Ĉu vi deziras sendi retpoŝtan mesaĝon al mi?



Bonvenigo redakti

    Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Lu Wunsch-Rolshoven!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon  .

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi 

Arno Lagrange 

Bonvenon al vi, Lu  ! 08:56, 7. Okt 2006 (UTC)

Dankon, Arno. Lu 13:20, 8. Okt 2006 (UTC)

Saluton al Vi Lu de Didi Weidmann. Ĉu oni povas estonte kalkuli kun multaj kontribui de via flanko? Shajnas ja ke dank aktiveco de unuopulo la volapuka version sukcesis kreski al je pli da artikoloj el Esperanto (kio nature devas multe relativiĝi, ĉar fakte la enhavo de tiuj kontribuoj plej parte ne superas tri liniojn. ... Do ĝis baldau en Meschede: Ĉu eventuale povus okazi tie renkontiĝo de ĉe-estantaj vikipediistoj? Amike Didi

Saluton Didi! Nu, mi ĝis nun nur kontribuetis al vikipedio - kaj verŝajne ankaŭ estonte nur malmulte verkos. Ja mi havas multajn aliajn projektojn. Jes, renkontiĝo de vikipediistoj en Meschede dum NR estos tre bona afero - ĉu vi pretos tion organizi? Amike Lu Lu 21:37, 23. Okt 2007 (UTC)

Saluton Lu - jes mi volonte pretus gvidi tian renkontighon, ekzemple unu horo (ne tro frue matene, char mi taksas la averaghan vikipediston ne esti frulevighanto) - se vi povus meti tion en la programon [titolo: renkonto de cheestantaj vikipedistoj kaj interesuloj pri kunlaboro en vikipedio] kaj atribui saloneton por eble 20-o da homoj estus bona. Amike Didi Didi Weidmann 2007-10-26 - 22.55

Kiel inviti societanojn ĉi tien? redakti

Saluton, Lu. Mi jam de kelka tempo rimarkis, ke mi estas la sola membro de mia Espranto-Societo, nome Esperanto-Societo Neubrandenburg, kiu helpas ĉi tie. Mi pensas, ke mi eble eĉ estas la sola el mia Landa Asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio. Ĉu vi havus ideon, kiel invitu aliajn membrojn kunhelpi ĉi tie? Mi jam kelkfoje demandis kelkajn el nia societanaro sen iu ajn respondo. Ĉu vi povus inviti eble nian Verneron el NB, ĉar li ja bone regas la lingvon. Li nur timas komputili sen helpo. Ni ja povus instrui lin, ĉu ne? Kore --Tlustulimu 19:14, 8. Jan 2008 (UTC)

Saluton, Tlustulimu! Bedaŭrinde mi ne havas vere bonan ideon por alproksimigi aliajn homojn al Vikipedio. Verŝajne prezenti prelegon pri Vikipedio estus iom helpa. Tiam homoj povas almenaŭ libere rigardi la Vikipedion sub via gvido kaj iom alproksimiĝi. Supozeble la sinsekvo estas: uzi VP, korekteti en ĝi, aldoni ion, krei proprajn artikolojn. Ĉiu transiro de unu ŝtupo al la venonta certe helpas, eĉ la komenco, do la uzado de VP.
Rilate al Vernero: Eble montru al li ĉe komputilo, kiom facile estas fari etajn redaktojn. Kiel dirite, etaj paŝoj estas bona komenco. --Lu 13:34, 12. Jan 2008 (UTC)
Saluton Lu. Dankon pro via respondo. Mi provos fari tion laŭ via propono. Eble mi trovos iujn el mia regiono, kiuj emos kunredakti ĉi tie. Kore --Tlustulimu 18:44, 14. Jan 2008 (UTC)

Kara Lu, bonvolu kvietiĝi.

Mi kompreneble konsciis, ke Angelika estis novulino.

Mi ja petis forigon de la artikolo, sed lasis al Angelika precipe afablan mesaĝon por klarigi tion. Tute ne ĝenas min, ke novuloj verkas malperfektajn aŭ nekompletajn artikolojn : mi ĉiutage kaj senĉese korektas tiajn novaĵojn, aldonante kategoriojn, intervikiajn ligilojn, pli bonan enpaĝigon, ktp... Problemo pri Vegetala karbo estas, ke mi eĉ ne povas kompreni, pri kio temis la artikolo.

Mi preferis tuj aldoni ĝin al la forigo-paĝo (se ne, mi pro sperto scias ke la artikolo rapide forgesiĝus kaj vaporiĝus en nia amasa listo de orfaj artikoloj). Sed forigon mi konsideras nur kiel lastan solvon : tial mi petis Angelika (kaj cetere ĉiujn kompetentajn vikipediistojn, kiel montras mia forig-propono) plibonigi la artikolon.

