Malfermi la ĉefan menuon

August Karl KRÖNIG (1822-1879) estis germana kemiisto kaj fizikisto, esploristo de la Teorio pri Gaskinetiko (1856) kaj admiranto de John James Waterston (1811-1883). Lia verko estis publikigita de Johann Poggendorff (1796-1877) en la Analoj pri Fiziko kaj Kemio[1], kaj pli malfrue estus plibonigita de Rudolf Clausius (1822-1888).

August Krönig

germana kemiisto kaj fizikisto

germana kemiisto kaj fizikisto
Naskiĝo 20-a de septembro 1822
en Schildesche, apud Bielefeld, Flag of Prussia (1892-1918).svg Prusio (Germanio)
Morto 5-a de junio 1879
en Berlino, Flago-de-la-Germana-Regno.svg Germana Regno
Civitaneco Germanio
Kampo fiziko
Alma mater Universitato de Bonn
Universitato de Berlino
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Post diplomiĝi pri Juro, li enmatrikuliĝis en la Universitato de Bonn kie li studis unue Orientajn Lingvojn ses semestrojn en 1839. En 1840, li ŝanĝis siajn interesojn al fiziko, kemio kaj matematiko kaj translokiĝis al la Universitato de Berlino, kie li doktoriĝis en 1845 kun tezo pri la kromataj saloj[2]. Poste li instruis en du berlinaj lernejoj, en la Reĝa Gimnazio[3] de Kolonjo kaj en la Imperia Reĝolernejo aneksita al la berlina Gimnazio Frederiko Vilhelmo[4]. En 1864, li fariĝis profesoro, tamen li devis forlasi la kurson pro sankialoj.

En 1851, li mem publikigis la Ĵurnalon pri Fiziko kaj fiziko-kemio[5] kiu enkondukis signifoplenajn sciencajn verkojn per germana traduko, tamen ties eldonoj daŭris nur unu jaron. Inter 1855 kaj 1859 li estis eldonisto de la jara literatura periodaĵo, Die Fortschritte der Physik[6].

 
Analoj pri Fiziko kaj Kemio, eldonita de Johann Christian Poggendorff (1796-1877)

En 1856, li publikigis dokumenton rilate al la Teorio pri Gaskinetiko, tiam fariĝinte pioniro pri statiskika meĥaniko kaj termodinamiko kune kun Rudolf Clausius, James Clerk Maxwell (1831-1879) kaj Ludwig Boltzmann (1844-1906). La verko spegulas la esplorojn de John James Waterston pri la temo kaj tre eble estis bazita sur la principoj de tiu sciencisto. La verko de Clausius baziĝas sur la dokumento de Krönig, sed, ĝi emfazas la interrilaton por "samaj volumoj, samaj valoroj", apenaŭ rimarkitaj de Krönig.

Kripligita kaj blinda dum siaj lastaj jaroj, Krönig publikigis, en 1897, plurajn verkojn pri scienco, filozofio kaj teologio, same kiel Das Dasein Gottes und das Glück der Menschen[7]. Malgraŭ lia agnosko ke la teologia konduto pri la organika naturo aludas al la persono de Dio kun senkompara inteligenteco, Krönig ne sukcesis akcepti la tiaman kristanan bildon de Dio. Li kredis ke Dio inteligente kreis la Universon sed malmulte envolviĝis en la sekvaj okazaĵoj. Li mortis en Berlino kaj liaj restaĵoj resepultiĝis en la Südwestkirchhof Stahnsdorf[8], apud Berlino.

Selektita verkaroRedakti

  • De acidi chromici salibus cristallinis (Disertacio), Berlino 1845
  • Neue Methode zur Vermeidung und Auffindung von Rechenfehlern vermittelst der Neuner-, Elfer-, Siebenunddreißiger- und Hundertundeinerprobe. Ein Hülfsmittel für Zahlenrechner, Berlino 1855
  • Grundzüge einer Theorie der Gase (Fundamentoj pri Gasteorio) in: Annalen der Physik (1856)
  • Die Chemie, bearbeitet als Bildungsmittel für den Verstand zum Gebrauche bei dem chemischen Unterricht an höheren Lehranstalten, Berlino 1864
  • Wie kritisirt man chemische Lehrbücher? Eine Antikritik, Berlino 1865
  • Die Werthlosigkeit einer grossen Anzahl von chemischen Formeln: Dargethan durch die Grösse der Fehler in Liebig's Analysen und neues Verfahren zur Ableitung der Formel einer Verbindung aus den Gewichtsmengen der Bestandtheile, Julius Springer Verlag, Berlino 1866
  • Das Dasein Gottes und das Glück der Menschen, materialistisch-erfahrungsphilosophische Studien, insbesondere über die Gottesfrage und den Darwinismus, über den Selbstbeglückungstrieb als Fundament der Lebensweisheit und praktischen Moral und über die Hauptlehren Kant's und Schopenhauer's, Berlino 1874
  • Sechs neue Rezepte betr. billige Ernährung, Berlino 1874

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. germane:"Annalen der Physik und Chemie"
  2. Tezo: De acidi chromici salibus cristallinis, 1845.
  3. germane: Realgymnasium
  4. La Gimnazio Frederiko Vilhelmo de Berlino ekzistis ekde 1797 ĝis la fino de la dua mondmilito.
  5. Journal für Physik und physikalische Chemie des Auslandes in vollständigen Übersichten.
  6. La avancoj de la Fiziko.
  7. La ekzistado de Dio kaj la feliĉo de la popolo.
  8. Sudorienta tombejo de Stahnsdorf