Vikipediista paĝo · Diskuto · Retpoŝto · Kontribuoj 

Lasu novan mesaĝon


Francaj kantonoj redakti

Saluton Thomas, vi uzas geokeston por francaj komunumoj. La ŝablono geokesto estas uzebla ankaŭ por francaj kantonoj, kie vi povas uzi aŭ subkategorion administran unuon. Vidu ekz. distrikto Jeseník, Langvedoko-Rusiljono ka. Petr Tomasovsky 14:03, 25 Apr. 2011 (UTC)

Saluton Thomas, ankoraŭ mi forgesis skribi, ke la geokesto havas kaŝitajn kategoriojn. Klakinte sur "pluso" en la kategoria spaco sube de la artikoloj vi ekscios pri multaj aliaj eblecoj kun paĝoj, kie la geokesto estas aplikebla. La ŝablono povas enteni informojn pri multaj aferoj - riveroj, rojoj, montaroj, montoj, urboj, muzeoj, konstruaĵoj, specifaj plantoj, kavernoj, klakeblaj mapoj... kiuj troviĝas en konkreta temo. Se mi konas ilin, mi aldonas ilin, se mi ne konas ilin, mi klopodas trovi ilin, por ke leganto eksciu kiel eble plej multon el la ŝablono. Por ekzemploj vidu Bavario, Mezbohemia regiono, Saharo, simple vizitu Kategorion:Geografiaĵo kun ŝablono Geokesto. Dankon. Petr Tomasovsky 11:45, 26 Apr. 2011 (UTC)

Defio "Derby" redakti

Saluton Thomas! Mi provis traduki titolojn de artikoloj postulataj de defio "Derby" kaj rimarkis ke vi jam tradukis plurajn el ili. Mi kreis ŝablonon {{Derby}} por aldoni al la paĝoj de tiuj artikoloj - se vi trovas maltaŭgan tradukon, bv korekti - dankon --Dominik 09:19, 6 Maj. 2011 (UTC)

Denove saluton! Estus bone se vi enskribiĝus en la Defio "Derby" (ligilo troviĝas en Diskutpaĝo) - organizantoj de la defio konstatis ke estas malmultaj artikoloj en esperanto - sube troviĝas ilia mesaĝo al mi. --Dominik 04:01, 9 Maj. 2011 (UTC)

A Welcome to those who write Esperanto

Welcome to the Wright Challenge. It's getting busy - 3 barnstars so far! Quite a few articles in Spanish and lots in Catalan - but only a few in Esperanto. So we do need you! Feel free to ask questions here or here, or ask Andrew or I. Victuallers 15:21, 8 Maj. 2011 (UTC)


Multajn dankojn Thomas pro via rapida respondo - via sugesto estas bona kaj mi volonte akceptas ke ni formu esperanto-teamon. Mia celo ne estas gajni poentojn por mi mem sed videbligi esperanton inter aliaj lingvoj. Estas amuze ke organizantoj asimilas esperanton al hispana kaj kataluna lingvoj :-) Korajn salutojn --Dominik 05:26, 9 Maj. 2011 (UTC)
Saluton Thomas kaj dankon pro via enskribiĝo al la defio - bv noti ke mi ne disponos pri rekta interreta konekto dum dekkelk tagoj - ĉion bonan al vi --Dominik 18:53, 10 Maj. 2011 (UTC)

Score updated in multilingual challenge redakti

Hi we added your score to the "Wright Challenge" page. Hope you are enjoying the challenge, which of you will the 1st esperanto barnstar? Victuallers 11:49, 18 Maj. 2011 (UTC)

Saluton Thomas! mi denove disponas pri interreta linio. Mi aldonis viajn antaŭe verkitajn artikolojn al la rezultoj de Esperanto team, kaj tiel atingas 28 poentojn. Se vi intencas verki aliajn artikolojn, bv diri kiujn, por ke mi ne komencu traduki la samajn - dankon - korajn salutojn. --Dominik 16:14, 24 Maj. 2011 (UTC)
 
 


