Listoj de ADLS

Saluton Thomas, kiel vi certe rimarkis, mi kreis Listojn de elstaraj artikoloj en 2006, 2007. Mi proponas al vi, ĉu ne indus ŝlosi la paĝojn kontraŭ la redaktado tiel, por ke nur la administrantoj povu redakti ilin kaj eviti eventualajn ŝanĝojn de la titoloj? Mi lasos la solvon tute je vi. Listo de elstaraj artikoloj en 2008 restas por la redaktado ankoraŭ malfermita. Dankon. Petro@diskkont 08:27, 6. Jan 2008 (UTC)

Dankon por la ŝloso kaj por la ŝablono, kiun vi kreis kaj aldonis. Se iu volus poste aldoni kategoriojn (aŭ ion alian - eble ŝablonon:arkivo), iu administranto faros tion, ĉu ne? Petro@diskkont 11:25, 6. Jan 2008 (UTC)

Laŭ via plaĉo. Pro jama ekzisto de la radiko "Sagan-" (Saganio, rivero Sagano), mi supozis, ke nomo Saganurbo taŭgus por Ville de Saguenay. - Montrealais 20:07, 27. Jan 2008 (UTC)

Kategorio: Esperanto-Bibliotekoj

Saluton, Thomas

Vi aldonis al Muusses Esperanto Biblioteko la kategorion "Esperanto-bibliotekoj". Mi supozas, ke ĉi tiu kategoria indikilo rilatas al veraj libraroj por societa aŭ publika uzo, la laŭdifinaj bibliotekoj, ĉu ne?

Tiu Muusses Esperanto Biblioteko tamen simple estis la nomo de plia libro-serio, ĉi-kaze eldonita de Muusses.

Amike, Sudastelaro

Alinomo de francaj departementoj

Saluton Thomas,

Rilate al la alinomoj de kelkaj francaj departementoj kiujn mi faris, mi akceptas vian vidpunkton sed se ni konservas la titolon france, mi pensas ke ni povas tamen nomi en la artikolo la esperantan tradukon de departementoj. Dankon por viaj konsiloj kaj ne hezitu korekti la artikolojn kiujn mi kreas. Juna vikipediisto, mi ankoraŭ bezonas helpon.

Amike

08/02/2008 Vikipediisto:Benedikto85

Tute ne ĝenas min esperanta traduko de la nomo en la artikolo. Fakte, se vi kapablas trovi esperantigojn por ĉiuj francaj departementoj, eble ni povos rekonsideri la nunan regulon. Amike, Thomas Guibal 17:13, 8. Feb 2008 (UTC)

Mi pensas ke generala regulo por la traduko de francaj departementoj ne estas bona ideo. Ekzemple, esperante la departemento Morbihan estas Eta Mara (bretonlingve, mor-bihan signifas petite-mer). Por tiu departemento, la esperanta traduko ne estas necesa. La vorto Morbihan aŭ la ebla traduko Morbihano ŝajnas pli bone. Por la departemento Finistère, Finistero (bretonlingve penn-ar-bed) estus pli bone ke Landfino. Sed, mi pensas ke VendeoĈarento estas bonaj tradukoj. Esperante, ni jam havas la vorton Puatuo-Ĉarentoj. Alia ekzemplo kun la departemento Deux-Sèvres : La esperanta traduko ne ĝenas la komprenon ĉar Du-Sevroj similas Deux-sèvres. Vendeo similas Vendée. Seine-Saint-Denis povus esti tradukota Sejno-sankta-Denizo. Ni komprenas facile. Eĉ se Sejno-Sankta-Denizo ne ankoraŭ ekzistas esperante, ni povas inventi ĝin!

Amike vikipediisto:Benedikto85

08/02/2008 20:58

Komunumoj de Svislando

Respondu en mia diskutpaĝo. DidiWeidmann 20:17, 13. Feb 2008 (UTC)

metro - metroo

Saluton Thomas, kiel mi vidis, vi kreis apĝojn, kie estas skribite pariza metrostacio ekz. en Balard (pariza metrostacio). Sed miaopinie, ĝi devus esti titolita ne per kunmetaĵo - metro... (ĉar la stacio ne estas longa metron), sed - metroo..., kio estas subtera fervojo, ĉu ne? Petro@diskkont 17:44, 25. Feb 2008 (UTC)

Karl-Liebknecht-Haus

Via klopodo esperantigi objektojn estas troiga. Objektoj, kiuj tute ne rilatas al Esperanto, inkluzive metro-stacioj, restu en la orginala lingvo. Bedaŭrinde mi ne povas bremsi vin. Mi timas, ke vi esperantigus ankau aliajn lokojn en Berlin, kiujn mi planas almeti. Eĉ se neniu uzas tiojn nomojn. --Illuminatus 22:37, 29. Feb 2008 (UTC)

Peto

Kara Thomas Guibal, mi petas pripensi, ke ekzistas homoj, kiuj ne volas esti "honorigita" en vikipedio, ne per artikolo, nek per mencio en "forigendaj artikoloj". Krome dankon pro via atento chi-rilate; en enciklopedio enestu artikoloj pri homoj kies vivo/agado estas vere eksciinda por pli vasta publiko. Al kelkaj el niaj kunredaktantoj indas memorigi ke ja ekzistas Amikumu kaj ke vikipedio havas aliajn celojn.

Bonvolu pardoni min, sed mi ne komprenas, al kio vi aludas aŭ kiu vi estas. Se mi faris iun ajn decidon, pri kiu vi ne konsentas, ne hezitu diskuti tion tute libere kun mi. Amike dankas vin Thomas Guibal 14:57, 4. Mar 2008 (UTC)

Saluton kaj Dankon!

Mia unua diskuto en vikipedio -Ĵestro

Kantonoj de Usono

Mesaĝo por ĉiuj administrantoj:

Mi pensas, ke estas bona ideo krei paĝon pri ĉiu Kantono de Usono (aŭ, en Luiziano, ĉiu paroĥo). Tre facilus fari ĉi tion per roboto, kiu povus preni informojn rekte el la anglalingva Vikipedio. Bedaŭrinde, mi ne scipovas konstrui robotojn, do mi petas ies helpon. Laŭ mi, bona stilo por titolo estus: Kantono Nomo (Ŝtato, se bezonata).

Bonvolu sciigi al mi viajn opiniojn pri ĉi tiu propono. Dankon!

--Nick, 11 Mar. 15:33 (UTC)

Koran dankon pro viaj konsilo kaj helpado!

--Nick, 15 Mar. 15:26 (UTC)

Horacio

Saluton, Thom! Mi ŝatus inviti vin koni Horacion: http://horacioesperante.blogspot.com/ . :-) Mi esperas, ke vi ŝatos! Brakumon! -- Fernando Maia Jr. 03:42, 15. Mar 2008 (UTC)

Jes Thomas, en ĉi-tiu kazo temas pri tradicia Esperanto-nomo, ĉar en Malnov-Sankt-Johano okazas regule familiaj renkontiĝoj de Esperanto-Societo Zuriko. La nomo do estis esperantigita jam antaŭ multaj jaroj - en najbara vilaĝo Ebnat-Kappel en la jaro 1910 ekzistis laborista Esperanto-Grupo ĉirkaŭ la fervojisto Emil Zuberbühler kaj en tiu epoko la unuan fojon aperis la esperanta formo de Malnov-Sankt-Johano. Do en ĉi-tiu kazo efektive estas tradicio kaj pro la regula renkontiĝo la loko malgraŭ sia malgrandeco por la Esperanto-movado havas certan signifon. Amike DidiWeidmann 15:44, 15. Mar 2008 (UTC)

Tristan da Cunha

Saluton Thomas. Kiel vi fartas? En la artikolo pri la insularo Tristan da Cunha kiun mi estas tradukanta, mi ŝatus aldoni fotojn EL la angla Wikipedia. Mi ne havis problemojn por "importi" la mapon kaj la flagon sed kial mi ne sukcesas aldoni la fotojn? Amike--Benedikto85 10:02, 16. Mar 2008 (UTC)

Ligo el bildo

Mi faris ŝanĝojn en {{Ligo el bildo}} laŭ fr:Modèle:lien sur icône. Ŝajne la etendaĵo ImageMap ŝnĝiĝis, kaj parametro alteco ne plu estas akceptita. Miforigi sĝin kaj la ŝablono denove bonorde funkcias. Arno Lagrange @ 19:49, 25. Mar 2008 (UTC)

Rapideco de via forigo-peto (kaj traktado de novuloj)

