John HERAPATH (30a de Majo 1790 – 24a de Februaro 1868) estis angla fizikisto kiu havigis partan priskribon pri la kinetika teorio de gasoj en 1820, kvankam ĝi restis neatentita de la scienca komunumo tiam. Li estis kuzo de William Herapath, kemiisto, kaj de William Bird Herapath, kuracisto kiu malkovris la herapatiton. En 1847 li publikigis fruan lernolibron pri matematika fiziko.

John Herapath
Persona informo
Naskiĝo 30-an de majo 1790 (1790-05-30)
en Bristolo
Morto 24-an de februaro 1868 (1868-02-24) (77-jaraĝa)
Tombo West Norwood Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Profesio
Okupo fizikistoastronomo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La sciencaj interesoj de Herapath startis per klopodoj havigi mekanikan klarigon por gravito. Tiukadre li ekkonsideris kiel sistemo de koliziaj partikloj povas ekaktiviĝi je distanco. Konsiderante la efikon de altaj temperaturoj aùd la Suno sur ties gravitaj partikloj li venis al la rilatoj inter temperaturo kaj partiklorapido.

Herapath postulis, ke la movokvanto de partiklo en gaso estas mezuro de la absoluta temperaturo de la gaso. Li uzis la koncepton de movokvanto, pli ol tiun de kineta energio sur kiu poste oni establis tiun teorion, ĉar ŝajnis al li, ke tiu evitas kelkajn malfacilaĵojn ĉu elastaj kolizioj eblas inter nedivideblaj atomoj.

Eksteraj ligiloj redakti