The Derby Museum and Art Gallery barnstar
In recognition of your joint contribution to the GLAM Derby collaboration ... And now, good luck with Challenge 2! Andrew Dalby 20:50, 29 Maj. 2011 (UTC)
Thanks again for all your contributions to the Wright Challenge.
Notice that there's a new barnstar being awarded to those Wikipedians or teams who reach 72 points. I hope you and Dominik will work on with us! But we need your help. We'd like to spread this challenge further. Would you dare to go to the main talk page of any other language Wikipedia, or maybe the talk page of any friends who might be interested, and add a one-line message and link to the challenge page. It would be really good to get some more participants. Hope you can help. Andrew Dalby 20:49, 3 Jun. 2011 (UTC)

Saluton! redakti

Vi povas fari min Konfirmo-Uzanton? (Utilisateur autoconfirmed aŭ confirmed) Mi redaktis iujn artikoloj kaj kreis unu (Panteroj), en la artikoloj redaktis por min, aperis "La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 24 Dec. 2010. 15 ŝanĝoj bezonas kontrolon." aŭ simila, mi ne ŝatas tio. bv. Saluton el Kolombio. PD: Mi partoprenas multe en la Vikipedio en Hispana Lingvo, mi volas partopreni ankaŭ ĉi tie, en la Esperanta Vikipedio. --Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo 23:59, 6 Jun. 2011 (UTC)

Wright Challenge map redakti

Do add yourself here Where are you?...approximately - "esperanto" has quite a few articles. Well done. We now have 45 editors and some recent additions in French and Estonian. Victuallers 18:43, 20 Jun. 2011 (UTC)

Mapo de Francio redakti

Saluton Thomas, vi kreis plurajn paĝojn kun ŝablono Geokesto rilataj al francaj geografiaĵoj. Post interkonsento mi ŝanĝis ĉiujn mapojn kun sufikso .gif en la rilataj paĝoj al dosiero France relief location map.jpg. Se vi kreos paĝojn pri aliaj geografiaĵoj de Francio kun tiu ĉi ŝablono, bv uzi la mapon kun .jpg sufikso. Kun la gif-mapo estis iuj problemoj rilate al la situo de kelkaj lokoj. Kaj ankoraŭ unu noto, kiun mi rimarkis en la paĝoj: Ne estas bezone kalkuli densecon de loĝantaro. Sufiĉas skribi tie auto kaj la ŝablono mem aŭtomate kreos la densecon. Krome eblas skribi en la ŝablono montarojn, riverojn, ŝoseojn, memorindaĵojn rilataj al la loko ka. Dankon. Petr Tomasovsky 11:19, 6 Jul. 2011 (UTC)

Birdoj redakti

Saluton. Vi pravas. Tiu artikolo meritas esti pli elstara. Mi promesas, ke mi iom faros. Tamen unue mi ne estas fakulo, spite la milojn de artikoloj birdaj faritaj. Mi estas nur amatora birdoŝatanto kaj unu el la tialoj fari tiujn artikolojn estas por lerni pri tio. Due mi foriros post kelkaj tagoj por somere kongresumi nome al UK en Kopenhago poste al SAT-kongreso en Sarajevo. Mi revenos antaŭ mezo de aŭgusto kaj tiam mi reprenos vikilaboron. Vere mi preferas fari artikolojn pri specioj ĉar mi ĉiutage vidas la konkeritajn "teritoriojn", sed komprenas ke tiu kaj similaj artikoloj bezonas kaj meritas atenton. Por la plibonigo de tiu artikolo Birdoj mi bezonos helpon ĉefe ĉe tabeloj pri kio mi tute mallertas, sed ni povos vidi tion poste. Krome mi ŝatus ion alporti al elstaraj aŭ legindaj artikoloj, fakte mi tute ne scias kiel funkcia tio. Sed mi havas liston de kelkaj ampleksaj artikoloj birdaj. Mi scias ke amplekso ne estas nepre kvalito, sed iome tie iras kune. Ekzemple la jenaj

  • Dompasero, 82667 bitokoj
  • Migra falko, 62252 bitokoj
  • Kampopasero, 51749 bitokoj
  • Blankkapa maraglo, 45994
  • Korako, 44480 bitokoj
  • Kamphirundo, 39270 bitokoj
  • Sturno, 37221 bitokoj
  • Barata pavo, 36727 bitokoj
  • Fiŝaglo, 34175 bitokoj
  • Komuna fazano, 28609 bitokoj
  • Blankvosta maraglo, 24351 bitokoj
  • Turfalko, 26978 bitokoj
  • Amerika turfalko, 26048 bitokoj
  • Urogalo, 23856 bitokoj
  • Ruĝa perdriko, 12724 bitokoj
  • Murhirundo, 29060 bitokoj
  • Kardelo, 17522 bitokoj
  • Filipina aglo, 26312
  • Amerika harpio, 25292

Se iu el ili bezonas iom da atento por akiri precizan kategorion, diru kaj mi faros mian eblon. Fakte kelkaj el tiuj koincidas kun tiuj de la proponita angla listo. Ĉu tio utilas al io?--kani 17:13, 14 Jul. 2011 (UTC)

Jen aliaj du birdoj por eventuala elstara kategorio nome Akcipitro, 18,786 bitokoj (jam finita) kaj Nizo, 69,389 bitokoj (ankoraŭ kun ruĝaj ligoj, kiujn mi bluigos post tri semajnoj (post kongresoj).--kani 18:07, 20 Jul. 2011 (UTC)
Saluton. Post iome da laboro pri la artikolo Birdoj jen ĝi pli elstara nun. Ĝi estas ege ampleksa, mi reviziis, aldonis, bluigis kaj kompare kun aliaj lingvoj mankas nur parto pri evoluo el dinosauroj sed krom mia nekompetenteco mankas artikoloj pri paleontologio, praepokoj ktp. Mi eble iom aldonos kvankam la artikolo jam tro grandas kaj ne ĉiam facile manipuleblas. Sed ĝis kiam ne estos farata tiu parto pri paleontologio mi prefereas ne tion aldoni por ne malpurigi la artikolon per ruĝaj ligoj. Ĉu oni povas marki ĝin per elstarigaj markoj? Ĉu en alilingvaj versioj? --kani 22:36, 5 Okt. 2011 (UTC)

Here it is for the Esperanto guys redakti

Dosiero:GLAM Original Barnstar.png  The Wikimedia GLAM barnstar
This is for your shared contribution to the GLAM Derby collaboration and to the multilingual development of Wikipedia. So much Esperanto. Our sincere thanks -- Victuallers 20:28, 15 Jul. 2011 (UTC)


Alinomigo redakti

Saluton, ĉu vi bonvole povas malŝlosi la ŝablonon BalotoPriMajuskligoDeFamiliajNomojDuaRaundo por ke alinomigo al Vikipedio:Baloto/Majuskligo de familiaj nomoj/Dua rando eblas? Nomspaco Ŝablono ne taŭgas por tio. Antaŭdankon --→ Airon 08:16, 21 Jul. 2011 (UTC)

Dankegon! Nun vi povas denove ŝlosi la baloton ĉi tie kaj vi povas forigi la du neuzatajn de familiaj nomoj/Dua rando&redirect=no alidirektojn (mi forgesis ŭon en la titolo). Antaŭdankon --→ Airon 09:41, 21 Jul. 2011 (UTC)

Korektado redakti

Salut'! Mi bedaŭras, sed mi urĝe devis ĉesi redaktadon de Hybe, sekve post minutoj mi devis finredakti la artikolon, dume vi jam korektis la paĝon. Eble vi kontrolu miajn laborojn en la sekva tago, ĉar ofte okazas, ke mi ne tuj finredaktas artikolon. Dankon: --Crosstor 07:02, 23 Jul. 2011 (UTC)

Artur Balder article is being destroyed by a Dutch user with cross wp vandalism redakti

Thank you for your righteous criteria.

A Dutch user, http://nl.wikipedia.org/wiki/Gebruiker:MoiraMoira, is aabusing with vandalism all the trasnlations of the subject Artur Balder.

In some wp, her actions have been deleted after review of local administrators. http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Artur_Balder&action=history

Those are the facts:

The article Artur Balder was voted to be kept at the English wp after review of the references http://en.wikipedia.org/wiki/Artur_Balder

After that, some translation of this article, well done by native in other wp, were uploaded. She is still deleting them under the excuse: "cross wp spam", and indeed they are translation of an accepted wp well referenced article.

Im looking for penalties at the local wp because of pure vandalism done by http://nl.wikipedia.org/wiki/Gebruiker:MoiraMoira

--Lolox76 23:09, 26 Jul. 2011 (UTC)

Kara, mi rimarkis ke vi foje aldonas {{DEFAŬLTORDIGO:}} al biografiaj artikoloj. Mi rekomendas al vi uzi anstataŭe {{Vivtempo}} kiu kaj provizas ordigŝlosilon kaj ordigas en nask- kaj mort-jarojn. Sekve oni povas forigi la du respondajn kategoriliniojn. Vidu ekzemple Benny_Morton. AL @ 23:08, 3 Aŭg. 2011 (UTC)

Nombrado redakti

Nun mi plibonigis mian proceduron por havi ĝustan kalkulon je ĉiu ĝisdatigo. Mi fakte jam konstatis ke foje estiĝas diferenco inter mia kalkulo kaj la artikolnombro de la datumbazo kaj komprenis ke tion kaŭzas forigoj. Mi do ne priatentos kiom da forigoj okazas sed simple konsideras ke la laste kreita artikolo ricevu la lastan numeron (tiun provizitan de la datumbazo per {{NUMBEROFARTICLES}}), mi redonas numeron al la antaŭaj deirante de tiu lasta: ties numeroj sekve foje ŝanĝiĝas. Kion mi gvatas estas kiu artikolo ricevos numeron 150 000 je sia kreo. Tio ĉi estas tute diskutebla, sed ankaŭ nur simbola, iel reklama. AL @ 21:01, 4 Aŭg. 2011 (UTC)

Mapo de Yonne redakti

Saluton, Thomas,

Ĉu vi rimarkas la ruĝan punkton en la mapo de Yonne ? Por montri la situon de la komunumo suficas uzi la lokumilon "Yonne" kiel ekzemple en Étigny. Amike. --pino 14:26, 7 Aŭg. 2011 (UTC)

Mi redaktis {{Nombro da elstaraj artikoloj}} tiel ke ĝi aŭtomate resendu la ĝustan nombron da elstaraj artikoloj. Ĝisdatigenda nun estas nur la nombro da paĝoj kaj subkategorioj en la kategorio kiuj ne estas elstaraj artikoloj. (Same pri {{Nombro da legindaj artikoloj}} ). AL @ 09:20, 9 Aŭg. 2011 (UTC)

{{PAGESINCATEGORY:Elstaraj artikoloj}} 314
{{Nombro da elstaraj artikoloj}} 312
{{PAGESINCATEGORY:Legindaj artikoloj}} 374
{{Nombro da legindaj artikoloj}} 372

Jen proponeto redakti

Mi ŝatus doni al vi kreitan bildon de vi sed iom ŝangita de mi (nur la skribada stilo) Jen ĝi: http://dl.dropbox.com/u/37803504/Vikipedio.jpg Eble vi pli ŝatas tian skribado... Ĝis! =) --Alekso92 16:35, 10 Aŭg. 2011 (UTC)

Traduction redakti

Excuse-moi. Je voudrais te demander comment est-ce qu'on peut traduire le mot Antoinisme à l' Esperanto. J'ai vu que en Ido il est traduit comme Antoinismo. Est-ce qu¡on peut dire la même chose en Esperanto? --Chabidiskkont 08:37, 14 Aŭg. 2011 (UTC)

Merci beaucoup pour ton aide. --Chabidiskkont 09:24, 14 Aŭg. 2011 (UTC)