En la 31a de marto je 17:14 h Angelika Duerre enmetis tekston sub la titolo Vegetala karbo. Je 17:32 h, nur 18 minutojn pli poste, vi jam enmetis forigo-peton. Je 15:37 UTC, do 17:37 laŭ mezeŭropa somera tempo, vi afable petis ŝin redakti la artikolon. Laŭ ŝia ĵusa telefonalvoko ŝi estis forte ŝokita pro la forigo-peto. Ĉu vere tiom urĝis enmeti tion antaŭ ol trankvile trakti la aferon? Ja tuj videblas sur ŝia diskutpaĝo, ke ŝi ekvikipediumis antaŭ malpli ol monato. Laŭ mi la singarda traktado de novuloj (kaj novaj artikoloj) estas multe pli grava ol ajna hasto pri kvalitonormoj - nur kun multe pli da homoj ni sukcesos rapide krei vere ampleksan kaj bone uzeblan enciklopedion. Ni do ne fortimigu ilin jam komence de ilia vikipediista kariero! --Lu 09:38, 1. Apr 2008 (UTC)

Via respondo kaj mia plua reago sur mia diskutpaĝo. --Lu 12:24, 1. Apr 2008 (UTC)
Mi metis la polurindajn artikolojn sur la ĉefpaĝon, sube ĉe Vikiejo, Specialaj listoj de artikoloj. Eble ĝi ankaŭ havu lokon sur Lastaj ŝanĝoj, paralele al 'Maturigindaj Ĝermoj', ĉu? --Lu 17:19, 1. Apr 2008 (UTC)

Dankon!

dankon pro la WebSite. sed ĉimomente mi estas lernanta sur Lernu... Mi estas ankoraŭ komencanto --Magom3rl1n 15:48, 1. Apr 2008 (UTC)

Saluton kay dankon

Mi skribis lo artikolo: José Oiticica

Ĉi tiu artikolo estas ĝermo

José Oiticica

José Rodrigues Leite e Oiticica, naskiĝi en Oliveira (Minas Gerais) estis esperantisto kay anarkisto. Li havas la apelidon de CAZUZA.


Dankon pri la oportunon.

GLAT

Mi danknidas por ordo kun GLAT-artikoloj kaj pardonpetas - mi ankoraŭ estas komenca en Esperanto-Movado kaj Vikipedio. --Fiskot 21:25, 9. Apr 2008 (UTC)

Dankon

Saluton. Dankon por via bonveno.

Mi ne havas bonan nivelon de esperanto, do mi ne scias se mi povos fari multe en Vikipedio. Sed mi provos… :-) Kaj mi deziras pliboniĝi…

Rideĉjo 08:24, 10. Apr 2008 (UTC)

Fakte mi jam faris 10-leciona kurso kaj Gerda malaperis en ikurso.esperanto-jeunes.org. Mi nun bezonas paroli, kaj riĉiĝi mian vortaron. Por tio, mi iras tage en Duan Vivon, kaj mi provos legi eo-librojn. Mi ŝatus legi Johán Balano-an libron. :-) Rideĉjo 12:49, 10. Apr 2008 (UTC)

Dankon

Dankon Thomas. Vi estas korekta. Mi laboros en du aŭ tri artikoloj ĉiu nokto. TFCforever 21:49, 10. Apr 2008 (UTC)

Dankon, Thomas, denove vi pravas! Tamen mi kontrolis antaŭe, sed ŝajne tute ne bone! Mi provos krei la mankantan artikolon, eble morgaŭ... Amike, --Bea 19:41, 14. Apr 2008 (UTC)

La adreso de "Neenkategoriitaj kategorioj" nun estas la Angla "Speciala:UncategorizedCategories", kaj la internacia nomo "Speciala:Neenkategoriitaj kategorioj" igas ruĝligilon. Mi provis aldoni alidirekton, sed kiel simpla uzanto ne povis fari ĝin. Ĉu povus vi, kiel administranto, krei paĝon "Speciala:Neenkategoriitaj kategorioj" enhavanta "#REDIRECT [[Speciala:UncategorizedCategories]]"? Dankon! --Sebastian 16:47, 17. Apr 2008 (UTC)

Uh la la.

Je son de Bresil e ne parle esperanto, le lir tres mal. Sorry, I speak Esperanto almost at 0. The article of Murray is an example that how is my esperanto. I speak only portuguese (5), italian (5), spanish (5), piedmontese (4), english (4), catalan (3), french almost like 0. But I'm trying to learn more french and esperanto. Arrevuar. --Santista1982 00:39, 19. Apr 2008 (UTC)

Arkeologio

Saluton Thomas! Mi vidas ke vi forigis la elstarec-ŝablonon de la artikolo Arkeologio, kaj markis ĝin leginda. Tamen neniu estis subteninta la proponon pri Arkeologio sur Vikipedio:Ne plu elstaraj artikoloj, dum du homoj kritikis la proponon. Lau mi ne estis necese forigi la elstarec-ŝablonon. Marcos 15:13, 25. Apr 2008 (UTC)

Patro nia

Saluton Thomas

En la artikolo pri la preĝo "Patro nia", ĉu ne estas eraro en la frazo sed liberigu nin de la malvera? Mi pensas ke oni devus anstataŭigi la lastan vorton malvera per malbono. Krome, mi trovis alian version de tiu preĝo sur la interreto :

Patro nia, kiu estas en la ĉielo,

Sanktigita estu Via nomo.

Venu Via regno,

plenumiĝu Via volo,

kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.

Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,

kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.

Kaj ne konduku nin en tenton,

sed liberigu nin de la malbono.

Laŭ mia opinio, tiu dua versio estas pli bona ol la unua sed mi ŝatus koni vian opinion antaŭ ŝanĝi la preĝon.


Kore --Benedikto85 22:55, 25. Apr 2008 (UTC)

Alia versio de la preĝo

Saluton Thomas

Vi pravas. Hodiaŭ matene, sur la interreto, mi trovis la unualibran version de Zamenhof kaj ĝi estas rigore simila.Kompreneble, mi ne povas ĵeti tiun historian tradukon! Tamen, kiel la alia traduko ŝajnas larĝe uzata, mi aldonas al la artikolo, novan subsekcion kiu entenos la alian version de la preĝo.

Kore --Benedikto85 08:14, 26. Apr 2008 (UTC)

Terura stako

Estas pli ol 5000 bildojn sen kategorioj! OJ...

Nu, unue ni ne permesas bildojn sen ĝusta kategorio. (Mi kontrolas la listo de novaj dosieroj ofte.) Poste ni forigos iom kaj iom.

  • Bildoj nur en la diskuto-paĝa galerio estus foriginda laŭ la nova regularo. (Bildoj laŭ "justa uzo" estu en la ĉefa nomspaco "Artikolo".) Mi nun estas foriganta ĉiujn galeriojn en la nomspaco Artikola_Diskuto. Tio ne estas permesita laŭ la nova regularo.
  • Multaj de tiuj dosieroj estas evidente kopirajtitaj. Ili povas esti forigita du tagojn post averto.
  • Dosierojn ne estas permesita esti sen kategorio. Eventuale ili estos kategoriita aŭ forigita.

Ĝi estos longa procezo. :-( -- Yekrats 17:24, 29. Apr 2008 (UTC)

Ĉu vi povas pruvlegi (kaj korekti) mian novan version de MediaWiki:Uploadtext. Ĝi estos montrita antaŭ ĉiu dosiero estas alŝutita. Dankon... -- Yekrats 19:02, 30. Apr 2008 (UTC)

Literoj g kaj x, ne ĝ

Estimata, kiel ni povas skribi tekston kun literoj g kaj x tiel, por ke Vikipedio automate ne faros literon ĝ? Mi havas tian problemon ĉe artikolo Somera Esperanto-Studado, en ligilo Listo de aliĝintoj (en retadreso ne povas ekzisti literon ĝ!). --Fiskot (diskuto) 12:00, 2. Maj 2008 (UTC)

Kia rapida respondo! ;-) Dankon! --Fiskot (diskuto) 12:06, 2. Maj 2008 (UTC)

Pri portaloj

Thomas,

Kiel mi povas puti novan portalon ĉi tie?

Mi redaktas la portalo pri biologio, kaj ĝi ne estas en la kadro.

Dankon

--Castelobranco 21:47, 3. Maj 2008 (UTC)

Dankon denove, Thomas!--Castelobranco 16:32, 5. Maj 2008 (UTC)

Ŝlosilo (kriptologio)

Saluton, ĉu vi povus restarigi la version, kiun Vikipediisto Marcos forigis, por ke ni vidu ĝin? Kie oni povas vidi, kio estis forigita, ne nur titolon.

Dankon. Nun estas videble, ke la paĝo estis vere skribita fuŝe kaj certe malfacile korektebla. Unufoje dankon al vi por la restarigo. Mi skribis tian tekstonen la paĝon tial, ĉar ne estis videble, kio estis forigita. Se mi do povas peti vin ankoraŭ unufoje forigi ĝin, se vi konsideros tion ĝusta, forigu ĝin. Bonvolu ne koleriĝi, se vi devis pro mi restarigi kaj re-forigi.

