Somera Esperanto-Familia/Feria Tendaro

(Alidirektita el SEFT)

Somera Esperanto-Familia/Feria TendaroSomera Esperantista Familia/Feria Tendaro (mallonge SEFT, en 1978 sekreta esperantista fiŝhokista tendaro, poste Somera Esperantista Familia Tendaro, ekde 1996 kun la nuna nomo) estas Esperantorenkontiĝo en nordorienta Germanio, kiu okazas ĉiujare dum unu semajno.

SEFT
Simbolo
Nomo Somera Esperanto-Familia/Feria Tendaro resp.
Somera Esperantista Familia/Feria Tendaro
Regiono Germanujo/Brandenburgio ĉe la landlimo al
Meklenburgio-Antaŭpomerio
sur kampadejo ĉe lago Dreetzsee
Periodo Dum la someraj ferioj en julio/aŭgusto
Organizanto Landa Asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio
(LAMA) de GEA, diversaj volontuloj
Ekzistas ekde 1978
Celgrupo familioj kaj unuopuloj inter 0 kaj 180 jaroj
Informa retpaĝo informa paĝo pri SEFT en Esperanto
Fota retpaĝo Fotaroj de SEFT el diversaj jaroj
vdr
Kafoklaĉo
Fabelhoro kun lumbildoj

Nomo de la aranĝo redakti

Nur en la jaro 1978 la mallongigo SEFT estis uzita por "sekreta esperantista fiŝhokista tendaro". Poste la organizantoj ŝanĝis tion, por eviti problemojn kun la GDR-aŭtoritatuloj.

La kronikoj el la jaroj 2002 kaj 1998 kaj la raportoj enhavas la formon: "Somera Esperantista Familia/Feria Tendaro", dum ke la retpaĝaro kaj la tiea invitilo difinas jene: "Somera Esperanto-Familia/Feria Tendaro".

Pri SEFT redakti

En la lastaj jaroj la nombro de partoprenantoj estis pli ol 70, kelkfoje eĉ pli ol 100.

Dum la aranĝo okazas esperantokurso kaj diversaj ekskursoj en la ĉirkaŭaĵon.

En 1998 kaj 2002 aperis kronikoj pri ĉiu tiu aranĝo okaze de 20-jara kaj 25-jara jubileoj.

La aranĝo estis en 2007 menciita en la 24-a podkasto de Varsovia Vento, kiu aperis la 8-an de julio 2007. La elsendo daŭris iom pli ol 45 minutojn kaj la informeto pri SEFT aperis ĉe 11:56 minutoj.

La jubilea, 30-a SEFT en 2007 okazis de la 21-a ĝis la 28-a de julio 2007[1].

La 31-a SEFT en 2008 okazis de la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 2008[2] kun iom pli ol 60 partoprenantoj.

La 32-a SEFT en 2009 okazis de la 8-a ĝis 16-a de aŭgusto 2009 sur la sama tendejo[3].

La 33-a SEFT en 2010 okazis de la 24a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2010 sur la sama tendejo[4].

La 34-a SEFT en 2011 okazis de la 30a de julio ĝis la 6a de aŭgusto 2011 sur la sama tendejo[5].

La 35-a SEFT en 2012 okazis de la 21a ĝis la 29a de julio 2012 sur la sama tendejo[6].

La 36-a SEFT en 2013 okazis de la 20a ĝis la 28a de julio 2013 sur la sama tendejo[7].

La 37-a SEFT en 2014 okazis de la 12a ĝis la 20a de julio 2014 sur la sama tendejo. Pro organizaj kialoj la dato devis esti ŝanĝita![8].

La 38-a SEFT en 2015 okazis de la 18a ĝis la 26a de julio 2015 sur la sama tendejo[9].

La 39-a SEFT en 2016 okazis de la 5a ĝis la 14a de aŭgusto 2016 sur la sama tendejo[10].

La 40-a SEFT en 2017 okazis de la 22a ĝis la 30a de julio 2017 sur la sama tendejo[11]. La tendeja administristaro anoncis al la organizantoj, ke ĉiu persone devas aliĝi ĉe ili ĝis fino de marto 2017.[11]

La 41-a SEFT en 2018 okazis de la 14-a ĝis la 21-a de julio 2018 sur la sama tendejo[12]. La tendeja administristaro anoncis al la organizantoj, ke ĉiu persone devas aliĝi ĉe ili ĝis fino de marto 2018.[12]

La 42-a SEFT en 2019 okazis de la 13-a ĝis la 21-a de julio 2019 sur la sama tendejo[13]. La tendeja administristaro anoncis al la organizantoj, ke ĉiu persone devas aliĝi ĉe ili ĝis fino de marto 2019.[13]˘

La 43-a SEFT en 2020 okazos de la 10-a ĝis la 19-a de julio 2020 sur la sama tendejo[14]. La tendeja administristaro anoncis al la organizantoj, ke ĉiu persone devas aliĝi ĉe ili ĝis fino de februaro 2020.[14]˘

Krome ĝi estas celo por unutaga ekskurso de la Esperanto-Societo Neubrandenburg.

La komenco redakti

 
Jen la unua simbolo de SEFT en 1978
 
La unua foto el 1979

En la jaro 1978 renkontiĝis malgranda grupo de 13 Esperantistoj el GDR kaj Hungario. Pro la granda sukceso de tiu eksperimento la partoprenantoj decidis alvoki la naturamikojn en la jaro 1979 por organizi samspecan tendaron. La unua nomo estis "sekreta e-fiŝhokista tendaro". Por ne havi problemojn kun la sekreta servo oni decidis ŝanĝi la nomon. Jam la dua SEFT havis la novan nomon "Somera Esperantista Familia Tendaro" kaj partoprenis 31 personoj el 3 landoj.

 
Nova simbolo de SEFT laŭ la kroniko
 
Kafoklaĉo

SEFT ricevas iom post iom tradiciajn programpunktojn kiel la vesperan kaldronsupon, fabelhoron por la infanoj aŭ ekskursojn per aŭtokaravano. Post la turniĝo en Germanio SEFT ankaŭ iomete ŝanĝiĝis. Multaj uzis la feriadon por viziti la mondon (la nombro de partoprenantoj falis de ĉirkaŭ 70 al malpli ol 30!!!)

Ekde la jaro 1994 denove kreskis la nombro al 50 kaj pli. La kaldrona supo malaperis ĉar la homoj nun ne volis esti okupataj la tutan tagon por aranĝi la supon. La fabelhoro travivis ĝis nun. Ankaŭ la Kaldronsupo revenis, sed nun ne ĉiutage sed unufoje. La Bivakfajro ankaŭ revenis. La plej granda aventuro estas, ke la infanoj de la komencaj jaroj nun estas gepatroj kaj ankoraŭ venas ĉiun jaron. Ankaŭ estas tradiciaj gastoj el Apeldoorn / Nederlando, kiuj jam kontinue venas preskaŭ 20 jarojn.

En 2010 la fabelhoro iom moderniĝis, ĉar tiam estis unuafoje uzata portebla komputilo kaj cifereca projektilo.

Kutimaj programeroj redakti

  • ekskursoj en la ĉirkaŭaĵon per piedo, biciklo, boato aŭ malofte aŭto
  • esperantokurseto
  • vesperaj fabelhoroj ĝis 2009 kun lumbildoj kaj ekde 2010 per portebla komputilo kaj projekciilo
  • bivakfajro kaj/aŭ kradrosta vespero ĉe la Dreclago (germane Dreetzsee), se ne estas malpermeso pro troa sekeco, kiel ekzemple en 2013, 2018 kaj 2019
  • bakado de patkukoj[15], organizata ĉefe de Klaas kun kelkaj helpantoj
  • komuna adiaŭa vespero

Famaj gastoj redakti

En la jaroj 1982 kaj 1997 ĉeestis la aranĝon la lingvisto kaj esperantologo Detlev Blanke. En 1997 li prelegis kun sia edzino Wera Blanke pri la historio de la esperantomovado en GDR.

En la jaroj 1983, 1984[16] kaj 2016 partoprenis la aranĝon la germana psikologo kaj iama aktivulo de la Esperanto-junularo de GDR Torsten Bendias.

En 2002 ĉeestis la aranĝon la esperantistino Ino Kolbe, kiu tiam havis 88 jarojn. (Laŭ la kroniko el 2002 sur paĝoj 187, 191 kaj 191b)

En 2003 ĉeestis la aranĝon dum kelkaj horoj kaj unu tranoktado la polaj esperantistoj Roman Dobrzyński kaj Eduardo Kozyra.[17]

En 2014 partoprenis la aranĝon la esperanto-instruisto Rafael Mateos González[18].