Mi miras pri la ŝoko de Angelika kaj sincere pardonpetas pro tio. Thomas Guibal 10:09, 1. Apr 2008 (UTC)

Kara Thomas, eble ne tro miru pri ŝoko de aliulo, se vi enmetas bildon de gilotino supre de artikolo, kiun tiu aliulo pene kreis. Komunikado ĉiam havas du flankojn, sendadon kaj alvenon... Multan dankon pro via afabla pardonpeto!
Interkonsente kun Angelika mi transportis la enhavon de ŝia artikolo al Paleobotaniko (kaj iom prilaboris ĉi-okaze tiun artikolon). Mi ĵus vidis, ke vi nun faligis la gilotinan klingon ;-) sur la artikolon Vegetala karbo.
Mi komprenas, ke vi volis rapide meti la artikolon en apartan liston por ne forgesi ĝian neperfektecon. Eble listo kun malpli drasta bildo ol gilotino pli taŭgus. En la germana vikipedio kaj la angla ekzistas ŝablona ŝildo 'Überarbeiten' (prilabori) kiel ĉe de:Network_Address_Translation, certe simile ankaŭ en la franca. Ĉu io tia ekzistas en la Eo-versio? (Almenaŭ mi ne trovis sur la ĉefpaĝo.)
Kelkfoje mi havas la impreson, ke plej simple estus meti la tutan Esperanto-Vikipedion sur liston 'Prilaborenda'. Ĉiukaze mi vere neniel havas problemojn trovi prilaborindajn artikolojn kaj sekve apenaŭ uzas tiucele apartajn listojn. Ĉu la laboro por la listo-administrado vere indas? Mi preferas prilabori unu artikolon ol en la sama tempo meti dek da ili sur iun liston - sed certe ankaŭ mi ne estas jam tre sperta pri vikipediumado. --Lu 12:22, 1. Apr 2008 (UTC)
Trafan rimarkon : ni ekzemple havas la malmulte uzatan ŝablonon Ŝablono:Polurinda, kiu certe pli taŭgus en tiaj kazoj (balailo ja estas malpli timiga ol gilotino !). Se denove aperas artikolo kun similaj problemoj, mi unue enmetos tiun ŝablonon, aldonos la artikolon sur la listo de polurendaj artikoloj kaj atentigos la kreinton. Se la artikolo ne pliboniĝas post difinita tempolimo (unu au du semajnoj), mi tiam petos forigon.
Koncerne la forig-ŝablonon : mi uzis tiun ŝablonon tiel ofte, ke mi ĉesis rimarki la gilotinon, kiu ja ŝajnas ege sinistra. Mi tuj anstataŭas ĝin per tiu multe pli simpatia bildo. Kore, Thomas Guibal 14:34, 1. Apr 2008 (UTC)
Belege. Do pli malpli ĉio solvita. Sincere --Lu 16:51, 1. Apr 2008 (UTC)
Mi aldonis ligilon malsupre de la kadro pri maturigindaj ĝermoj : ĝi tiel logike kompletas la jam ekzistantan ligilon al la Listo de artikoloj kiuj forestas en EO de la kadro "Dezirataj artikoloj". Thomas Guibal 18:04, 1. Apr 2008 (UTC)
Bela kaj rapida solvo, dankon! Mi forigis la 'small', ĉar mia komputila ekrano montris tion nelegeble, do verŝajne ankaŭ aliaj havus problemojn. --Lu 22:42, 1. Apr 2008 (UTC)

Diagramo redakti

Saluton, Lu. Ĉu vi scias, kiel mi povas uzi <timeline> por krei diagramon surbaze de la jena paĝo Vikipediisto:Tlustulimu/SEFT? La diagramo enhavu la nombron de la partoprenantoj kaj de la landoj. Krome ĝi estu metata en la artikolon Somera Esperanto Familia/Feria Tendaro. Mi ne emas enskribi la tutan tabelon el mia vikipediista subpaĝo, ĉar ĝi estas iom granda. Kore --Tlustulimu 13:28, 14. Jul 2008 (UTC)

Mi ne jam rekte uzis timeline. Sed mi povas klarigi la principon pere de la retpaĝoj de Pasporta Servo kaj Statistiko de Esperantujo. Ĉe PS vi vidas tabelon kaj grafikaĵon. La grafikaĵon kreas la Ŝablono:Pasporta Servo statistiko. Se vi rigardas tiun, vi vidas, kiel ĝi estas skribita por krei la grafikaĵon helpe de timeline. Mi ne scias, ĉu Vikipediisto:ArnoLagrange aparte kreis la grafikaĵon [1], kiun mi poste enmetis ĉe Statistiko de Esperantujo. Ĉu iom helpis? Pliajn klarigon eble petu de Arno. --Lu 19:28, 14. Jul 2008 (UTC)

labori por Vikipedio redakti

Saluton Lu,

mi ie legis vian rimarkon ke necesas labori por Vikipedio verkante, ekzemple bonan artikolon pri Roman Dobrzyński. Ofte mi starigi al mi la demandon: "sed iu iam certe jam verkis tian artikolon por iu revuo, aŭ almenaŭ eblas grandparte kopii de jen kaj jen". Mi pensas ke ni devas pli alvoki homojn alŝuti ekzistantan materialon al Vikipedio, eventuale sendante ĝin al iom pli spertaj vikipediistoj. Estas nur ideo kiun mi volis al vi komuniki; eble mi jam diris antaŭe.

Amike,

Yves Nevelsteen 16:22, 9. Aŭg 2008 (UTC)

Saluton Yves,

nu, kompreneble estas bone eluzi la materialon, kiu jam ekzistas. Certe unuflanke ni alvoku sendi materialon jam ekzistantan; pri tio mi bone sukcesis post la verkado de mia artikolo pri statistiko de Esperantujo - mi ricevis plurajn valorajn informojn pri aldonoj. Aliflanke feliĉe oni trovas iom da materialo serĉante en la reto. Amike Lu --Lu 22:49, 9. Aŭg 2008 (UTC)

Specialaj paĝoj redakti

Saluton, Lu! Dankon pro via mesaĝo. Verdire, la enhavo de "Specialaj paĝoj" estas dinamika kaj dependas de la statuso de koncerna vikipediisto: administrantoj povas vidi tie pli da opcioj, ol kutimaj vikipediistoj, kaj burokratoj (kio mi nun estas) -- eĉ iom pli. Pro tio, se vi ne trovas iujn opciojn laŭ mia priskribo -- bv. sciigi al mi, mi re-ensalutos min sub alia konto kaj re-kontrolos ĉion. Do,

  1. En la sekcio "Uzantoj kaj rajtoj" ĉe mi troveblas la opcio "Uzantaro", sur tiu paĝo tute supre vi povas elekti la grupon de uzantoj, inter kiuj troviĝas eblecoj "administranto" kaj "burokrato".
  2. En la sekcio "Lastaj ŝanĝoj kaj protokoloj" mi havas la opcion "Protokoloj", kie en la sama elfalebla menuo oni povas elekti diversajn protokolojn, inkluzive tiun pri forigo.
  3. La enhavo de "specialaj paĝoj" ne estas redaktebla eĉ por mi, ĉar ĝi estas aŭtomate kreata depende de la uzanto, kiel mi indikis supre. Mi havas multajn kromajn opciojn (ekzemple por alinomi uzantojn aŭ doni/forigi diversajn rajtojn), kaj tiuj aperas aŭtomate.
  4. Mi provos forigi tiun jam iom post iom agacan anoncon, kutime Arno okupiĝas pri tiuj aferoj kaj mi devas iomete esplori, kie oni tion korektas.

Se vi havas pliajn demandojn, ne hezitu turni vin al mi! Mi volonte helpos (nu, almenaŭ provos). Amike, Alaŭdo ۩ 10:18, 25. Aŭg 2008 (UTC)

Plibonigebla grafiko redakti

bv rigardi Dosiera diskuto:UnuDusemEoRenkGermPol57 07-chiuj+AS500.jpg. Dankas Arno Lagrange @ 13:41, 4. Sep 2008 (UTC)

vikipediisto:Steinthors redakti

Saluton Lu, eble mi lasis min forporti de liaj artikoloj kaj pro lia silentado al ĉiuj proponoj, kiujn ni skribis al li. Li neniel reagas. Mi povas kompreni tion ankaŭ tiel, ke li mokas nin, dirante al si: 'Vi skribu kion ajn...' Ĉu li rigardis neniajn artikolojn pri politikistoj? Unue mi defendis liajn paĝojn rilate al neforigo, sed tiam mi ne povis antaŭsenti, ke li volas skribi per tia ĉi maniero pri ĉiuj politikistoj de la tuta historio de Islando. Kelkajn paĝojn mi korektis kaj aldonis pli belan ŝablonon {{Informkesto politikisto}} (vidu ekzemple Sighvatur Björgvinsson), sed tio estis la sama kvazaŭ mi ĵetus pizon sur muron. La pizo suprenflugos, falos sur plankon kaj okazos nenio. Tiel li kondutas. Se li ne komprenus al io, li antaŭ longe demandus iun. Ni alparolis lin dece, li neniel reagis, do mi lasis tian mesaĝon ĉe li. Kian sencon havas plibeligi Vikipedion per belaj ŝablonoj, se iu sisteme aldonas nebelajn ordinarajn tabelojn. Tio estas sizifa laboro. Kerio 09:21, 15. Mar 2009 (UTC)

Mi ne komprenas vian problemon pri li. Mi per retpoŝto afable ion proponis al li, li afable respondis kaj akceptis. Do mi vidas neniun problemon. (Kontraste mi vidas grandan problemon en la maniero, per kiu agis Narvalo sur Vikipedio:Diskutejo#Vikipediisto:Steinthors; ankaŭ la unuaj komentoj de Thomas Guibal okazis sen esploro de la temo. Mi miris, kiel agas administrantoj - ĝis hodiaŭ mi ne vidis pardonpeton aŭ almenaŭ ian similan komenton de unu el tiuj du.) Se oni tiel komencas aferon, oni ne miru pri iom mureca reago. Bv. klare priskribi la sugeston, kiun vi havas al Steinthors (eble per retpoŝto al mi) kaj mi pretas komuniki tion al li. Cetere: Laŭ mi ni respektu la personajn opiniojn, en kiu sinsekvo oni konstruas iun temaron. Pri islandaj politikistoj neniu alia havas eĉ la plej etan ideon. --Lu 10:17, 15. Mar 2009 (UTC)

Ólafur Thors redakti

Saluton Lu, mi iomete korektis la nebele aspektantajn indikojn de plurfoja tenado de unu kaj la sama funkcio (sesfoje) en paĝo pri Ólafur Thors. Mi opinias, ke nun tio estas pli bela kaj pli komprenebla. Kerio 17:41, 18. Mar 2009 (UTC)

Jes, nun tute bone kompreneblaj informoj kaj preskaŭ perfekte bela (restis tiu lasta neglektebla "–"). Mi ĝojas.--Lu 10:05, 19. Mar 2009 (UTC)

Saluton!

En mia PIV staras: Siro = reĝa moŝto. Kio en la via? Narvalo 11:18, 23. Mar 2009 (UTC)

En NPIV, 2002: 1 Reĝa, estra, ordona moŝto. 2 Senjoro (alparole). Eble Reta Vortaro pluhelpos. Eblus aldoni klarigon laŭ en:Sir kaj alilingvaj versioj. --Lu 11:28, 23. Mar 2009 (UTC)
Aĥ, mi nur nun rimarkis vian aldonon. Narvalo 07:16, 3. Apr 2009 (UTC)

Saluton, dankon pro la atentigo, mi ne forgesis la aferon, sed ne trovis bonan materialon por traduko. Germana versio mankas kaj aperas parte ĉe kavaliro (surprize ĉe de:Knight). Do mi ankoraŭ filozofas kiel, kion verki/alidirekti kaj interligi la artikolon. Narvalo 07:16, 3. Apr 2009 (UTC)

Mi volus esprimi al vi miajn dankojn pro la interesiĝado pri reguloj de forbarado de uzantoj. Kerio 05:59, 31. Maj 2009 (UTC)

Tre afable. Mi supozas, ke la pasinteco ne estas ŝanĝebla - sed prefere ni lernu el la unuopaj kazoj, kiel ni povos eviti la ĉagrenojn kaj vundojn je ambaŭ flankoj. --Lu 06:28, 31. Maj 2009 (UTC)

Pardonpeto redakti

mi forte pardonpetas ĉar mi erare viŝis tiun ĉi komenton. Mi tuj restarigis ĝin poste. La kialo estis la erara tuŝo de la ligilo "malfari" sur mia tuŝekrano. Tre ĝene estas, ke la sistemo tuj faras tiun "malfaron" kaj ne unue demandas "ĉu vere vi volas malfari?" aŭ simile.--PaulP@diskkont 06:15, 31. Maj 2009 (UTC)

Neniu problemo, Paul. Mi plene akceptas vian klarigon. (Kaj, cetere, por mi post riparo kaj sincera pardonpeto eĉ faro, kiu unue estis intenca, estas elmondigita.) --Lu 06:28, 31. Maj 2009 (UTC)

Kara Lu, bedaŭrinde homoj, kiuj ne vere komprenis la mekanismon de demokratio prezentis balotproponon, kiu en la nuna formo povus kaŭzi katastrofon: Nome se oni akceptus la varianton 1, tio kaŭzus, ke poste la uzasdo de unu el la du kutimaj formoj por landonomoj (Germanio aŭ Germanujo) estus komplete malpermesato. Tio ja estus kompleta stultaĵo kaj poste malfermus al kelkaj stranguloj kialon por denove arbitre forbari homojn. Mi tial petas ĉiun racian homon nepre voĉdoni kontraŭ la varianto 1 kaj prefere voĉdoni por la maksimuma libereco, tio estas la varianto 4. Ĝenerale tiaj aferoj estas sufiĉe marĝenaj, sed en tiu-ĉi kazo oni devas vere bremsi, tiujn homojn, kiuj volas por ĉio iu ajn regulo kaj poste puni tiujn, kiuj ne volas plenumigi tiujn regulojn! Amike DidiWeidmann 13:05, 24. Jun 2009 (UTC)

EU-Assoziierungsabkommen redakti

Saluton Lu Wunsch-Rolshoven, gehe gerade die Interwikilinks zur Östlichen Partnerschaft durch. Weißt du, ob es für den Begriff bereits eine Übersetzung in Esperanto gibt? Gruß aus der Nachbarschaft --Kolja21 17:39, 27. Dec 2009 (UTC)

Saluton Kolja, mi ne konas tradukon. Eble en ViVo vi trovos helpon, eble per la yahu-grupo "tradukado". Sukceson Lu 08:02, 8. Jan 2010 (UTC)

Danke für den Tipp. Gruß --Kolja21 01:32, 15. Jan 2010 (UTC)

Kara Lu, ĉu vi eventuale ankaŭ pretas esprimi vian subtenon por Thomas Pusch kiel Administranto? Amike DidiWeidmann 23:11, 23. Mar 2010 (UTC)

