Koszalin
urbo en nuntempa Pollando
(Alidirektita el Koŝalino)
Koszalin (ĝis la jaro 1945 germane: Köslin, Cößlin, kaŝube: Kòszalëno) - estas urbo en la provinco Okcidenta Pomerio de Pollando. Ĝi formale estas urbo kun rajtoj de distrikto.
Koszalin | |||||
Blazono | |||||
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo • Hansa urbo • urbego | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo
| |||||
Genitivo de la nomo | Koszalina | ||||
Provinco | Okcidenta Pomerio | ||||
Distrikto-rajta | Jes | ||||
Distrikto | Urbo kun rajtoj de distrikto | ||||
Speco de komunumo | Urba | ||||
Urba komunumo | Jes | ||||
Fondita en | 11-a jarcento | ||||
Urborajtoj | 1266 | ||||
Koordinatoj | 54° 11′ N, 16° 11′ O (mapo)54.18333333333316.183333333333Koordinatoj: 54° 11′ N, 16° 11′ O (mapo) | ||||
Alto super la marnivelo | 32 m | ||||
Areo | 83 km² | ||||
Loĝantaro | 105883 (en 2021) | ||||
Loĝdenso | 1 080 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 75-900, 75-902, 75-007, 75-016 | ||||
Telefona antaŭkodo | (+48) 94 | ||||
Aŭtokodo | ZK | ||||
TERYT | 32 61 | ||||
Estro | Piotr Jedliński | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Adreso de estraro | Rynek Staromiejski 6-7 | ||||
Poŝtkodo de estraro | 75-007 | ||||
Telefono de estraro | (94) 348 86 00 | ||||
Fakso de estraro | (94) 348 86 25 | ||||
Poŝto de estraro | um.koszalin@um.man.koszalin.pl | ||||
Komunuma retejo | http://www.koszalin.pl | ||||
La urbon komplete ĉirkaŭas samnoma distrikto Koszalin, kies administra centro estas la urbo, kvankam ĝi mem ne apartenas al la distrikta teritorio.
Koszalin situas je ĉirkaŭ 10 kilometrojn de la Balta Maro. En 2021 en la urbo vivis 105 883 loĝantoj.
Dum multaj jaroj oni instruis Esperanton en la loka mezlernejo, kiu partoprenis en interŝanĝo laŭ projekto Comenius (Komenio). Krome estis dum multaj jaroj la Esperanto-klubo en la urbo, kaj Esperanto-kajejo. En la urbo estas Esperanto-monumento.
Famuloj
redakti- Rudolf Clausius, germana fizikisto-kemiisto, matematikisto, pastro kiu enkondukis la koncepton pri entropio.
- Jakob Fabricius, teologo
- Johannes Micraelius, historiisto kaj pedagogo
- Marek Kamiński, pola polusa esploristo, vojaĝisto kaj entreprenisto. Kiel la unua atingis du polusojn de la Tero dum unu jaro kaj sen ekstera helpo: la 23-an de majo 1995 kune kun Wojciech Moskal akiris la nordan poluson, kaj la 27-an de decembro 1995 akiris solece la sudan poluson. Pro tio estis enskribita al Guinness-libro de rekordoj.
Partneraj urboj
redakti- la urbodistrikto Tempelhof-Schöneberg de Berlino en Germanio
- Albano Laziale, Italio
- Bourges, Francio
- Fuĝoŭo, Ĉinio
- Ivano-Frankivsk, Ukrainio
- Kristianstad, Svedio
- Lida, Belorusio
- Neubrandenburg, Germanio
- Neumünster, Germanio
- Schwedt, Germanio
- Seinäjoki, Finnlando
- Roermond, Nederlando
- Trakai, Litovio
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (pole)
- BIP samorządu Koszalina Bulteno de Publika Informo de la urba aŭtonomio
Fotaro
redakti-
la urba katedralo
-
nokta panoramo
-
La urboplaco en la malnovurbo de Koszalin, post la rekonstruado, 2014
-
La urba parko, kun parto de la amfiteatro