La partoprenantaro redakti

 
SEFT-statistiko de 1978 ĝis 2007[19]
 
"Mi preskaŭ restis pura"

La nombro de la partoprenantoj tre variis de jaro al jaro. La informoj pri tio estas preskaŭ kompletaj, ĉar nur mankas datoj pri la jaro 2003. Sed tamen povas esti, ke la informoj parte ne estas tute ĝustaj, ĉar kelkfoje ĉeestis partoprenantoj, kiuj forgesis enskribi sin en la adresaron kaj tial ne kunnombriĝis.

La ĉiapuda grafiko ankaŭ informas pri la nombro de la landoj, el kiuj venis la SEFTanoj.

La plej longan distancon de sia hejmlando trapasis en la jaro 2005 post partopreno ĉe la tiama UK en la litova ĉefurbo Vilno 3 Aŭstralianoj.

La plej junaj partoprenantoj de SEFT en 1981 kaj 1992 estis beboj, kiuj havis aĝon de kelkaj tagoj. La plej maljuna partoprenantino en 2002 estis Ino Kolbe kun tiamaj 88 jaroj.

Ankaŭ en 2008 ĉeestis bebino, kiu havis aĝon de kelkaj semajnoj.

En 2016 partoprenis 55 personoj el du landoj, nome Germanujo kaj Nederlando. La aĝo variis inter ses monatoj kaj 80 jaroj.

Tendaro redakti

 
Somera Esperanto-Familia/Feria Tendaro (Meklenburgio-Antaŭpomerio)
DEC
Tendaro sur mapo de Meklenburgio-Antaŭpomerio
 
Somera Esperanto-Familia/Feria Tendaro (Brandenburgio)
DEC
Tendaro sur mapo de Brandenburgio

La tendaro "Zeltplatz am Dreetzsee" (esperante: Tendaro ĉe Dreclago, koordinatoj estas 53° 16′ 59″ N 13° 25′ 58″ O / 53.28306 °N, 13.43278 °O / 53.28306; 13.43278 (mapo)Koordinatoj: 53° 16′ 59″ N 13° 25′ 58″ O / 53.28306 °N, 13.43278 °O / 53.28306; 13.43278 (mapo)[20]) situas meze en arbaro apud la vilaĝo Thomsdorf (ĝiaj koordinatoj 53° 16′ 58″ N 13° 27′ 43″ O / 53.282766 °N, 13.461943 °O / 53.282766; 13.461943 (mapo)) en nordorienta Brandenburgio tuj ĉe la landlimo al Meklenburgio-Antaŭpomerio. La du puraj lagoj apartenas al Meklenburgio-Antaŭpomerio.


En la gazetaro redakti

SEFT estas kelkfoje menciata en unu el la regionaj gazetoj:

  • germane "Nächstes Jahr heißt es wieder 'Saluton'!" en "Templiner Zeitung" de la 1a de aŭgusto 2001[21]
  • germane "Traditionelles Zeltlager der Esperantisten" en "Neubrandenburger Zeitung" de la 9a de julio 2002[22]
  • germane "Internationales Zeltlager auf Thomsdorfer Campingplatz" en "AnzeigenKurier" de la 17a de julio 2002, paĝo 2[23]
  • germane "Esperantisten zieht's gern nach Thomsdorf" en "Templiner Zeitung" de la 27a resp. 28a de julio 2002[24]
  • germane En "Prenzlauer Zeitung" en 2003 aperis artikolo pri la tendaro.
  • germane "Plansprachen-Intermezzo auf Campingplatz" en "Templiner Zeitung" de la 3a de aŭgusto 2004
  • germane "Esperanto-Zeltlager begeistert Gäste" en "Templiner Zeitung" de la 28a-29a de julio 2012, paĝo 26

Notoj redakti

Fontoj redakti

  • Werner Pfennig, Eckardt Raabe: Kroniko 25 jaroj SEFT, 239 paĝoj, 2002
  • Werner Pfennig, Eckardt Raabe, Thomas Raabe: Kroniko Somera Esperantista Familia Tendaro, 158 paĝoj, 1998

Eksteraj ligiloj redakti