Eksteraj ligiloj

Jes, Thomas, mi komprenas! Mi retiris la eksteraj ligiloj al hispanlingvaj artikoloj en la paĝoj: Klaso, Ordo, Familio, Genro kaj Specio.
Sed la eksteraj ligiloj al alilingvaj retpaĝoj (ne al vikipedia artikolo), tiel kiel (fr) Arbre de la vie ankaŭ estas evitindaj?

Dankon!

Castelobranco 06:48, 7. Maj 2008 (UTC)

Helpu kun vandalo

Kara, mi bonvenigis vikipediiston Jlkfr, tamen post momento mi vidis, ke ĝi estas vandalo! Ĝi vandalis ĵus artikolon Pot-en-poto. Se Vi povas, faru ion por ke ĝi ne vandali plu. Mi ne scias kial homoj faras tiel. Ĉu ili enuas?! --Fiskot (diskuto) 15:47, 8. Maj 2008 (UTC)

kastelo/burgo

Atentu, kion vi skribas, ĉar mi nenie asertis, ke en esperanto ne ekzistas vorto "kastelo". Ĉu tiu ruino, kiun vi prezentas kiel kastelo, estas vera kastelo? Tio estas burgoruino. Kerio 14:00, 10. Maj 2008 (UTC)


Saluton! Mi ne komprenas, kial vi amase kreas malplenajn kategoriojn? Kion vi celas per tio? Narvalo 09:52, 19. Maj 2008 (UTC)

Salut'! Bedaŭrinde mi ne povis enredakti (listigi) Radio Libera Eŭropo-n al kategorio: Usonaj radiostacioj, ĵus fare de vi.--Crosstor 08:54, 23. Maj 2008 (UTC)

Dankon, Chappaqua

Dankon por renomi mian artikolon. Mi estas nova al Vikipedio Esperanta, kaj mi ne scias la tradiciojn. Ankaŭ, rakontu al mi se mia gramatiko estas malbona. Mi parolas iom Esperanton. --Jondude11 06:40, 26. Maj 2008 (UTC)

Artikolo Challans

Saluton Thomas

La Vikipediisto:Umberto faris kelkajn ŝanĝojn en Challans, artikolo kiun mi kreis. Li korektis erarojn sed mi ne samopinias kun li. Ĝustadire, mi ne komprenas miajn ortografiajn erarojn. Eble Umberto pravas. Ĉu vi povas kontroli liajn ŝanĝojn kaj diri al mi se ili estas ĝustaj? Amike --Benedikto85 20:38, 29. Maj 2008 (UTC)

Bonvenigo

Koran dankon pro la bonvenigo sur mia diskutpaĝo, Thomas! :-) --Skatoleto 08:46, 11. Jun 2008 (UTC)

Mi konas la problemon kun Internet Explorer. Bedaŭrinde ĝi ne jam estas taŭge solvita (sed mi konsideras ĝin kiel nepre iam solvota). Ĉu vi legis mian mesaĝon en la diskutpaĝo de {{Urbokadro}} ? Mi tie klarigis ke forigo de koordinatoj el apud la titolo estas malriĉigo de WikiMiniAtlaso. Ni nun devas elekti : ĉu antaŭeniri kun WikiMiniAtlaso kiu bonege funkcias kun la plej kontentiga senpaga foliumilo Fajrovulpo, ĉu malantaŭeniri por komplezi al uzantoj de la Jurkrosofta foliumilo kiu bedaŭrinde montras iajn nekapablojn. Certe iam la problemo estos solvita (ĉu flanke de Jurkrosofto, ĉu flanke de WikiMiniAtlaso). Iulingvaj vikipedioj rezignis pri WikiMiniAtlaso verŝajne pro tio.
Sukceson en via ekzamenado ... Cetere mi plezure fizike renkontus vin : ni estas kvazaŭ najbaroj, ĉu ne ? Arno Lagrange @ 17:56, 18. Jun 2008 (UTC)

Saluton Thomas. As far as I can assess, Dosiero:Herbert Bolton.jpg cannot be PD. On en.wp it was uploaded as such, but the source page claims all rights reserved. I have nominated the image for deletion on en.wp. I think it should be deleted here, because there is no valid license for it. The image was most probably created after 1930, so it it not PD-old. Can you please let me know which reason you have to assume it to be in the Public Domain? Amike salutas Siebrand 18:36, 18. Jun 2008 (UTC)

Mi decidis reformi la artikolon pri pola literaturo. Certe enda estas la lingva kaj stila korektado sed mi petas pri kelkaj konsiloj:

  • Ĉu Vi proponus al mi por reverkado iajn indajn ŝablonojn kaj strukturajn ŝanĝojn?
  • Mi esperas ke Vi helpos al mi atenti iajn pli malindajn frazojn. Mi opinias ke la artikolo devas esti faciligita laŭ stilo kaj la oftaj frazoj kaj vortoj devas esti ŝanĝitaj, diversigitaj. Se Vi trovos ian lingvan eraron ne hezitu ĝin korekti- la artikolo estas ja tute malfermita.
  • Mi invitas Vin esprimi viajn proprajn opiniojn. Ja mi esperas ke ĝi fine fariĝu korekta, funkciebla kaj eĉ iome interesa artikolo.

Salutations. --Divi leschi genus amo 20:01, 18. Jun 2008 (UTC)

Traduko

Saluton Thomas

kiel mi povas traduki "auraient pu"? estus povintaj? Dankon pro via helpo! Kore--Benedikto85 19:35, 23. Jun 2008 (UTC)

Mi estas trovinta la respondon danke al Lernu. La bona traduko estas "estus povintaj". Kia facila kaj interesa lingvo!

--Benedikto85 20:23, 23. Jun 2008 (UTC)

Simple gratuli

Ĉar vi jam delonge anoncis sur via persona paĝo vian enoficiiĝon kaj ĉar nun vi skribas, ke vi transloĝiĝas, mi supozas, ke mi povas gratuli vin okaze de via enoficiiĝi kiel polic-estro. Amuze, mia edzino ankaŭ nun studas ion similan kaj ŝia rango -- Oberinspektorin (Superinspektorino) -- estas egala al la statuso de "Polizeikommissar", do, eble simila al la via. Sed ŝi enoficiiĝos ekzakte post unu jaro :) Do, miajn elkorajn gratulojn kaj kun espero pri estonta kunlaboro en Vikipedio! Alaŭdo ۩ 19:49, 29. Jun 2008 (UTC)

Logobildo de la retejo

Mi simple restarigis lastan version de Dosiero:Wiki.png Arno Lagrange @ 16:56, 18. Jul 2008 (UTC)

obteni

En via artikolo pri D. B. Cooper vi plurfoje uzas la vorton "obteni". Mi kredis ke ĝi eĉ ne ekzistas en Esperanto, tamen PIV havas ĝin :

obten/iG (tr) Akiri kiel rezultaĵon; ricevi post klopodo; elpeti.

Mi emas eviti tiajn francdevenajn vortojn dum ekzistas pli komunaj Esperantaj alternativoj : ricevi, akiri, ekhavi. AL @ 17:27, 18. Jul 2008 (UTC)

Peto pri helpo

Kara Thomas, eble vi povas helpi, ĉar mi ne povas. Elkagye skribis: Mi dankas ke vi perfektigis mian artikolon pri la budapeŝta Muzeo pri Teksaĵ- kaj Vestaĵindustrio. Ankaū mi volis alŝuti kelkajn fotojn sed kiam mi provis ĉi tio mesaĝo estis (kaj estas ankaŭ nun) legebla:

"Vi ne havas sufiĉe da redaktorajtoj por tiu paĝo. La ago petita de vi estas limigita al la uzantoj en unu el la grupoj Aŭtomate konfirmitaj uzantoj, Administrantoj."

Ĉu mi fuŝis iom? Mi antaŭe registris min en la esperantan varianton de Vikipedio. Mi dankos se vi povas helpi min. --Elkagye 06:10, 21. Jul 2008 (UTC

DANKEGON! Punktor 07:02, 21. Jul 2008 (UTC) PS La menciita artikolo: Muzeo pri Teksaĵ- kaj Vestaĵindustrio en Budapeŝto

Ĉu mi fuŝis iom?

Kara Thomas,

Mi dankas vian saluton en mia vikipediista paĝo. Kiam mi alŝutis mian unuan esperantan artikolon pri la Muzeo pri Teksaĵ- kaj Vestaĵindustrio en Budapeŝto mi volis alŝuti ankaŭ kelkajn fotojn sed kiam mi provis ĉi tio mesaĝo estis (kaj estas ankaŭ nun) legebla:

"Vi ne havas sufiĉe da redaktorajtoj por tiu paĝo. La ago petita de vi estas limigita al la uzantoj en unu el la grupoj Aŭtomate konfirmitaj uzantoj, Administrantoj."

Ĉu mi fuŝis iom? Mi antaŭe registris min en la esperantan varianton de Vikipedio. Mi dankos se vi povas helpi min.

(Se vi visitas ĉi tion artikolon vi vedos unu foton. Ĉi tio estas alŝutita ne de mi sed de Punktor kiu perfektigis la artikolon.) -Elkagye 06:10, 21. Jul 2008 (UTC)

DANKON! Mi provos alŝuti post alkunaj tagoj. --Elkagye 11:48, 21. Jul 2008 (UTC)


National Center for Biotechnology Information

Bonjour, l'aticle peut-il ainsi modifié servir d'ébauche ? Dankon. Merci beaucoup pour la correction.

forigo

Saluton, ĉu vi povus forigi ankaŭ paĝon nomata Chfang, kiu estas plena de aziaj literoj. Vidu mem. Kerio 07:18, 2. Aŭg 2008 (UTC)

Dankon

Vi disparigis miajn embarasojn, dubojn koncerne la kategoriojn kaj tiu estas agrabla sento. Zetey, 6:45 22 Aŭg. 2008 (UTC)

Brazilaj fotistoj

Merci pour votre correction...
Cordialement, Jatayou 10:29, 22. Aŭg 2008 (UTC)

Via paĝo

Mi kreis paĝon pri vi, vd Thomas Guibal. Se estas io aldonenda, bv aldoni. Kerio 07:03, 24. Aŭg 2008 (UTC)

Nu, kion mi faru. Se vi opinias ĝin forigenda, mi povos fari nenion. Mi kreis ĝin tial, ĉar ankaŭ vikipedia farado estas laboro por Eo. Ne ĉiu estas estrarano, ne ĉiu estas prezidanto aŭ prezidinto de ia Eo-organizo, eble vi estas prezidonto de io.   Kerio 07:58, 24. Aŭg 2008 (UTC)
Saluton Thomas, jes ja, vi ne estas estro de ia grava Esperanto-organizo, vi ne skribis gravajn verkojn. SED vi kiel administranto kaj daŭra kontribuanto estas nepre necesa ero de la plej bona kaj plej grava enciklopedio de Esperantujo nuntempa! Kiel povus havi Vikipedio sian lokon en Esperantujo sen homoj kiel vi? Do la artikolo ne estas "honoro" sed simple necesas. La demando "kiuj homoj funkciigas Vikipedion" rajtigitas, do ankaŭ ia respondo rajtas, sed sen profundiĝo en "Komunuma Portalo". Cetere mi opinias: 1. por eviti amason de "memprezentadoj" de uzant(et)oj, oni starigu kelkajn kondiĉojn, ekz.: estri administranto aŭ havi aliajn meritojn similajn. 2. krei novan ketegorion por tiuj ĉi artikoloj, por ke oni vidu, ke temas pri merita vikipediisto Esperanta. Amike Punktor 11:15, 24. Aŭg 2008 (UTC)
Ekzistas Kategorio:Vikipediistoj kun artikoloj en kiu listiĝas ĉiuj artikoloj al kies diskutpaĝo oni aldonas {{Vikipediisto kun artikolo}}. En alilingvaj vikipedioj tiaj memprezentaj artikoloj estas draste kaj senkompate forigitaj. Ke ekzistas artikoloj pri iuj aktivaj Esperantistoj kiuj ankaŭ partoprenas la Vikipedion estas preskaŭ akceptebla kvankam diskutebla. Krei vikipediajn artikolojn pri homoj kies sola merito estas naskiĝi, esperantiĝi kaj partopreni en Vikipedio riskas rididingi la Esperantan Vikipedion. Uzulpaĝo sufiĉas por tiaj sinprezentoj. Arno Lagrange @ 12:42, 24. Aŭg 2008 (UTC)

dankon

Dankon pro via respondo en mia diskutopaĝo, kiun mi bedaŭrinde nur ĵus rimarkis. Mi ne uzis Wikipedia inter ricevi ĝin kaj ricevi la postan mesaĝon, kaj kiam la sistemo diris ke mi havas nova(j)n mesaĝo(j)n, mi ne remarkis ke mi havas pli ol unu. Nu, mi nun respondis en la diskutejo. Alan012 16:24, 28. Aŭg 2008 (UTC)

nova ĉefpaĝo

Saluton Thomas, vidante, ke vi redaktas novan paĝon por ĉefpaĝo, mi demandas, ĉu mi povas iel helpi vin. Kerio 09:08, 30. Aŭg 2008 (UTC)

Saluton Thomas, vidante, ke vi jam finredaktis la novan paĝon por la ĉefpaĝo, mi demandas, kiam ĝi aperos sur la ĉefpaĝo? Estus utile meti ĝin tien ol atendi eventualajn diskutojn, kiuj eble venos, eble ne venos. La nova paĝo estas pli bela ol la nuna. Ni provu tion eĉ sen diskuto por kelke da tagoj. Se estos nenia kritiko rilate al ĝi, ni povas lasi ĝin tie kaj de tempo al tempo korektadi, plenigi aŭ aldoni la subpaĝojn, ĉu ne? Kerio 05:40, 31. Aŭg 2008 (UTC)
Por igi la baloton pli legebla, mi forigis vian subskribon sub la tabelon. Gravas nur scii kiu balotis, kaj ni adicios la rezultojn. Arno Lagrange @ 12:40, 6. Sep 2008 (UTC)

Saluton, mi legas la artikolon de la semajno kaj ĝi estas tiom zorge prilaborita, ke mi tute nenion volas tuŝi, sed rimarkis ion kion vi eble plibonigos, kvankam detalete. Ĉe Rolantaro fine de 2a paragrafo, ne estus duarangaj? Ĉe Direktado (kial ne Reĝisorado?) komence de lasta paragrafo "fabrikita" nuancas farita en fabriko, ĉu ne? ĉu ne pli bone realigita aŭ simile? Ĉe Readaptoj komence de 2a paragrafo familiara, kvankam PIVa ne tute kongruas kun la PIVa signifo senceremonia, eble oni volas diri nur familieca aŭ kutima aŭ io simile. Mi pardonpetas pri tiom detalaj sugestoj, sed kiam mi vidas tioman perfektan artikolon mi deziras iome kontribui.

Krome mi bedaŭras, ke spite tiom precizaj artikoloj prikinaj, la ĝenerala artikolaro pri kino iom lamas. Mi tute ne estas fakulo, sed ĉar mi klopodas bluigi la ruĝajn ligojn de la Ideografia vikiarbo, tie mi vidis ke ne estas artikolo pri sonkino (ĉu eble laŭ alia nomigo?) aŭ tiu pri muta kino ne estas tiom perfekta. Mi tute malfakulo ĵus tradukis tiun de Projekciilo kaj eĉ tute ne scias pri kio temas ĉe Multiplikacia filmo, ĉu vi scias ion pri tio? Eble jam ekzistas laŭ alia nomigo.--kani 15:45, 30. Aŭg 2008 (UTC)

Bildoj

Kara Thomas, dankon pro via laboro pri la helpo-paĝo de bildoj! Por via informo, mi elangligis kelkajn "magiajn vortojn". Tamen, mi ne jam tradukis ĉion. Aŭ la angla aŭ Esperanta funkcios por la jenaj:

  • right = dekstra
  • left = maldekstra
  • center = centra ("meza" eble estus pli bona)

Ankaŭ, vi povas eniri la Esperantlingvajn tradukojn en la supra ligilo, aŭ informi min pri sugestojn kaj mi povas aldoni tradukojn. Dankon! -- Yekrats 10:13, 31. Aŭg 2008 (UTC)

Ankoraŭ pri bildoj. Mi klopodas sekvi viajn indikojn, nome

2) Se vi trovas bildon jam ekzistantan en la angla Vikipedio, unue kontrolu ĉu ĝi ankaŭ estas en la Komunejo aŭ ne. Se ne, kopiu la kopirajt-ŝablonon de la angla (ĉu publika havaĵo, GFDL...) kaj menciu la fonton (http://en.wikipedia.org/wiki/Image:xxx). Do, mi ĵus tradukis la anglan artikolon Sapsucker kiel Sevsuĉuloj. Plej ofte la bildoj en la dekstra tabelo aperas videblaj, sed ne ĉi tie. Do, el viaj indikoj mi komprenas ke tiu ĉi bildo ne estas en la Komunejo, ĉar male aperus videbla. La unua paŝo estis farita per supozo. Sed pri la dua "kopiu la kopirajt-ŝablonon de la angla" mi ne certas, mi malfermas la bildon kaj en redaktopaĝo "edit this page" mi trovas Ŝablono:PD-USGov-Interior-FWS; se mi ne eraris en la dua paŝo kion mi davas fari nun? Mi tute nekomprenas kion signifas "menciu la fonton". Menciu kiun fonton? Kien? Mi esperas, ke vi havos tempon iam por respondi kaj mi iam eklernos moviĝi inter bildoj. Vere por precizaj paĝoj bildoj estas necesaj. Kaj mi ne celas nur tiun precizan paĝon, sed la lernadon. Dankon.--kani 22:19, 4. Sep 2008 (UTC)

Mi klopodis sekvi viajn indikojn. Mi elektis la 1an eblon, ĉar la 2an ne taŭgas, ĉar temas pri diferenca bildo kun alia specio, sed taŭgos en aliaj kazoj. Por la 1a eblo mi scias alŝuti bildojn nur de mia komputilo (eĉ se ili venas el aliligvaj vikipedioj) sed tio maltaŭgas ĉar la komputilo ŝanĝas la nomon de la dosiero. Do, mi dubas ĉu mi bone faris. ĉu?--kani 23:17, 5. Sep 2008 (UTC)

Demando pri bildoj

Unue, dankegon pro via bonveno! ;-)

Due, mi estas skribanta la sekvan paĝon: http://eo.wikipedia.org/wiki/RF_Online En la sekcio "Kiel komenci ludi" mi volas meti fotojn kiujn mi faris dum mi registriĝis en la oficiala retpaĝo de la ludo. La demando estas, kiel mi faris tiujn "fotojn", ĉu mi rajtas meti ilin en la artikolo, aŭ kiel ili estis faritaj en la oficiala retejo mi devas peti permeson por uzi ilin?

Saluton!

Saluton, Thom! Mi estis forgesinta pri kia genia kontribuanto vi estas. :-) Pardonu min pro tiu ŝtelo de tempo. Koran saluton kaj ree al la laboro! -- Fernando Maia Jr. 12:01, 9. Sep 2008 (UTC)

Resaluton, Thom! Dankon pro la indiko, mi voĉdonis. Tre plaĉas al mi via propono, kaj mi pensas ne taŭgi la kaŝebleco aŭ almenaŭ la defaŭlta kaŝiteco. Cetere, ĉu mi legas en via bildo pri la suba kampo "Pri *la* Vikipedio" (en Vikiejo)? Ĉu plibona ne estus "Pri Vikipedio"? Amike, Fernando Maia Jr. 17:13, 9. Sep 2008 (UTC).

You may wish to watchlist this page; the user has been reverting spam removals across many wikis. The page may need to be protected or the user blocked to deal with this. Thanks for your attention. Mike.lifeguard | @meta 22:27, 10. Sep 2008 (UTC)

I forgot to link to the discussion: m:Talk:Spam blacklist#Jon Awbrey and JonAwbrey. Mike.lifeguard | @meta 00:07, 11. Sep 2008 (UTC)

Bonjour Monsieur Thomas Guibal, s'il vous plaît vous pouvez corriger quelque chose de cet article? Je vous remercie en avance--Lodewijk Vadacchino 13:34, 12. Sep 2008 (UTC)

Angla-paŭhatanaj militoj

Sal, Thomas! Mi ne certas, mi kontrolos vespere. Amike, Bea 13:00, 16. Sep 2008 (UTC)

Do, vi pravas, mi tuj korektos. Ĉu vi regas iom la germanan? Se jes, bv legi la lastan tekston sur mia diskutpaĝo. Ŝajnas, ke ekzistas regulo por kopii artikolon el alilingva vikipedio kun la tuta historio antaŭ ol traduki ĝin... Ĉu vi povas fari tion pri la artikolo Tractatus de Purgatorio Sancti Patricii? Mi havas kopion, do povos poste modifi ĝin al la ĝusta versio. Antaŭdankeme, --Bea 07:23, 17. Sep 2008 (UTC)

Silezio

Vi pravas. Dankon kaj mi pardonpetas. :) Timpul 14:24, 17. Sep 2008 (UTC)

Intervikioj de kategorioj kaj ŝablonoj

Saluton Thomas, dankon por via aldono de la intervikioj por Kategorio:Konstruaĵoj en ... Mi mem ne povas fari ĉion, ŝablonigi paĝojn de multaj temoj (muzikaj artistoj, aktoroj inkluzive de erotikaj aktoroj aŭ modeluloj, artistoj, esperantistoj, monda heredaĵo, religiaj konstruaĵoj...), serĉi kaj aldoni la intervikiojn al kategorioj ks. Ĉu vere ĉi tie ne troviĝus iu alia vikipediisto, kiu helpus min almenaŭ en io? Kerio 07:42, 19. Sep 2008 (UTC)

La ĉefpaĝo

Nun formale via propono estas klare ratifikita. Mi ekstudis kiel enmeti ĝin anstataŭ la nuna ĉefpaĝo, sed estas problemo ĉar vi verkis ĝin sen eĉ unu ŝablono, tio signifas ke ĉar la paĝo estas protektita, nur administrantoj povas redakti ĝin. Mi sugestas rekonstrui ĝin per ŝablonoj tiel ke la strukturo estos protektita kaj ŝanĝebla nur de administrantoj sed ke la enteno estos en ŝablonoj redakteblaj de ensalutintaj uzuloj. La elmontrita rezulto estos tute sama kiel en via propono. Arno Lagrange @ 07:58, 21. Sep 2008 (UTC)

Okazis tre formala baloto post tre longa diskuttempo. Mi proponis voĉdonon por detalaj aspektoj. La balotintoj esprimiĝis nur pri proponoj, ne pri ties detaloj. Konklude via propono estas plene akceptita, eĉ se unu uzulo malŝatas "la bildon de la tago". Do bonvolu ne prilabori novan projekton por komplezi unu uzulon dum plejmulto klare aprobis unu difinitan montritan proponon. Cetere en via alternativa projekto malaperis la sekcio pri aliaj lingvoj kaj reaperis la sekcio "pri ĉi tiu paĝo". Mi ĵus kreis kategorion Kategorio:Ŝablonoj por la ĉefpaĝo kaj eklaboras pri ŝablonigo de via propono. Vidu miajn kontribuojn. Arno Lagrange @ 08:54, 21. Sep 2008 (UTC)
Aliaj diskutoj povos okazis poste, sed momente ni tuj agu por efektivigi la decidataĵon. AL @ 09:00, 21. Sep 2008 (UTC)
Mi ekkonstruis la novan paĝon per ŝablonoj, sed nun mi volas iom profiti de la suno Arno Lagrange @ 12:58, 21. Sep 2008 (UTC)
Nun eknoktiĝas. Mi revenis antaŭ mia komputilo kaj plu pretigas la paĝon. Kalle Kniivilä, redaktisto de Libera Folio demandis min kiam la nova ĉefpaĝo aperos. Li jam aperigis informon en Libera folio. AL @ 18:10, 21. Sep 2008 (UTC)
Mi enmetis la novaspektan paĝon (vian proponon elmontritan per ŝablonoj) kiel Ĉefpaĝo kaj mi arkivigis al antaŭan por ke ni povu rerigardi ĝin poste Arno Lagrange @ 20:55, 21. Sep 2008 (UTC)
Gratulegon pro la nova ĉefpaĝo ! Punktor 09:51, 22. Sep 2008 (UTC)

Bv atenti Vikipedio:Diskutejo#New_Main_page. Mi ne scias kie estas la ĝusta loko por mencii atribuon de aŭtoreco. Arno Lagrange @ 20:59, 22. Sep 2008 (UTC)

Burgenland

Salut' Kara Amiko! La problemo esta pli granda. Laŭ mia plano mi preskaŭ (ne tute) finlaboros Burgenland, kiu estos malpli, ol 200 da komunumoj. Tuta Aŭstrio estas tro granda por mi. Antaŭ ol komenci tion mi trovis tie iom da komunumoj el Burgenland kaj nature el Aŭstrio. En Burg. troviĝas

  • unusola urbo Eisenstadt (en Aŭs. 72), kiun mi ne trovis en via listo
  • komunumoj urborajtaj resume ĉ. 11, ekzemple Mattersburg, kiuj havas apartan kategorion (en Aŭs. ĉ. 40, ili listiĝas en la germana lingvo)
  • kampurboj aŭ laŭ hungara senco grandvilaĝo almenaŭ triono de Burgenland, pri ili mi tute ne trovis liston, en la aliaj lingvoj estas malsencaj uzoj
  • vilaĝoj

Pri kampurboj kaj vilaĝoj mi faris nur 1 kategorion. Sincere:--Crosstor 09:16, 21. Sep 2008 (UTC)

