Rudolf Julius Emmanuel CLAUSIUS (1822-1888) estis germana fiziko-kemiisto, matematikisto, pastro kiu enkondukis la koncepton pri entropio, starigis unuafoje en 1850, en ties baza verko pri Mekanika varmoteorio[1][2], la duan leĝon pri la termodinamiko, kaj studis la Teorion pri la Gaskinetiko kie li eksplikas la movon de la gasmolekuloj specife la averĝan trairvojon de la partikloj. Reafirmante la Ciklon de Sadi Carnot (1796-1832), li atribuis pli da solideco kaj vereco al la varmoteorio.

Rudolf Clausius
germana fizikisto kaj kemiisto
germana fizikisto kaj kemiisto
Persona informo
Rudolf Julius Emanuel Clausius
Naskonomo Rudolf clausius
Naskiĝo 2-a de januaro 1822
en Köslin,  Prusio (hodiaŭ Pollando)
Morto 24-a de aŭgusto 1888
en Bonn,  Germana Regno
Tombo Alter Friedhof Bonn vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Universitato de Berlino
Universitato de Würzburg
Universitato de Bonn
Universitato de Lepsiko
Universitato de Halle an der Saale
Subskribo Rudolf Clausius
Familio
Edz(in)o Adelheid Rimpau • Sophie Sack vd
Profesio
Okupo universitata instruisto • matematikisto • teoria fizikisto • fizikisto vd
Laborkampo fiziko vd
Aktiva en BonnoVircburgo vd
Doktoreca konsilisto Johann Schweigger vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La sciencaj teorioj de Rudolfo Klaŭzo
"La verkaro de Klaŭzo kuŝas ne en la bretoj de la bibliotekoj, sed en la mensoj de la homoj, kaj en la historio de pli ol unu scienco."


"Varmo ne povas delokiĝi el pli malvarma korpo al alia pli varma sen ia modifo asociita al tiu procezo kaj samtempe okazanta."

En ĉiuj kazoj kie varmo produktas laboron, ellasiĝas ia kvanto da varmo proporcia al la laboro farita, kaj inverse, per liberigo de egala laborkvanto, la sama varmokvanto produkteblas.

La fundamentaj leĝoj de la Universo korespondantaj al la du fundamentaj teoremoj pri la mekanika varmoteorio estas:
1. La energio de la universo estas konstanta.
2. La entropio de la universo celas la maksimumon.

TodayInScience

Biografio redakti

Li komencis la bazedukon en la lernejo de sia patro. Post kelkaj jaroj li studis en la gimnazio de Sĉecino. Klaŭzo diplomiĝis en la Universitato de Berlino, en 1844, kie li studis matematikon kaj fizikon kune kun Heinrich Gustav Magnus (1802-1870), Johann Peter Gustav Lejeune Dirichlet (1805-1859) kaj Jakob Steiner (1796-1863), interalie. Li ankaŭ studis historion kun Leopold von Ranke (1795-1886) en la Universitato de Lepsiko.

 
La ok fondintoj de la Termodinamiko

En 1847, li ricevis sian diplomon pri doktoreco en la Universitato de Halle an der Saale kun la optikefektoj sur la teratmosfero. Tiuepoke li fariĝis profesoro pri Fiziko en la Reĝa Lernejo pri Artilerio kaj Ingenierado de Berlino kaj profesoro en la Universitato de Berlino. En 1855 li instruis en la Politeknika lernejo de Zuriko, en la Federala Svisa Instituto pri Tekonologio de Zuriko, kie li restis ĝis 1867. En tiu jaro li transloĝiĝis al Würzburg kaj post du jaroj al Bonno.

En 1870, dum la Pruso-franca Milito li organizis medicinan teamon. Li vundiĝis en batalo, kaj tio lasis lin kun porĉiama kriplaĵo. Dank'al siaj servoj, li estis omaĝita per la Ferkruca Ordeno[3].

Lia edzino, Adelheid Rimpham, mortis dumnaske, en 1875, kaj lasis al li ses infanojn. Li daŭre instruis sed la esplortempo fariĝis pli mallongaj. En 1886, li ree edziĝis al Sophie Sack kaj havis alian infanon. Post du jaroj, en la 24-a de aŭgusto 1888, li mortis en Bonno.

Teori pri Varmo redakti

La doktoriĝa tezo de Rudolfo Klaŭzo pri Lumrefrakto asertas ke la ĉielo estas blua dumtage kaj posedas plurajn rugeĉajn nuancojn ĉe mateniĝo kaj suneliro (inter aliaj fenomenoj) pro lumaj reflekto kaj refraktado. Pli malfrue, Lordo Rayleigh (1842-1919) elmontris ke tiu fakto okazas pro la lumdissendo. Tamen, preter tiu teorio, Klaŭzo uzis metodikon multe pli matematikan ol kelkaj tiam uzis.

Lia plej fama verko, Über die bewegende Kraft der Wärme[4] publikiĝis en 1850, pri la varmoteorio. En ĉi libro li elmontris ian kontraŭdiron inter la principo de Sadi Carnot kaj la koncepto pri energikonservado. Klaŭzo reformulis la du leĝojn pri la termodinamiko celante elimini la kontraŭdiron (la tria leĝo estis elmontrita de Walther Hermann Nernst (1864-1941), inter 1906 kaj 1912). Ĉi-verko igis lin fama en la scienca komunumo.

Laŭlonge de la jaro 1857, Klaŭzo kontribuis por la Teorio pri Gaskinetiko[5] post plibonigi la tre simplan kinetikan modelon de August Krönig (1822-1879), enkondukante molekulajn movojn pri translacio, rotacio kaj vibrado. En tiu laboro, li enkondukis la koncepton pri "averaĝa trairvojo de iu partiklo". Klaŭzo ankaŭ deduktis la interrilaton de Klaŭzo-Klapejrono[6] en la termodinamiko. Ĉi-interrilato, kiu estas maniero karakterizi la fazotransiĝon inter du materistatoj, kiel la solida kaj la likva, estis origine disvolvita de Emilio Klapejrono (1799-1864), en 1834.

Entropio redakti

En 1865, Klaŭzo formulis la unuan matematikan ekvacion kiel koncepto pri entropio, uzinte unuafoje tiun nomon. Li uzis la mezurunuon ne plu akcepteblan por la entropio: klaŭzo aŭ simbole Cl. Klaŭzo elektis la vorton "entropion" ĉar ties greka signifo estas "transformiga enhavo". Unu klaŭzo egalvaloras al unu kalorio/oC aŭ 4.1868 ĵuloj ĉiu kelvin (J/K).

Selektita verkaro redakti

Literaturo redakti

Youtube redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti