Helpu pri duoblaj paĝoj!

Kara Thomas, mi petas vian helpon, ĉar iel mi fuŝis aferojn. Temas pri la artikolo Sankta Kaŭrentino, kiu estu alinomigata al Sankta Korentino, sed tiun artikolon mi erare kreis, poste provis alinomigi, sed ne sukcesas nun, alinomigi la unuan en kiu mi korektis la tekston. Mi esperas, ke mi sufiĉe kompreneble klarigis, se ne bonvolu diri... Antaŭdankeme, Bea 10:34, 5. Jan 2010 (UTC)

Koran dankon pro via helpo! Kaj ĉion bonan por la nova jaro! Amike, Bea 12:33, 5. Jan 2010 (UTC)

ADLS

Saluton, por Madrido voĉdonis vere neensalutinta uzanto, kiu subskribis sin kiel la ensalutinto. En la kontribuoj de Dariorodriguez ne estas kontribuo rilata al ADLS. Sed eble tio estas lia vikipediista nomo. Vi povas kontroli en la historio de redaktoj de ADLS kaj en la kontribuoj de Dariorodriguez. Zuazua 09:47, 12. Jan 2010 (UTC)

Saluton, Thomas! Jes, ankaŭ 'imperiaj ekzamenoj' eblas, aŭ eble 'ĉina ekzamensistemo', au 'ekzamenoj en la ĉina imperio', ... fine nur la dana uzas 'imperiestraj'. Kion vi opinias pri 'ekzamensistemo en la ĉina imperio'? Amike, Bea 08:22, 10. Feb 2010 (UTC)

administraj rajtoj

Kara Thomas,

probable ne estos granda diferenco kompare al la ĝisnuna laboro, sed: ĉu vi persone konsentus kaj bonvenigus doni al mi administrajn rajtojn?

Sincere,

ThomasPusch 08:32, 20. Mar 2010 (UTC)

Artikolo de la semajno

Thomas, vi ĝenerale zorgas pri la Artikolo de la semajno; tamen, ĉifoje mi mem ŝanĝis ĝin, ĉar la lasta daŭris de tro da tempo. Aŭ eble vi jam rimarkis ;-) --Tonyo 15:02, 2. Apr 2010 (UTC)

Kaj, okaze de elektado de nova ADLS, oni ne forgesu samtempe forigi la ŝablonon {{nuna ADLS}} el la malnova ADLS kaj aldoni ĝin en la nova. :-) Amike, --WinstonSmith 09:29, 16. Apr 2010 (UTC)

Bonjour

Bonjour, òu avez-vous apprendu l'Esperanto? Répondez en anglais, s'il vous plaît... Merci...

Reiri al la uzanto-paĝo de "Thomas Guibal/2010".