Saluton kaj dankon pro la laboro pri geografio aŭstria. Mi ege bedaŭras, ke mi NUN ne havas tempon por tiu ĉi. Sed mi estas kontraŭ "Kategorio: Komunumoj urborajtaj de Aŭstrio". Kial ne lasi la solvon: "Kategorio:Urboj de Aŭstrio" kaj "Kategorio:Komunumoj de (federacia lando, ekz. Tirolo". Mi pensas, ke Aŭstrio estas tro malgranda por pli vasta maniero. La menciitaj 2 kategorioj estas senchavaj kaj sufiĉas, mi opinias. Koran Dankon, Punktor 10:28, 21. Sep 2008 (UTC) PS Mi timas pri tute malplenaj kategorioj, ĉar nun nur 1 vikipediisto el Aŭstrio regule redaktas, kaj ree: Aŭstrio malgrandas!
Bv. vidi Vikipediista_diskuto:Crosstor#Burgenlando, dankon - Punktor 15:12, 27. Sep 2008 (UTC)

Saluton Thomas, Ekzistas diferencoj gravaj kaj ĝis nun ne solveblaj inter Crosstor kaj mi rilate al la nomado de kategorioj de komunumoj en Aŭstrio. Bonvolu vidi supren kaj 1. Vikipediista_diskuto:Crosstor#Burgenlando 2. Vikipediista_diskuto:Punktor#Komunumoj kaj 3. Vikipediista_diskuto:Punktor#Burgenlando_2. Mi sincere timas, ke ekzistos grava problemo se unueco de tiuj ĉi artikoloj ne realigos. Do mia demando: Kiel solvi la problemon ? Ĉu tasko por la Diskutejo ? Koran dankon, Punktor 14:48, 29. Sep 2008 (UTC)

Subportalo por redaktantoj

Saluton,

gratulojn pro via laboro pri la nova ĉefpaĝo. Mi tre ĝojas pro la evoluo!

Mi nur demandis min kial ne aperas ligilo al la redakta subportalo

http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Redakta_subportalo

Mi tie aldonis liston de vikipediaj asistantoj: homoj pretaj helpi aliajn pri io konkreta. Iu ŝajne forigis mian liston, estas bedaŭrinda afero. Ĉu vi pensas ke indus aldoni "vikipediaj asistantoj", ekz. ĉe la sekcio Vikiejo - Helpo?

Estime,

Yves Nevelsteen 15:57, 21. Sep 2008 (UTC)

Ok

Could you give me the direction of any Esperanto-course on the Net in Spanish, please?

La lasta artikolo ke mi havas fari, ĉu vi povas korekti? Mi ne havas bona nivelo kaj mi ne entendas tre bone la aglutino. --Chabi 18:37, 23. Sep 2008 (UTC)

"estis" aŭ "estas" ?

Saluton Thomas,

Plurfoje mi konstatis ke vi ŝanĝis, pri homoj ne plu vivantaj, "estas" per "estis" (ekz. franca profesoro, ktp). Fakte, komence, mi pli emis fari tion. Sed mi oftege konstatis ke la plej kutima uzata formo estas... "estas". Ekz. pri Louis Pasteur : "Li estas franca sciencisto, pioniro de la mikrobiologio." Do, eĉ se ne tute konvinkita, mi faris same.

Fakte mi eĉ pli emus fari kiel "Larousse universel" pri Pasteur :

"xxx, savant, biologiste français, né à Dole, m. à Villeneuve-l'Etang (Seine-etOise) (1822-1895). Il effectua..."

La ĉefa afero estas en tio ke ĉiuj kunlaborantoj sciu kiel fari.

Amike.

Henri

kategorio iom fuŝa

Salut' Amiko! Mi profitas vian helpemon el via lasta mesaĝo, bonvolu iomete fari pli konforma mian laboraĵon. Mi volis fari imponaĵon kaj mi redaktis la kategorion, kaj iĝis fuŝaĵo, ne konforma al Vikio. Ŝajnas, oni devas fari 2 el tio. Klaku al Kolut kaj sube vi vidos la kategorion, klaku tion. La dua parto estas bona, ne timu pri la grandeco, ekzemple sama en Rumanio konsistas el 4200, laŭ la aboco-helpilo oni trovas tuj ĉion. Pri la supra parto vi mem decidu! Danke --Crosstor 06:06, 26. Sep 2008 (UTC)

Bildo de la tago

Mi pretigis {{Bildo de la tago}} por pli facile aldoni bildojn. Mi jam aldonis kelakajn ĝis 2-a de oktobro + astronomiaĵojn ĉiun dekan tagon ĝis 10-a de novembro. Kunlaboremuloj aldonu pliajn. Mi iom stulte ligis la bildon de la tago al la jaro,kio devigos aldoni ĉiutage bildon, dum se mi forlasintus la jaron, nipovus trenkvile havi liston de nur 366 bildoj, kaj renovigi ilin por ne nepre havi ĉiujare la saman bildon en la sama tago. Mi povas ankoraŭ ŝanĝi tion. kion vi opinias, ĉu ne pli simple sen la jaro ? Arno Lagrange @ 08:46, 26. Sep 2008 (UTC)

Mi rimarkis ke vi jam dufoje ŝanĝis la parametron larĝeco ĉe {{Bildo de la tago}} . Ĉu ne estus pli oportune havi kroman parametron {{Bildo de la tago/larĝeco}} kiu defaŭlte estus 350 kaj laŭbezone povus esti ŝanĝita al alia valoro ? Arno Lagrange @ 06:54, 7. Okt 2008 (UTC)

Antarctique

Bonjour Thomas,

Félicitations pour ton travail sur l'Antarctique. Il semble que tout soit encore à faire ici, c'est motivant. N'hésites pas à me contacter ainsi que le projet consacré sur :en si tu as besoin d'aide sur le thème.

Cordialement. Like tears in rain 14:07, 27. Sep 2008 (UTC)

Absolument, wikiconcours oblige, j'ai de mon côté fini William Speirs Bruce — c'est une des raisons qui m'ont envoyé ici d'ailleurs, avec les interwikis eo qui fleurissaient — et je suis passé à l'expédition Discovery et Nimrod. J'ai aussi ébauché l'expédition Southern Cross que je garde en stock. Bref, une série d'AdQ en perspective. Courage. Like tears in rain 15:56, 27. Sep 2008 (UTC)

Saluton

Vi havas retmesaĝon. Dankon! Agorist 16:14, 27. Sep 2008 (UTC)

Artikolo Challans

Saluton Thomas

Mi havas demandon pri la uzo de esperanta akuzativo kun netradukeblaj vortoj, ekzemple kun la propra nomo "Challans". Ne ekzistas traduko esperante. Se mi devas uzi la akuzativon kun tiu vorto, kiel mi povas diri? Challanson? Challansen? Challans-n. Ĉu mi rajtas traduki ĝin, (ekzemple : Ŝalanso)? Mi ne vere scias kaj mi ne trovis la respondon sur la interreto. Amike --Benedikto85 14:44, 11. Okt 2008 (UTC)

Sarpang kaj Björn Bjelfvenstam

Kara Thomas, mi aldonis kelkajn faktojn kaj esperas ke nun alemenau temas pri ĝermo. Interese ke en la sveda kaj angla vikipedio estis same mallonga au eĉ pli mallonga. Do la informoj en la Esperanto-vikipedio nun estas la plej bonaj. --Esperantst 19:42, 17. Okt 2008 (UTC)

Dankon pro via helpo!

Saluton Thomas, mi vidis ke vi kelkfoje enmetis fotojn al miaj artikoloj. Pro tio mi kore dankas. Ankoraŭ estas enigmo por mi kiel fari. Multajn artikolojn mi transprenas el aliaj vikipedioj kie jam estas foto, sed se mi transprenas la ligon la foto de aperas en la Esperanto-Vikipedio. La saman problemon mi havas rilate al ŝablonoj, ekzemple estas ŝablonoj pri la alĝeraj politikistoj kun la nomo en la araba, sed mi ne scias kiel transpreni. Se vi emas vi povus klarigi al mi. Amike, Martin.--Esperantst 04:32, 26. Okt 2008 (UTC)

Uzo de bildoj

Saluton, Thomas.