Membreco de 'Wikimedia CAT' en Wikimedia-fondaĵo redakti

Saluton, mia nomo estas Claudi Balaguer (uzulo Capsot), kaj mi apartenas al la kataluna asocio „Amical de la Viquipèdia”, kiu klopodas esti akceptita kiel sekcio (de Vikimedio) sed ricevis nean respondon pro tio, ke ĝi ne reprezentas Ŝtaton, do ni nun organizas kampanjon por antaŭenpuŝi nian demandon. Mi opinias, ke la Esperanto-movado havas niajn samajn interesojn, kaj la estigo de katalunlingva sekcio povus esti mejloŝtono por la kreado de similaj sekcioj pri aliaj malgrandaj lingvoj kaj senlandaj lingvoj (kiel Esperanto kaj la romaa). Subtenantoj bonvolu aldoni al sia vikipediista paĝo la ŝablonon {{Wikimedia CAT}} por montri sian subtenon. Antaŭdankon! Capsot 14:44, 12. Jun 2010 (UTC)

Saluton again, I apologize sincerely because I'm not able to speak Esperanto (though I can understand some of it) nor German (it's even worse here), so I'm glad I've seen you have a fair command of English. Actually there are no real counterarguments. The fact is that the Association has been very active (just like the Catalan Viquipèdia... and many others actually) and tried to become a Chapter (evolution which would give further and new possibilities for promoting the Wikipedia) but the main reason it wasn't accepted is that Chapters represent countries/states though it may not have been said this way. But what I can do is give you some links that may help you have a broader vision of the thing: [2] about the Association: and about Wikimedia [3] but I'm not really sure will get much more information than the one I gave you. I think that our cause will also help Wikipedias like this one which has no real geographical limitation (or even roms) or minorized languages. Koran danko/Danke schön for your interest, I wish you a bonan nokton. Ĉion bonan! Capsot 21:31, 12. Jun 2010 (UTC)
There exists a 'Wikimedia New York City'. So if you read 'Wikimedia CAT' as 'Wikimedia Catalonia', they should accept you :-) I wrote on the discussion page of their FAQs. --Lu 06:59, 13. Jun 2010 (UTC)
Koran dankon for your brave support. Your message has been answered by one of the members (I suppose) and well the fact is, in his opinion (even if he doesn't state it clearly), that Chapters should represent States but well if you've got big countries this law doesn't apply, curious thing isn't it? Thanks again for your support, you can help us by pasting the sticker {{Wikimedia CAT}} on your first page and raising more support between your fellow members because this is like an arm-wrestling contest, there are two diverging opinions in the Wikimedia foundation and a legal void towards recognition which is interpreted by some to be according to states with some valuous exceptions... if we can show we raised a big support from the Wikipedian communities it might help open the door to Catalan, Esperanto and other projects. The arguments make no sense, Catalans will raise money for a Catalan chapter but will be reluctant to give to a Spanish Chapter and maybe it would be the same with Esperanto, you would help more an Esperanto Chapter than you would a German one in your case, I guess. Giving us an Association status is some kind of offence when it's supposed to be a favor, I mean it's like considering you like an inferior group when maybe you've got more to offer than some Chapters... it's really obnoxious to put boundaries where there shouldn't be. Anyway, take care and thanks again/Antaŭdankon, keep on observing what's going on and I hope someday you can also have an Esperanto Chapter. Guten nacht/Bonan nokton, Capsot 20:46, 13. Jun 2010 (UTC)
Now there are already 3 comments. I'm sorry to say: I am not already supporting your case - at first I would like to know what the opponents said. ("Audiatur et altera pars.") Do you know where I can find a report about the refusal and the arguments? --Lu 19:09, 14. Jun 2010 (UTC)
Hi, sorry to reply this late, I hadn't seen your message! I understand your misgivings, don't worry about it! I think that the best solution for you right now, if you're interested, is to get in touch with Gomà before intervening directly, our president, since I don't know which documents can made public or not and that I'm some kind of newcomer too. What you shouldn't do in my opinion is go do the talks alone, I mean just the Esperantist Association, like I read in the following message. The interest of the Chapters will be to give a second solution which actually will be much inferior to a Chapter, let's say they give horses to the States Chapters and will tell you: "We'll give you a dog, look it's a charming creature, it can keep sheep, your house safe and may help the blind..." and if you accept the others will run around with their horses while you will stay with sheep... The whole thing isn't closed yet since there are two visions of things and that clear exceptions have been made even if they try to hide/desguise it: 1) The NYCity Chapter which has been granted to a city and then 2) Hong Kong which is about the same and even more complex due to the Chinese situation that will doubtfully accept Cantonese or regional chapters even if they're a big country. Moreover some multilingual chapters like Switzerland (and maybe Belgium) seem to have problems... I'll help you the best I can in any ways if you want to leave me a message, but please be careful, avoid to find/accept definitive solutions and thus close the doors to a future evolution of the Esperantist Wikipedia and the other stateless Wikis. Thanks again for listening to me and trying to find solutions. Have a nice day and a pleasant week, sincerely, antaŭdankon, Capsot 07:56, 16. Jun 2010 (UTC)
I left a further message on the discussion page of the FAQ about chapters. It seems to me rather clear that there is something not logical in the whole procedure... I still did not see any explanation from the body that decided not to accept Wikimedia CAT. I think for the moment we can close this discussion. Thank you! --Lu 07:32, 21. Jun 2010 (UTC)
Sorry I hadn't been here for ages. I hope you'll forgive me... I've just read your comments and the answers. No problem for closing the discussion, just feel free to contact me if you ever need anything, some more info or just translations or whatever (preferently in the Catalan Wikipedia because I've opened so many Wikipedias pages that I have real trouble following everything). I wish you all the best! Take care Capsot 19:19, 6. Jul 2010 (UTC)

Wikimedia Esperanto redakti

I'm working on a propose for that. I get the Foundation's point of view. The "association" may be a temporary solution, until we get a movement in the "real world", like in universities, museums, libraries and specially the local eo-associations themselves. It don't seems to be a bad thing, I suppose. But I'd like to talk a little more about this. Will you be on Polland for Wikimania? It would be nice to talk face-to-face about a face-to-face organization... Thanks. CasteloBrancodiskuto 04:49, 15. Jun 2010 (UTC)

P.S. I loved the "Herzberg am Harz"-solution! Here in Brazil, we have an esperanto community, called Bona Espero, which could be a good place to hold. But I think Rotterdam is a natural choice, because of UEA and TEJO headquarters. CasteloBrancodiskuto 05:00, 15. Jun 2010 (UTC)

Arbitra ago kontraŭ mi fare de administranto de angla vikipedio - Helpu min! redakti

Karaj, vi ĉiuj konas min bone, tial mi petas urĝan helpon de ĉiuj anglalingvaj vikipediistoj: Vikipediisto Tiptoety blokis mian konton sur la angla vikipedio akzuante min arbitre, ke mia konto estas sokpupo de blokita vikipediisto, kio estas kompleta stultaĵo. Mi supozas, ke malantaŭ tio estas nur tragika eraro, tamen nemaleblas ankaŭ malica atako kontraŭ Esperanto (ekzemple de persono, kiu falsigis mian IP-adreson). Mi tial petas ĉiun uzantojn kun konto en la anglalingva vikipedio helpi al mi, ke tiu bloko estu forigita. (Precipe vi povas kontakti Vikipediiston Tiptoety kaj atesti, ke estas tute malevidenta, ke mi estas sokopupito, asertante, ke vi konas min!) DidiWeidmann 21:42, 6. Nov 2010 (UTC) (Mi metis tiun-ĉi mesaĝon al la ĝenerala diskutejo. Respondu bonvolu tie. Dankon)

La konto estis malblokita je 07:08 laŭ UTC. --AVRS 09:51, 7. Nov 2010 (UTC) [el la diskutejo]

Saluton and Happy New Year! redakti

First of all Happy New Year, I wish you and your family all the best for 2011 and that the minorized, stateless and endangered languages will be able to survive and grow as long as possible and also that your Wikipedia and Esperanto will grow more and more. I don't know if this might interest you but I wanted to tell you that the Catalan Viquipèdia will be celebrating its 10th birthday soon (http://ca.wikipedia.org/wiki/Viquip%C3%A8dia:10_anys_de_la_Viquip%C3%A8dia) and that we are working on it and plan to have some sessions directed towards getting some small language wikipedias out of the incubator and if this project or the anniversary interests you, you can offer us some advice or let's hope so... even participate in it (I have already told Akvomelonulo and Arno about it and hope to have some Esperantists around): http://meta.wikimedia.org/wiki/Teamwork_of_projects_in_languages_with_singular_status. Again, my best wishes for 2011. Take real care, Claudi/Capsot 22:33, 10. Jan 2011 (UTC)

LibreOffice redakti

Strange ke la retejo de LibreOffice kiu laŭdire devus pli bone elteni aliajn lingvojn ol OpenOffice estas nur en la angla ! AL @ 14:21, 20 Maj. 2011 (UTC)

Nu, post klako al "International Sites" sur libreoffice.org oni povas veni al la Esperanto-versio. Amike Lu 15:27, 20 Maj. 2011 (UTC)

Vi mencias Cianorte kiel 150 000a artikolo. Laŭ miaj kalkuloj la 150 000a estas Contenda (Cianorte havas n-on 150 007). AL @ 17:32, 7 Aŭg. 2011 (UTC)

Mi same kiel vi dekalkulas de la nombro da artikoloj kaj retro ĝis la 150000a. Atentu ke vi konsideru la aferojn precize en la sama momento. Se kreiĝas artikoloj dum vi kalkulas la rezulto estos malĝusta. Cetere se dume artikoloj estas forigitaj la suma artikolnombro malkreskas kaj sekve numeron 150000 ricevas alia artikolo. AL @ 17:46, 7 Aŭg. 2011 (UTC)
provante kontroli, mi trovis jenon :
horo (MST) Artikolnombro 150 000a rango relativa al Contenda
14:37 150 035 Contenda 0
18:38 150 061 Conselheiro Mairinck +1
22:27 150 074 Colorado (Paranao) +3

Ĉiuj tiuj artikoloj estis kreitaj je 13:46-13:47. Mi ne tuj reagis ĉar mi atendis ke la 150-milan ni atingos nur morgaŭ. Vidu ke ĉiufoje kiam oni refaras la kalkulon la numeroj ŝanĝiĝas tre verŝajne pro forigoj. Konklude mi konsideras ke la plej bona kandidato estas la unue trovita : Contenda kiu en la momento de sia kreado povus esti estinta la 150-mila, eĉ se nun ni ne plu povas kontroli tion. Ni povus diri artikolo pri iu "Brazila municipo" de Conrado kiu kreis 95 tiajn hodiaŭ. AL @ 21:07, 7 Aŭg. 2011 (UTC)