Eraro en la Bildo de la Tago redakti

Dankon pro la atentigo kaj riparo. Malgraŭ multaj kontroloj mi ne rimarkis ke mi faris eraron en lasta ŝanĝo al {{Bildo de la Tago2/ĉefpaĝo}} (detaloj aperas je diskuto). Nun estas riparita. AL @ 07:23, 20 Aŭg. 2011 (UTC)

Thanks again Tom redakti

I could be wrong but I think Derby Museum may be the only museum in the world that you can tour in Esperanto. That is due to your efforts Thomas (and D). Is there a way we can tell the Esperanto community? 7 days to go. The prizes will be given out live on the net at 10 am (UK time) - details to follow. Victuallers 10:06, 20 Aŭg. 2011 (UTC)

Prizegiving on Saturday at 10 UK time redakti

Saluton Thomas! Mi plusendas al vi diskuteron de Victuallers. --Dominik 05:28, 31 Aŭg. 2011 (UTC)

---Citaĵo---

Prizegiving on Saturday at 10 UK time redakti

Hope you are going to watch the prize giving at 10 on Saturday which should be shown here? You can log in with a Twitter account and type comments about the winners, etc. Could you send me your name, a picture and a skype address? A small bio would be useful too for you and your partner. Victuallers 21:21, 30 Aŭg. 2011 (UTC)

---fino de citaĵo---

From Derby redakti

On 3rd September you can watch the LIVE WEBCAST here: meanwhile --
 

Thank you from the Wikimedia Foundation and
Thank you from Derby Museums
for your friendly participation in the Wright Challenge

This was the first multilingual Wikipedia collaboration. 51 Wikipedians took part, in at least 61 languages
Your contribution shows how we might work with any cultural institution, in any country ... that's the future of Wikipedia!

Andrew Dalby 12:00, 1 Sep. 2011 (UTC)

Pariza metroo redakti

Saluton, Thomas. Mi vidis, ke vi okupiĝis pri la metrolinioj de Parizo. Mi skribis proponon en la diskutopaĝon de linio 1. Kion vi pensas pri tio? Bonvolu respondi tie. Proponoj estas bonvenaj. Amike --Tlustulimu 13:32, 7 Sep. 2011 (UTC)


Dankon redakti

Tio estas plu bone! --{{subst:Vikipediisto:Chabi/Subskribo}} 06:52, 14 Sep. 2011 (UTC)

Saluton. Ĉu vi havas opinion pri Birdoj ? Antaŭan dankon --pino 08:53, 18 Dec. 2011 (UTC)

departemento redakti

Saluton Thomas, pli logike estas titoli la nomon de administra unuo kaj poste la propran nomon. Distrikto Poprad, Kantono Berno, Kantono Zuriko, la de vi komencita Kantono Auxerre-Sud-Ouest ktp. Do mi opinias, ke pli ĝusta estas Departemento Montevideo ol male. Petr Tomasovsky 09:45, 1 Jan. 2012 (UTC)

Jean PIRRO redakti

Saluton Thomas, Rozuměl jsem / understood / comprés / capito / ententido... --Jfblanc 09:07, 8 Jan. 2012 (UTC)

dankon ! redakti

Dankon pro via helpo por plibonigi la artikolo pri " Jura-Esperanto".

Kaj dankon pro viaj multnombraj artikoloj pri komunumoj de Yonne, ktp ...

Ne hezitu veni al Ĵurasio renkonti nin.

amike Emmanuel,nome de Jura-Esperanto

Saluton! Verdire mi tute ne komprenis la kialon de la forigo de mia traduko de la preĝo al Dio de Voltero! Kial en la paĝo de Tiu verkisto ne eblas aldoni liajn verkoj? Zoroastro

Jam ne ĝermo redakti

Salut'! Mi ne trovis kriteriojn de artikolo, kiu jam estas pli, ol ĝermo. Mi scias, ke se ĝi estas pli, ol 1000 bitokoj (sen lingvaj ligiloj), tio valoras 1 punkton. Ĉu kiom da frazoj, bitokoj, bildoj, ktp?--Crosstor 08:02, 22 Jan. 2012 (UTC)

Saluton Thomas! Interesiĝante pri fervojaj transportoj, mi vidis ke vi redaktis multajn paĝojn pri Metroo de Parizo, pro kio mi multe gratulas vin, ĉar tio estas malfacila laboro. Mi tamen konstatis, ke ligiloj al RER (A, B, C, D, E) kaj al Tramoj (T1, T2, T3, T4) ne estas adekvataj. Pro tio, mi informas vin ke ĉiuj necesaj ligiloj haveblas en artikoloj RER de Francilio kaj Tramtransporto en Parizo respektive. Amike --Dominik (diskuto) 05:42, 7 Sep. 2012 (UTC)

Mi ŝanĝis ĉiujn ligilojn koncerne RER, Tramojn kaj metroliniojn 3bis kaj 7bis. --Dominik (diskuto) 06:32, 8 Sep. 2012 (UTC)

Via maladminstrantigo redakti

Estimata Thomas Guibal! Vi iam ricevis administrajn rajtojn kaj rolis kiel administranto sed montriĝas ke vi ne plu estas aktiva. Vian lastan administran agon vi faris je 2012/01/23 laŭ stewardry. Laŭ nia regularo (Maladministrantigo #3) aŭtomate perdas siajn rajtojn administranto kiu ne uzis siajn rajtojn de unu plena jaro. Vi do estas informita ke krom se vi reaktiviĝus ni petus de Vikimediaj stivardoj ke viaj administraj rajtoj estu forigitaj. Vidu ankaŭ Vikipedio:Administrantoj/Maladministrantigo. Vikipedie salutas --Arno Lagrange @ 17:28, 10 Feb. 2013 (UTC)

Arno Lagrange redakti

Saluton Thomas, ĉu vi sekvis la diskuton en la diskutpaĝo de Arno Lagrange? Arno skribis al mi, ke vi, pro via profesio, verŝajne povus liveri la ĝustajn referencojn, kiujn la aliaj petas. PaulP@diskkont 09:22, 19 Mar. 2013 (UTC)

Dankon! Mi ne komprenas multe, sed mi klopodas lerni.. Eble mi petos helpon al vi. Ĝis!

Misuzo de la prepozicio "de" en francaj geografiaj nomoj redakti

Kara mi konstatas en Vikipedio vastan misuzon de la prepozicio "de" en la titolo de precipe francilingvaj nomoj - tio estiĝis simple ĉar franclingvanoj kaj hispanlingvanoj kaj portugallingvananoj tradukis vorte la geografiajn nomojn el sia propra lingvo uzante la prepozicion "de" laŭ la gramatiko de sia propra lingvo anstataŭ laŭ la gramatiko de Esperanto. Estas korekta la uzo de de en la titolo Kantonoj de Haute-Vienne, ĉar tie temas pri listo de la kantojnoj de la departemento Haute-Vienne. Sed tute mise poste la uzo estas en la listo mem. Devas esti Kantono XXo kaj ne Kantono de XXo, kiam XXo estas kantono. "De" esprimas la apartenon al unuo, sed ne ke temas pri la unuo mem! Fakte mi skribas al vi, ĉar efektive, tio koncernas multajn artikolojn, kiujn vi mem verkis. Estas bezonata helpo en la korektado, kio estas giganta laboro. Unue oni devas alinomi ĉiujn mise nomitajn kantonojn kaj departementojn. Poste oni devas trovi ĉiujn ligilojn. Kaj fine forigi la misnomitajn titolojn. Amike DidiWeidmann (diskuto) 12:44, 31 Aŭg. 2013 (UTC)

Dankon kaj gratulojn redakti

Mi serĉis kiel diri en Eo "noir et blanc" aŭ "bianco e nero" aŭ "black and white" aŭ "Schwarz-Weiß (-Film)" kaj mi hazarde trovis vian artikolon pri "The Cat and the Canary". Ĝi mencias la esprimon "blanknigra filmo" kiu samordas kiel la itala kaj pli agrable "fluas" ol "nigr(e/a)blanka". Laŭ mi, ĝi tute taŭgas kvankam mi ne retrovis ĝin en aliaj lokoj/artikoloj. Mi dankas kaj gratulas vin pro la kvalito de via traduko.

Rebonvenon redakti

Saluton, Thomas. Mi havas la impreson ke mi plurajn monatojn ne rimarkis vikipedian aktivadon de vi, do mi ĝojas pri la hodiaŭa vivsigno. Tamen ne bone komprenas kion vi ĵus faris pri la artikolo de la germana filmo "Absender unbekannt". Ne estas problemo, ĉar vi ja malfaris vian agon, sed: Fakte mi povus kompreni se vi mirus pri la dua filma nomo, kiun mi aldonis: sed ĝi estas listigita en la IMDb-datumaro, jen mia referenco. Se vi volus, mi povus eksplicite nomi la informfonton. Pri la dua ekstera ligilo: Mi mem kontribuis informojn al la datumarego IMDb kaj ne ĝojas, ke ĝi antaŭ jaro reduktiĝis de laŭkoncepte plurlingva retejo (en-de-fr-es-it) al "nur" anglalingva. Por la e-lingva vikipedio, laŭdifine aparte internacia projekto, kompreneble plurlingva ekstera ligilo (aparte se la sola ekstera ligilo en artikolo) pli bonas ol nur unulingva. Pro tiu redukto laŭ mi bonus (almenaŭ en la kazoj en kiuj la IMDb-ligilo estas la sola) pene aldoni ie-tie ankoraŭ plian eksteran ligilon en alia lingvo ol la angla, prefere en la lingvo de la filmo... ja la nun-nur-anglalingva datumarego IMDb ne estas la sola reta informfonto pri filmoj. Tial mi ekaldonis al tiu kaj ĝis nun nur 2-3 pliaj germanaj filmoj referencon el la nun grava germana datumaro kino.de. ThomasPusch (diskuto) 19:01, 18 Jan. 2014 (UTC)

Mi aliĝas al la rebonvenigo! Mi ĝojas, ke skipo de administrantoj estas denove pli plena   --KuboF (diskuto)12:50, 19 Jan. 2014 (UTC)
Koran dankon ! Bonvolu tamen atenti, ke mi estis (prave) malaktivigita kiel administranto, do mi bedaŭrinde ne eblos helpi vin tiurilate. Thomas Guibal (diskuto) 13:26, 19 Jan. 2014 (UTC)
Fakte ne estas tiel, vi daŭre estas administranto, vidu. --KuboF (diskuto) 13:30, 19 Jan. 2014 (UTC)
Nu jes, kia strangaĵo ! Tiukaze mi volonte plenumos certajn taskojn, kiam mi havas tempon (ĉefe semajnfinoj). Kore, Thomas Guibal (diskuto) 13:38, 19 Jan. 2014 (UTC)

Saluton. Mi sugestas, ke tiu artikolo estu alinomigita al Reĝa Akademio de Artoj, kiel oni mencias en la komenco de la artikolo, kaj tiele Reĝa Akademio estu ligita al en:Royal Academy (disambiguation), ĉu vi konsentas? Kaze de jeso, ĉu vi pretus fari tion? Aŭ mi faru ĝin? Amike.--kani (diskuto) 12:24, 19 Jan. 2014 (UTC)

Catalan Culture Challenge redakti

I apologize if this message is not in your language. I've seen that -in 2011- you joined the Derby Multilingual Challenge. I just wanted to inform you that from March 16 to April 15 we organise the Catalan Culture Challenge, a Wikipedia editing contest in which victory will go to those who start and improve the greatest number of articles about 50 key figures of Catalan culture. You can take part by creating or expanding articles on these people in your native language (or any other one you speak). It would be lovely to have you on board. :-)

We look forward to seeing you!