Kiel vi rimarkis, mi estas produktanta paĝojn pri Rat-Man. Mi kutime uzas materialon kiun mi trovas en la itala versio, kaj ĝin tradukas. Por plibonigi la paĝojn, mi ŝatus alŝuti bildojn de la roluloj. En la italaj paĝoj, tiuj bildoj ekzistas laŭ la permeso de la aŭtoro, kiu ĝin donis por uzo en Vikipedio. Do, mi taksis utile alŝuti tiujn fotojn al Commons, sed ŝajne la informoj pri la licenzo en la itala versio ne kongruas tiujn de Commons. Ĉu vi scias/povus indiki al mi ĉu oni rajtas alŝuti tiajn bildojn, kaj kiel (kaj ĉu rekte al esperanta vikipedio, aŭ al Commons por plua uzo)?

dankon, --Joliejoker 15:07, 26. Okt 2008 (UTC)

Redundo

Saluton Thomas, mi uzis en paĝo pri deteriga kaj alteriga vojo vorton redundo, sed mi ne estas certa, ĉu ĝi respondas al franca fr:Arrondi (ekz.  ) kaj aliaj lingvoj tie ligitaj. Ĉu vi povus korekti ĝin, se ĝi estas malĝuste uzita? Dankon. Kerio 19:44, 26. Okt 2008 (UTC)

Mi eliris el la hispana es:Redondeo tie indikita. Kerio 19:50, 26. Okt 2008 (UTC)

Alinomado

Saluton Thomas, ĉu vi povis realinomi prunobrandon je slivovico? Dankon. Kerio 17:06, 27. Okt 2008 (UTC)

Forigoj

Saluton Thomas, se mi alinomos la kategoriojn en Kategorio:Monda heredaĵo laŭ landoj al novaj nomoj, kie la landoj ne estos skribitaj en krampoj, sed en formo de Kategorio:Monda heredaĵo en lando, ĉu vi forigos la estontajn suprefluajn kategoriojn? Kerio 05:29, 28. Okt 2008 (UTC)

La restoj de kategorioj pri la monda heredaĵo volas esti forigitaj. Ili estas vicigitaj proksime de elĵeta truo eksteren. Tie estas ankaŭ pluaj alinomitaj kategorioj. Kerio 13:02, 28. Okt 2008 (UTC)

jacques Piccard

Saluton Thomas.

Dankon pro la korektoj fare de vi en la nova artikolo pri Jacques Piccard. Tamen,mi malkonsentas kun la anstataŭigoj de "naskiĝis" kaj mortis per "n." kaj "m.". Oni ne devas forgesi ke iuj novaj vikipediistoj estas ankaŭ novaj esperantistoj kiuj lernadas la lingvon, legante artikolojn de Vikipedio. Tial, mi pensas ke ni ne devus uzi (kaj misuzi) troajn mallongigojn. Ĉu vi konsentas? Kore --Benedikto85 09:20, 2. Nov 2008 (UTC)

Taksonomio

Saluton Thomas, dankon por via sciigo, kiun mi kontaktu pri la Taksonomio, sed mi kontaktos neniun, ĉar kaj Maksim kaj Yekrats scias pri la tradukado de ŝablono Taksonomio. Ili ambaŭ balotis por la tradukado. Kerio 12:54, 2. Nov 2008 (UTC)

Anstataŭigi salutnomon

Saluton Thomas

Mi ŝatus ŝanĝi mian salutnomon anstataŭigante Benedikto85 per simple Benedikto. Kiel mi devas fari?

Alie, en la Artikolo de la semajno, mi voĉdonis kontraŭ Marie Marvingt, la artikolo skribita de Henriko klarigante miajn kialojn, ĉar vi pravas : la aludo fare de henriko estas ofenda. Vi devas uzi firmecon kontraŭ ĉiuj kiuj ne komprenas ke la redaktado de Vikipedio estas komuna projekto kie la respekto estas fundamenta. Dankon pro via ĉiutaga laboro kia administranto. Amike --Benedikto85 15:10, 7. Nov 2008 (UTC)

Ŝablonoj... kie kaj kiel?

Saluton, Thomas.

Ĉu laŭ via scio ekzistas listo/paĝo de jam ekzistantaj ŝablonoj? Kie mi povus trovi ĝin? Mi deziras krei ŝablonon por la bildrakonta sekcio, sed unue mi bezonas vidi ĉu jam ekzistas io kiu povus same utili, aŭ kiu povus esti uzita kiel parto de la nova...

Dankon, --Joliejoker 21:50, 12. Nov 2008 (UTC)

Forigi...

  • (eo) mi vidis ke vi forigis miaj paĝojn... Vi povas ekspliki min kial ? Kiu regulon mi malobservis ? mi ne comprendas... La ili paĝojn devas esti enciklopedia ?
  • (fr) j'ai vu que vous avez effacé les 2 sous-pages que j'ai créé... Pourriez-vous m'expliquer pourquoi les a-t-on effacés ? Quelles règles ai-je enfreint ? Je ne comprends pas...

Amicalement, Amike

--Jagŭar 18:09, 15. Nov 2008 (UTC)

  • Merci beaucoup :)

--Jagŭar 18:32, 15. Nov 2008 (UTC)

bildoj en Vikipedio

Saluton Thomas, tre koran dankon ke vi jam preparis la shablonon kaj la bildon. Mi tamen ankaŭ ŝatus scii kiel fari tion. Intertempe mi havas amason da bildoj meksikaj urboj kaj estonte certe volus enmeti pliajn, do mi devus scii kiel fari. Ĉu estas tre malfacile por vi klarigi la paŝojn kiujn mi devus fari? Amike, --Esperantst 15:39, 18. Nov 2008 (UTC) / Mi jam trovis la solvon (unua provo che Teotiŭakano), dankon! --Esperantst 16:12, 18. Nov 2008 (UTC)

Igu uzantojn reviziantoj

--Arno Lagrange @ 21:13, 18. Nov 2008 (UTC)

"fruktarberoj"

Saluton!

La vorto "fruktarberoj" estis tamen en nur unu artikolo Avesnes-sur-Helpe, kiun mi jam korektis. Mi serĉis la vorton per la serĉa ĉelo maldekstre. Maksim 19:17, 20. Nov 2008 (UTC)

ADLS

Pardonon pro la rimarko sed en la ADLS, vi voĉdonis kontraŭ Marie Marvingt kaj por Atenco kontraŭ JFK. Ĉu tio ne estas stranga? Mi konscias ke Vikipedio ne povas funkcii kiel demokratio sed mi pensas ke oni ne devus rajti voĉdoni dufoje en la sama balotado. Tio estas nur mia persona vidpunkto.

Kore

--Benedikto85 18:19, 21. Nov 2008 (UTC)

Se ĉiu propono de la paĝo ADLS estas konsiderata kiel aparta baloto, nu mi komprenas kial vi voĉdonis kontraŭ Marie Marvingt kaj por la dua propono. Mi nekonis tiun vikipedian regulon. --Benedikto85 18:50, 21. Nov 2008 (UTC)

Dankon, Thomas, ...

... pro viaj ĉiam fidelaj aldonoj, plibonigoj, kompletigoj. Mi jam multe lernis, observante kiel vi kion faras. Vi tre helpis al miaj unuaj paŝoj kaj estas pacienca instruisto. Pardonu, se mi ankoraŭ foje eraras pri la redaktaj kutimoj kaj reguloj. Amike Helga Schneider

Émile Masson ne estis esperantisto

Saluton Thomas. Vi aldonis la bretonan verkiston Émile Masson inter la "Francaj esperantistoj". Tio estas malvera. Mi mem ne konsideras ke li estas tia pro tio ke li esprimiĝis favore kaj subtene al Esperanto (li momente hezitis inter Esperanto kaj Ido...) — kiun li ne lernis kaj, do, ne praktikis. Se oni farus tiel, mi mem havas centojn da nomoj de famuloj, kiuj faris pli ol li por Esperanto kaj kiujn oni povus konsideri laŭ tiu nura kriterio kiel esperantistojn, i.a. Romain Rolland (kiu estis honora prezidanto de la 2a kongreso de SAT en 1922, Albert Einstein en 1923). Estus ankaŭ Leo Tolstoj, Jules Verne, Élisée Reclus, Bertha von Suttner, Maksim Gorki, Abdu'l-Baha, la 42 francaj sciencistoj ( http://www.esperanto-sat.info/article214.html pri kiuj mi projektas iam esplori kaj skribi), kiuj subskribis esprimdeziron favore al Esperanto en 1924, Vinoba Bhave, la franca prezidento Vincent Auriol, ktp, ktp.--Henriko 05:41, 22. Nov 2008 (UTC)

Troloj

Saluton, vi reviziis la artikolon pri Interretaj troloj. Sed ĉu vi komprenis la lastan frazon? Se jes, ĉu vi povas revortumi ĝin, tiel ke ĉiu komprenu? Dankon! PaulP

==Gott mit uns" Saluton Thomas. Vi modifis la kategorion "Historio" kaj ŝanĝis ĝin al "Historio de Germanio" sed fakte ne temas en tiu artikolo nur pri Germanio; estas ankaŭ menciitaj en ĝi Svedio kaj la Romana imperio, kaj mi intencas kompletigis tiun bazan artikolon sed pro alia ekstrema urĝaĵo http://www.ipernity.com/blog/32119/110840 mi devis prokrasti tion. Fakte ĝi estas la formo plej konata : itala filmo havas tiun titolon, kaj ĝi estas la devizo, en la franca, de la 2a Régiment de Tirailleurs Algériens. Mi celis per tiu artikolo pravigi ligilon al la artikolo pri Jean Bacon.--Henriko 08:53, 28. Nov 2008 (UTC)

Kani

Saluton, kara Thomas. Aquiyomismo ne ekzistas, estas mi, Kani, kiu klopodis krei konton nur por la hispanlingva Vikipedio. Mi ne sciis, ke eblas uzi la saman por diversaj versioj. Nun tio ne necesos kaj mi ne uzos tiujn konton kaj enirejon en la esperanta Vikipedio. Ĉu oni povas uzi ĉiam la saman konton, pasvorton kaj enirejon por eldoni en alilingvaj vikipedioj? Kani--80.37.214.159 11:11, 28. Nov 2008 (UTC)

Bonjour à toi! est-ce que j'ai aidé le Wikipedia en français pour cet article, s'il vous plaît tu pourrais l'aider peu? Le Français est la langue meilleure jusqu'à présent. Remercie-te en avance!--Lodewijk Vadacchino 12:06, 3. Dec 2008 (UTC)

Bonsoir et bonne fête à toi! Je t'écris pour te demander de nouvel aide pour cet article. Si s'il vous plaît tu peŭ écrire quelque chose en plus. Dans l'attente je te remercie en avance!--Lodewijk Vadacchino 19:32, 8. Dec 2008 (UTC)
Je suis son ami. ça va alor, je t'aiderain en le proche! Merci bien!--Lodewijk Vadacchino 20:06, 8. Dec 2008 (UTC)

Helpeto por la suprasoraba vikipedio

Saluton, Thomas. Ĉu vi eventuale emus helpeti al la malgranda suprasoraba vikipedio per proponoj por la bildo de la semajno. Se jes, vi povas meti la proponojn en esperanto en la paĝon hsb:Wikipedija:Wobrazy tydźenja. La novaj proponoj estas metataj je la fino de la tabelo. Sed vi povas komenci novan tabelon, ĉar ja komenciĝis nova monata. Poste mi tradukos viajn proponojn soraben. Dankon. Kore --Tlustulimu 19:19, 3. Dec 2008 (UTC)

Bildo de la tago

En septembro vi lanĉis "Bildon de la tago". Mi provis atentigi ke tio devigas al konstanta laboro kiun plenumu teamo. Vi provizis la unuajn bildojn, mi provizis kelkdekojn por pluvivigi la sistemon (de fino de septembro ĝis komence de decembro). Nun vi antaŭkuras por provizi bildon almenaŭ en la antaŭa tago. Sed se en pluraj tagoj neniu provizos bildon (nek vi , nek mi, nek iu alia) kiel aspektos la Ĉefpaĝo ? Ĉu ni antaŭvidu sekursistemon, kiu ĉiukaze montru iun ajn bildon se neniu estis provizita por la tago aŭ kiu kaŝu la kampon BdlT en tiu kazo ? -- tio devigas verki iun taŭgan kodon -- Rapida solvo : elglui el oktobro ĉiujn bildojn de la 7-a ĝis la 31-a en decembron (mi tuj faros tion por kvietigi vin ĝis Silvestro) - tamen se iu havas energion,tiu poos anstataŭigi la oktobrajn bildojn per originalaj. ... aŭ trovi aliajn kunlaborontojn ... ? Mi mem ne promesas regule provizi bildojn : mi faris tion nur por la du unuaj monatoj, kaj volonte prizorgos aliajn temp'al tempe, sed malvolas min ŝarĝi per tio sola. Arno Lagrange @ 21:09, 3. Dec 2008 (UTC)

Ne estis saĝe tiom rapide nuligi miajn redaktojn. Vi povintus simple anstataŭigi la oktobrajn bildojn en decembro unu post la lai per novaj senstreĉe laŭ via disponebleco. Se hazarde dum tri tagoj vi ne havus tempon redakti, tamen estus bildo. Kaj ĉu gravas ke bildo estis jam montrita antaŭ du monatoj ? Ili povas esti plurfoje montritaj (ili ĉiuj estas belaj kaj interesaj kaj meritas esti montritaj pli ol nur 24 horojn - eventuale "hazarde"). Se vi povas pli instigi aliajn kunlaborantojn partopreni estus bonege. Mi klopodis provizi kiel eble plej kompreneblajn klarigojn : eble estas ankoraŭ tro da klarigoj, devus esti iu pli simpla, pli rapide legebla. Sed mi mem verkinte la tutan sistemon malfacile kapablas koncize komprenigi kiel partopreni en ĝi. Tamen ŝajnas ke "sufiĉas" redakti du ŝablonojn kaj nur aldoni informojn post egalsignoj. Ĉu tiel komplike ? Pli grava kaj peza tasko estas eltrovi bildojn kaj provizi al ili esperantigitan priskribon : tiun laboron mi faris por du monatoj, volonte denove faros kiam havos tempon por tio, sed ne volas sola porti. Dankojn pro la kondolencesprimoj AL @ 22:00, 3. Dec 2008 (UTC)
Ne zorgu, mi tute ne ofendiĝis. Mi trovis ke vi malsaĝe forigis sekurigilon por pli danĝere vivi   AL @ 18:59, 4. Dec 2008 (UTC)


MI ne komprenas kial via aldonis denove al Rimĵin la vorton rivero. Ĉu ni alimovu Danubo al Danubo (rivero) pro klareco? Ekzistas aliaj Rimĵin-oj? Tiam alidirektado estas falsa. Narvalo 08:47, 6. Dec 2008 (UTC)

Kategorio:Pariza Regiono

Kara Thomas,

vi forprenis el mia nova artikoleto pri Fontainebleau la ligon al la Kategorio:Pariza Regiono, kiun vi mem antaŭ multa tempo kreis: Mi tiam ne atentis, sed nun vidis ke tiu kategorio enhavas nur unusolan paĝon (Vexin) - eĉ la artikolo Pariza Regiono ne enestas. Anstataŭ elpreni artikolojn el tiu kategorio, necesus enpreni. Pri la enmeto de la supra artikoleto en la kategorion Komunumoj de Seine-et-Marne vi tute pravas - tiun kategorion mi ne atentis... Sed ekzemple tiu kategorio, kaj tiu pri la departemento, kaj same pri la aliaj partoj de la Pariza Regiono, devus esti en la kategorio.

Ĉu vi emus iom mem plenigi la iam antaŭe de vi kreitan kategorion??

Sincere,

ThomasPusch 20:28, 10. Dec 2008 (UTC)

Tute en ordo pri kategoriigo "Francilio" > ["Seine-et-Marne" >] "Komunumoj de Seine-et-Marne" > Fontainebleau kaj simile, provizore sen la interkrampaĵo. Sed tiam mi trovus utile en la kategorio "Pariza Regiono" havi indikon, ke oni preferu la kategorion Francilio, kaj trovus same utile ke la koncerna ĉefa artikolo estu alinomata Francilio, kaj "Pariza Regiono" estu redirektilo tien. Alikaze homo ne kutime verkanta pri la Pariza Regiono ne bone orientiĝas...

Sincere,

ThomasPusch 20:14, 11. Dec 2008 (UTC)

PS: Kiel vi povas vidi, mi ĵus helpetis kreeti la mankajn kvin departementajn artikolojn de Francilio. Pli-malpli la afero jam enordas...

Sincere,

ThomasPusch 20:45, 11. Dec 2008 (UTC)

Tombo de kontraŭpapo Johano la 23-a

Saluton Thomas, ĉagrenas min, kion vi spertis post mia alinomado kaj korektoj, sed mi uzis frazon, kiun kelkaj ĝoje uzas, nome "en la angla estas tiel...". La alinomado ne estis celita kontraŭ vi. Kio rilatas al la artikolo "la" antaŭ personaj aŭ propraj nomoj, mi uzas jenan regulon: Se antaŭ persona nomo estas nur simpla substantivo, ekz. kapitano, lernanto - simple profesio, titolo... kapitano Cook, sinjoro instruisto, papo Johano...), oni ne uzas antaŭ tiaj nomoj "la", sed se la substantivon antaŭas adjektivo, oni nepre uzu artikolon "la", ekzemple la brava kapitano Cook, la diligenta sinjoro instruisto, la nova papo Johano. Mi opinias, ke oni devus uzi "tian sistemon" ĉe geografiaĵoj, ekz. rivero Mozo, monto Kilimanĝaro devus esti ĉiam sen "la", sed ĉiam kun "la" - la longa rivero Mozo, la alta monto Kilimanĝaro ktp. Kerio 17:32, 21. Dec 2008 (UTC)

Par toi pour Noel

Merci bien!--Lodewijk Vadacchino 14:33, 23. Dec 2008 (UTC)

La 29-an de novembro 2008 vi markis la artikolon Diego Garcia reviziita. Tamen mi trovis ĝin plena de netradukitaĵoj (kategorioj, ŝablonoj, mankantaj bildoj) - ne parolante pri la lingvaĵo kiun mi eĉ ne reviziis. Bonvolu ne marki reviziita artikolojn en tia aĉa stato. Dankas AL @ 22:55, 24. Dec 2008 (UTC)

Reiri al la uzanto-paĝo de "Thomas Guibal/2008".