Mia entuziasmo plu okupiĝi pri la demando estas malgranda. Necesus trovi tempopunkton, kiam oni enmetas malmultajn artikolojn, difini rilaton inter la grandeco de vikipedio kaj difinita artikolo, rekalkuli de tiu. Konsideri la dume forigitajn artikolojn laŭ la protokolo pri forigoj. Multa laboro... Kaj ne pereas la mondo, se enestas la malĝusta brazila municipo :-) Ĉar vi estas multe pli sperta ol vi pri vikipedio, mi plene lasas la decidon kion fari al vi, Arno! Do metu en la mejloŝtonan paĝon, kion vi konsideras prava. --Lu 21:16, 7 Aŭg. 2011 (UTC)

Iamaj geografiaĵoj redakti

Saluton! Mi petis opiniojn pri mia problemo, sed neniu respondis, poste via artikolo sekvas, tial evidentiĝis la nerespondo. Tial mi rekte demandas Vin pri tio, kiu estas legebla en la Diskutejo. Pli longe estis artikolo Sáros (reĝa departemento), kies nova titolo estas Šariš. La artikolo temas pri historia hungara teritorio, tial la titolo venis el la oficiala hungara. Estas fakto, ke Šariš neniam estis en (Ĉeĥo)Slovakio, sed estas Regiono Prešov kaj diversaj distriktoj, pri kiuj estas aliaj artikoloj. Artikolo Sáros (reĝa departemento) uzis estintecon (perfekton), tial tio temas pri iama reĝa departemento, kiu jam ne ekzistas. Tiam tiu teritorio neniam uzis slovakan nomon. Tio estas historia artikolo, kiel la ceteraj. Laŭ mi la titolo devas speguli la originan kaj oficialan nomon. Alie oni legas: Sieĝo de Leningrado, spite tion, ke nun la oficiala loknomo estas Sanktpeterburgo;” Volgogrado Plej grava batalo de la Dua mondmilito okazis en Stalingrado” kaj ne venko ĉe Volgogrado; „Mikaelo la 3-a estis imperiestro de Bizanco” kaj ne imperiestro de Istanbulo; Aŭŝvico - Auschwitz [AŬŜvic] kaj ne Oświęcim ktp. La iamaj hungaraj loknomoj kial estas esceptoj?--Crosstor 13:02, 2 Nov. 2011 (UTC)

Respondo ĉe Vikipedio:Diskutejo#Historia_teritorio. --Lu 06:29, 3 Nov. 2011 (UTC)

Mi aldonis {{Lernu.net aĝo de uzantoj}} al Statistiko_de_Esperantujo#Interreto. --Arno Lagrange @ 21:36, 26 Maj. 2012 (UTC)

Brile, multan dankon! Eble sufiĉas iomete malgrandigi. Laŭnombre: Ĉu vi eble povus en la teksto aldoni ion pri la procentaĵa divido. Ekzemple: Mediano estas .. jaroj. [Do 50 % de homoj sub/super tio.] Eble ankaŭ la aĝon de la unua kaj tria kvarono.
Ŝajnas, ke la 16 jaroj inter 16 kaj 32 havas proksimume 60 % de la tuto, ĉu? (Mi provis preni la 16 plej multnombrajn aĝojn.)
Tio estas ĉiuj uzantoj, do ankaŭ tiuj jam ne plu aktivaj. Ĉu ekzistas simila statistiko pri tiuj aktivaj dum la lastaj ekz. 12 monatoj? Aŭ pri la aĝo en la momento de aliĝo? --Lu (diskuto) 13:27, 27 Maj. 2012 (UTC)
En {{Lernu.net aĝo de uzantoj/datenoj}} mi enmetis la datenojn sur kiu baziĝas la grafiko kaj grafikon kun procentaĵoj laŭ 5-jaraj grupoj (0-5 5-10 ktp). En la retejo de lernu.net estas multaj aliaj statistikoj : http://eo.lernu.net/pri_lernu/statistiko/resumo.php . Vi certe povas eluzi ilin tre diversamaniere. Mi ne scias ĉu vi trovos precize tion kion vi ŝatus trovi. Bv esplori, eble vi trovos. --Arno Lagrange @ 14:19, 27 Maj. 2012 (UTC)
Brile kaj bele :-) Do la tri plej grandaj grupoj estas 15-19, 20-24, 25-29. Sume 58 %. Do tiel ni scias, kie koncentri nian agadon. Dankon ankaŭ pro la ligo al pliaj informoj. --Lu (diskuto) 20:05, 27 Maj. 2012 (UTC)

Kara ! en la artikolo Nombro de Esperanto-parolantoj vi enmetis en nombrojn super mil la kodon &#160; dum ni havas ŝablonon {{nombro}} kiu aŭtomate enmetas tiun similan signon (mallongan spaceton &thinsp;) inter ĉiuj ciferotriopoj. Uzado de la ŝablono igas legon de grandaj nombroj pli facila dum redaktado kompare kun via uzo de html-kodo. Komparu

kodo rezulto
uzo de &#160; 167&#160;366&#160;897 167 366 897
uzo de {{nombro}} {{nombro|167366897}} 167 366 897

