Esperanto-Societo Neubrandenburg

Esperanto-Societo Neubrandenburg estas unu el la societoj en Meklenburgio-Antaŭpomerio.

Neubrandenburg (Meklenburgio-Antaŭpomerio)
Neubrandenburg (Meklenburgio-Antaŭpomerio)
DMS
Neubrandenburg
Neubrandenburg
Neubrandenburg

Estiĝo redakti

La Societo fakte estiĝis el la distriktara laborrondo Neubrandenburg. Ĉilasta estis fondita en majo 1971 de la tiamaj estroj de la societoj en la urboj Anklam, Prenzlau kaj Templin.

En 1973 estiĝis la distrikta grupo Neubrandenburg.

Ekde la 7a de januaro 2003 ĝi estas registrita asocio kaj ĝia estraro ekde tiam estas gvidata de Brunhilde Pfennig.

Informilo redakti

Dum la societa historio la titolo kaj redaktanto de la ĉefa informilo kelkfoje ŝanĝiĝis.

La nomoj estis:

  • Informado
  • Esperanto-Panoramo NB
  • Esperanto in MV
  • Verda Informilo/Grüner Bote[1]

Aktivecoj[2] redakti

Nuntempe ĉiumonate okazas renkontiĝo de la societanoj. Tiam la anoj diskutas pri aliaj aranĝoj, kie ili partoprenis aŭ partoprenos. Krome estas legata el diversaj gazetoj aŭ informata pri novaĵoj el la interreto. Kelkfoje la renkontiĝo okazas ekster Neubrandenburg, ekz. en PrenzlauNeustrelitz. Krome okazas lingva kurseto dum la monata renkontiĝo.

Unufoje jare en oktobro la societo aranĝas la Semajnfinan Esperanto-Seminarion, dum kiu estas instruata Esperanto al komencantoj kaj progrensintoj.

Ekde 12 jaroj kelkaj membroj de la societo produktas la radioelsendon Ondo-Esperanto (germane Esperanto-Welle). Ekde 2003 estas triopo kaj ekde 2007 estas du ĉiumonataj elsendoj.[3]

Ekde jardekoj ekzistas regulaj kontaktoj al la societo en la pola urbo Koŝalino (pole Koszalin). Almenaŭ unufoje jare kelkaj membroj partoprenas ĉe unu el tieaj aranĝoj.

En 2004[4][5] la societo aranĝis la Germanan Esperanto-Kongreson en Neubrandenburg. Tie partoprenis pli ol 150 personoj el 8 landoj (Germanio, Pollando, Ĉeĥio, Moldavio, Danio, Svedio, Britio kaj Nederlando). Dum la kongreso okazis la jenaj programeroj:

Kontakto redakti

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti