekvos tiu malbona: Mi ne havas liston de korektitaj artikoloj. Kaj la dua estas pli bona: Ĉiuj paĝoj estas troveblaj en Ligiloj ĉi tien. Kio estas korektita, tio ligas al {{Taksonomio korektita}}, ĉi tie la ŝablono funkcias, la nekorektitaj, la anglaj paĝoj ligas al {{Taksonomio}}. Tio estas do ankoraŭ korektenda kaj tre utilus la helpo de robotoj. El la ŝablono Taksonomio mi forprenis ĉiujn ligilojn, kiuj povus "false" ligi al la korektita ŝablono. Tial la dikaj literoj en la ŝablono anstataŭ rekta ligilo. Mi esperas, ke nenio komplika estas en tio. Dankon por via helpo ĉe eksteresperantaj posedantoj de roboto, se "niaj" evidente ne vidigas intereson. Mi senĉese estas konvinkigata en eo vikipedio, kiel malhelpema estas ĉi tiea komunumo. Kelkaj ĉi tie volas kapti serpentojn per la nudaj manoj, sed ne per la siaj, sed per la fremdaj manoj. Aŭ oni krias: Mi faros tion! Donu al mi homojn! Kerio 16:45, 3. Nov 2008 (UTC)
Instrukcio por korekti la parametrojn. Retrovu en la historio de redaktoj la anglajn parametrojn kaj tiujn roboto anstataŭos per la novaj. Kerio 16:34, 3. Nov 2008 (UTC)

Volofa lingvo redakti

Dankon, mi ĵus korektis la eraron.

Plej amike --Beladono 11:50, 4. Nov 2008 (UTC)

Reiri al la uzanto-paĝo de "Tlustulimu/Arkivo20081119".