En la menciita artikolo mi ŝanĝis 51 aperojn de via kodsistemo per uzo de {{nombro}}. --Arno Lagrange @ 08:43, 30 Sep. 2012 (UTC)

Dankon! Volonte mi estonte uzos tiun ŝablonon. Eble en tiaj kazoj - ekz. enkonduko de tiu ŝablono - indus rondleteri al vikipediistoj. --Lu (diskuto) 13:16, 30 Sep. 2012 (UTC)

Kelter redakti

Saluton, mi respondis vian demandon sur mia diskutpaĝo. Mi ne povas kompreni la strangegan rekomendon de Vikipedio skribi la respondon en la diskutejo de la demandinto. --Surfo 18:48, 5 Okt. 2012 (UTC)

Voĉdono pri forigo de la Portalo Pedofilio redakti

Kara mi lanĉis ĉi-tie voĉdonon pri la forigo de tiu protalo: Baloto pri forigo de la Portalo Peofilio.

Esperantaj prefiksoj en la germana vikipedio redakti

Saluton, Lu. Mi aldonis la kutime uzatajn prefiksojn de Esperanto al de:Präfix. Sed nun alia uzanto preferas forpeli ilin al alia artikolo, nome de:Sprachaufbau des Esperanto. Vidu de:Diskussion:Präfix#Deutsche_Verben_-_und_sonst.3F. Kion vi pensas pri tio? Mi pensas, ke li nur parte pravas kaj esperanto povus esti menciata en la artikolo pri prefiksoj, sed kun ligilo al propra artikolo. --Tlustulimu (diskuto) 13:09, 16 Feb. 2014 (UTC)

Saluton, Tlustulimu! Mi aldonis frazon en la artikolo kaj komento sur la diskutopaĝo. --Lu (diskuto) 11:32, 18 Feb. 2014 (UTC)

Vikipedia traduka konkurso redakti

Saluton Lu Wunsch-Rolshoven!

Ni tre dankas vian partoprenon en la Vikipedia traduka konkurso 2015! La konkurso finiĝos tre baldaŭ, do ni vin konsilas kontroli viajn artikolojn kreitajn kadre de la konkurso. Memoru ke la kvalito de la traduko estas tre grava por la tuta kvalito de artikolo. Ne hezitu kontroli kaj poluri se necese viajn artikolojn. Tiel vi havos pli da ŝancoj gajni!

Se vi pensas ke iu el viaj artikoloj plenumas la kondiĉojn por esti ElstaraLeginda, proponu ĝin! Atingi kiel eble plej multe da tiaj artikoloj estas unu el la ĉefaj celoj de la konkurso.

La konkurso finiĝos la 30-an de novembro 2015 je 23:59 UTC. Tiam la ĵurio havos 1 monaton por decidi kiujn estas la gajnantoj de la konkurso. Antaŭen kaj bonŝancon! --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis al la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?  22:48, 28 Nov. 2015 (UTC)

Hejma dialekto de Hermann D. Tautorat redakti

Saluton, iun vesperon antaŭ longa tempo, mi aŭdis la gastiganton de ĵaŭda rondo rakonti, ke la vorto „Hinkelstein“ donadis al li legante germanlingvajn asteriksaĵojn iom da „ekstra ĝuo“, ĉar tiu vorto en certa dialekto signifas gruzŝtoneton, do estas ŝerco de la tradukinto nur komprenebla al homoj, kiu komprenas tiun dialekton. En la loko de klarigo en la germana vikipedio tamen tiu aspekto mankas. Tiu vekis mian scivolemon; eble tio estas aldonenda, sed por tiu oni devus scii ĝin pli precize. Ĉu vi scias aŭ povas diveni, pri kiu germana dialekto temis? --Hanekomi (diskuto) 14:07, 15 okt. 2017 (UTC)Reply

Mi trovis en la reto dialektan afishon che heise.de kie oni skribas pri "Hinkelstein im Getriebe". Mi ne certas ke tio estas la uzo pri kiu Hermann parolis. La dialekto estas el Baden-Virtembergio lau "koi" k. a. --Lu (diskuto) 03:41, 16 okt. 2017 (UTC)Reply

Share your experience and feedback as a Wikimedian in this global survey redakti

WMF Surveys, 18:40, 29 mar. 2018 (UTC)Reply

Reminder: Share your feedback in this Wikimedia survey redakti

WMF Surveys, 01:38, 13 apr. 2018 (UTC)Reply

Your feedback matters: Final reminder to take the global Wikimedia survey redakti

WMF Surveys, 00:48, 20 apr. 2018 (UTC)Reply

Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo redakti

Saluton, Lu Wunsch-Rolshoven! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.

Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

Tial mi petas vin esprimi vin ĉe Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.

Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).

Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:21, 27 apr. 2021 (UTC)Reply

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj redakti

Kara, Lu Wunsch-Rolshoven, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj  

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)Reply