Amical Wikimedia--Kippelboy (diskuto) 06:24, 16 Mar. 2014 (UTC)

Stevardelektoj 2015 redakti

Ĉu iun el ni kandidatiĝu?DidiWeidmann (diskuto) 12:50, 16 Jan. 2015 (UTC)

Deklaro pri libereco de aliula verko redakti

Saluton Thomas. Vi iam markis aliulan dosieron per konkreta permesilo, kvankam la origina aŭtoro menciis nur "liberecon" sed nenion konkretan. Nun la dosiero estas en Komunejo kaj teorie ni povus ĝin forigi de Esperanta Vikipedio. Tamen, ĉar la kopirajta situacio ne estas klara, oni povus ĝin poste forigi de Komunejo. Kiel vi eksciis pri la konkreta permesilo? Mi vidas tian informon nek en la diskuto de la uzanto. --KuboF (diskuto) 00:14, 14 Feb. 2015 (UTC)

Forigo de kategorio redakti

Saluton Thomas Guibal, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Fimako (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Kategorio:Arbaristiko".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Saluton! Ĉu vi volas partopreni en mia nova projekto? --Ochilov (diskuto)

Diskriminacio lingva pro la nova ilo por montri la intervikiajn ligilojn al aliaj lingvoj redakti

Vidu la diskuton kaj partoprenu la voĉdonon en teknikejo ĉi tie! DidiWeidmann (diskuto) 16:03, 4 aŭg. 2016 (UTC)Reply

Via aktiveco redakti

Estimata kolego! Vi ne redaktis post la 3-a de januaro 2015 kaj ne administris post la 14-a de aŭgusto 2014. Ĉu vi intencas restarigi vian aktivecon kaj resti administranto? Gamliel Fiŝkin 10:32, 7 sep. 2016 (UTC)Reply

Estimata kolego! Mi ripete demandas: ĉu vi intencas restarigi vian aktivecon kaj resti administranto? Mi atentigis la komunumon pri via neaktiveco. Gamliel Fiŝkin 11:58, 14 sep. 2016 (UTC)Reply

Rezulto redakti

Laŭ mia peto stevardo maladministrantigis vin. Gamliel Fiŝkin 10:23, 21 sep. 2016 (UTC)Reply

Dankon! redakti

Dankon pro nia ampleksigado de mia artikolo Lago Minnetonka. Gxi aspektas multe pli bone! Dek Mil Lagoj (diskuto) 12:05, 10 dec. 2022 (UTC)Reply

Cigana lingvo redakti

Saluton, unu demando, kial la referenco al fonto estis rifuzita en cigana lingvo? La artikolo ne enhavas frazon pri la diversaj dialektoj. Ĉi tiuj tre diferencas unu de la alia. Nalanidil (diskuto) 13:05, 24 dec. 2022 (UTC)Reply

Elekto de nova administranto redakti

 
La balailo estas simbolo de la administrantoj.

Saluton Thomas Guibal,
Mi ĵus kandidatigis Uzanto:Kani-n kiel administronton. Se vi havas tempon, bonvolu partopreni la elekton de la nova administranto ĉi tie: Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Kani. En tiu paĝo, vi povas legi la kialojn de la kandidatiĝo. La kandidato jam akceptis la proponon de administrantiĝo.
Dankon kaj ĝis baldaŭ! Amike, — Super Nabla🪰 09:30, 24 jul. 2023 (UTC)Reply

Kastelo de Magny-en-Bessin redakti

Saluton Thomas! kia koincidenco - fr:Château de Magny-en-Bessin estas la artikolo de la tago (26/10/2023) de Franca Vikipedio. Dominik (diskuto) 04:09, 26 okt. 2023 (UTC)Reply

Interesa diskuto redakti

Saluton kara! Antaŭ kelkaj tagoj komenciĝis interesa diskuto pri kies rezulto mi tre scivolas, ĉar tiaĵoj ofte okazas nun en la mondo kaj estos interese vidi, ĉu ankaŭ Esperantujo tion spertos. Via opinio estas bonvena.RG72 (diskuto) 08:50, 29 nov. 2023 (UTC)Reply